--
  Proverbaro Esperanta alfabete listigita
  kun indiko de la temoj de ĉiu proverbo
  laŭ la indekso de Camille Rogister
  (perkomputile prilaboris Marc Bavant)
--

0001 - Abelujon ne incitu, amason ne spitu. >> ago: spito; kiel: singarde; pri abstraktaĵo: prudento; travivaĵo: danĝero
0002 - Afabla vorto pli atingas ol forto. >> kiel: afable
0003 - Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. >> pri kiu: gasto
0004 - Aĝo maljuna ne estas oportuna. >> pro kio: maljuneco; kia: maljuna; travivaĵo: aĝo
0005 - Aĝo tro matura ne estas plezura. >> pro kio: maljuneco; kia: maljuna; travivaĵo: aĝo
0006 - Akiro kaj perdo rajdas duope. >> ago: akiro; ago: perdo; ago: risko; ago: ŝanĝiĝo
0007 - Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. >> ago: murmuro; ago: obeo; ago: neobstino
0008 - Akvo kaj pano servas al sano. >> pri abstraktaĵo: sobreco
0009 - Akvo kura — akvo pura. >> ago: laboro; per kio: laboro
0010 - Akvon senmovan kovras putraĵo. >> ago: nelaboro; pri tia aĵo: trankvila
0011 - Akvo silenta subfosas la bordon. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: perfida; pri tia aĵo: silenta
0012 - Akvo trankvila estas akvo danĝera. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: perfida; pri tia aĵo: trankvila; travivaĵo: danĝero
0013 - Al amiko nova ne fidu sen provo. >> ago: nefido
0014 - Al bona ĉasisto iras mem la besto. >> kia: lerta
0015 - Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras. >> ago: donaco; ago: ricevo; kiel: postuleme (nepostuleme); kiel: senpage
0016 - Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. >> kie: hejme; kia: hejmama; pri tia aĵo: propra ŝatata
0017 - Al ĉiu frato lian parton. >> kiel: juste; kiel: objektive; pri kiu: frato
0018 - Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas. >> pri tia aĵo: propra ŝatata; pri tia aĵo: taŭga
0019 - Al ĉiu sanktulo apartan kandelon. >> ago: respekto; kiel: juste; kiel: objektive; pri tia aĵo: taŭga
0020 - Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
0021 - Al ĉiu sinjoro estu lia honoro. >> ago: respekto; kiel: juste; kiel: objektive; travivaĵo: hierarkio
0022 - Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. >> kiel: hipokrite; kiel: oportunisme
0023 - Al Dio servu, diablon rezervu. >> kiel: hipokrite; kiel: oportunisme
0024 - Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. >> kiel: lojale
0025 - Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. >> per kio: nenia; pri tia aĵo: malbongusta; pri tia aĵo: malbonkvalita
0026 - Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. >> ago: sukceso; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0027 - Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos. >> kiam: malfrue; per kio: nenia
0028 - Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. >> ago: nefido; pri kiu: amiko
0029 - Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj. >> ago: respekto
0030 - Al hundo bastono — al hom' leciono. >> ago: averto
0031 - Aliaj domoj, aliaj homoj. >> kie: aliloke
0032 - Aliajn gvidas, kaj mem ne vidas. >> ago: gvido; ago: kritiko; ago: regado; kiel: memfide
0033 - Aliaj tempoj, aliaj moroj. >> kiam: aliatempe; pro kio: epoko; travivaĵo: moro
0034 - Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu. >> ago: kritiko; kiel: modeste
0035 - Alia tempo, aliaj moroj. >> kiam: aliatempe; pro kio: epoko; travivaĵo: moro
0036 - Alia urbo, alia moro. >> kie: aliloke; travivaĵo: moro
0038 - Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas. >> ago: kontentigo; kiel: postuleme (nepostuleme); kiel: vane; per kio: nenia
0039 - Al kokino la ovo lecionojn ne donu. >> ago: instruo; ago: pretendo; kia: kapabla; travivaĵo: sperto
0040 - Al koro penetro per okula fenestro. >> ago: ŝajno (fidinda)
0041 - Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso. >> ago: celado; ago: profito; kiel: profiteme; per kio: dolĉaĵo; por kio: mono; por kio: nutraĵo; kia: avida
0042 - Al la afero! >> kiam: tuj
0043 - Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni. >> ago: kalumnio; ago: klaĉo
0044 - Al la fiŝo ne instruu naĝarton. >> ago: instruo; ago: pretendo; kia: kapabla; travivaĵo: sperto
0045 - Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro. >> ago: persekuto; pri kiu: malamiko; pri abstraktaĵo: pacamo
0046 - Al la papero ne mankas tolero. >> ago: mensogo; ago: skribo k subskribo; pri tia aĵo: skribita
0047 - Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo. >> kia: brava; kia: forta; kia: rezistema
0048 - Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas. >> ago: celado; ago: sento; pro kio: beleco; pro kio: doloro; pri tia aĵo: dolora
0049 - Al malriĉulo infanoj ne mankas. >> pri kiu: infanoj; kia: malriĉa
0050 - Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo. >> kia: malriĉa; rimarkoj: relativeco
0051 - Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono. >> per kio: batoj; kia: malsaĝa
0052 - Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. >> pro kio: forto; pro kio: mono
0053 - Almozoj ne malriĉigas. >> ago: almozdono
0055 - Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas. >> ago: persisto; per kio: pacienco; per kio: tempo (daŭro)
0056 - Al porko Dio kornojn ne donas. >> kia: nebrava
0057 - Al posedanto de metio mankas nenio. >> travivaĵo: metio k ofico
0058 - Alpremi iun al muro. >> ago: trudo; ago: venko; kiel: devige; kiel: perforte
0059 - Al promeso oni ne kredas — kredu, kiu posedas. >> ago: promeso
0060 - Al protekto kaj forto helpas la sorto. >> ago: favoro; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo
0061 - Al sklavo mon' ne estas savo — li ĉiam restas sklavo. >> kiam: ĉiam; kia: sklav(ec)a
0062 - Altan arbon batas la fulmo. >> pro kio: supereco; kia: fiera
0063 - Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. >> per kio: mono; por kio: mono
0064 - Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas. >> per kio: forto; pri abstraktaĵo: rajto
0065 - Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. >> ago: elekto; travivaĵo: gusto; travivaĵo: metio k ofico
0066 - Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. >> kiel: maljuste
0067 - Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. >> pri kiu: fianĉo; kia: taŭga; travivaĵo: fianĉiĝo
0068 - Amaso da mono kaj titolo de barono. >> kia: feliĉa
0069 - Ambaŭ floroj de samaj valoroj. >> pri kiu: samspeculo(j)
0070 - Ameno diablon ne forpelas. >> per kio: preĝo
0071 - Amikeco aparte, afero aparte. >> ago: amikeco; kiel: avare; per kio: kalkulo; pri kiu: amiko
0072 - Amikeco aparte, ofico aparte. >> ago: amikeco; travivaĵo: metio k ofico
0073 - Amiko de amiko estas ankaŭ amiko. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko
0074 - Amiko en ĝojo kaj malĝojo. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko; kia: fidela
0075 - Amiko en ĝojo kaj ploro. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko; kia: fidela
0076 - Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara. >> kiel: egoisme; pri kiu: amiko; pri kiu: amiko
0077 - Amiko estas kara, sed vero pli kara. >> kiel: sincere; pri kiu: amiko; pri kiu: amiko; pri abstraktaĵo: vero
0078 - Amiko fidela estas trezoro plej bela. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko; kia: fidela
0079 - Amiko — intimulo. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko
0080 - Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu. >> kiel: avare; per kio: kalkulo; pri kiu: amiko; pri kiu: amiko
0081 - Amikon montras malfeliĉo. >> ago: provo; pri kiu: amiko; kia: fidela
0082 - Amikon ŝatu, malamikon ne batu. >> kiel: indulge; pri kiu: amiko; pri kiu: malamiko
0083 - Amo estas forta, sed mono pli forta. >> ago: amo; pro kio: amo; pro kio: mono; travivaĵo: doto
0084 - Amo faras ion, mono ĉion. >> ago: amo; per kio: mono; pro kio: amo; travivaĵo: doto
0085 - Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj. >> ago: amo; ago: ĵaluzo; pro kio: amo
0086 - Amo kaj puno loĝas komune. >> ago: amo; ago: puno; pro kio: amo
0087 - Amo pli kora, disiĝo pli dolora. >> ago: amo; ago: disiĝo; ago: foriro; pro kio: amo
0088 - Amo supermezura ne estas plezura. >> ago: amo; pri tia aĵo: troa
0089 - Amu Antonon, sed gardu vian monon. >> ago: konfido; kiel: avare
0090 - Amu domon novan kaj amikon malnovan. >> pri kiu: amiko
0091 - Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore. >> kiel: severe; pri kiu: edzino
0092 - Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. >> ago: kulpo; ago: peko
0093 - Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; filozofia opinio: optimismo
0094 - Ankaŭ al ni la suno eklumos. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; filozofia opinio: optimismo
0095 - Ankaŭ diablo tondron suferos. >> ago: puno; kiel: juste
0096 - Ankaŭ la lupon atingos la sorto. >> ago: puno; kiel: juste
0097 - Ankaŭ por diablo tondro ekzistas. >> kiel: juste
0098 - Ankoraŭ Dio ne dormas. >> ago: fido; kiel: juste; filozofia opinio: providencismo
0099 - Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0100 - Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0101 - Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0102 - Ankoraŭ neniu evitis la sorton. >> travivaĵo: sorto
0103 - Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu. >> ago: fanfaronado; ago: kontentigo; ago: plaĉo; por kio: favoro; travivaĵo: gusto
0104 - Antaŭ ĉio zorgu oficon — plezuro atendos sian vicon. >> kiam: antaŭe; kiam: ĝustatempe; pri abstraktaĵo: devo; travivaĵo: metio k ofico
0105 - Antaŭe intencu kaj poste komencu. >> ago: decido; ago: pripenso; ago: preparo; kiel: firme; kiam: antaŭe; kiam: poste
0106 - Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas. >> kiam: antaŭe; kiam: ĝustatempe; pri abstraktaĵo: devo
0107 - Antaŭ la lango laboru la cerbo. >> ago: babilo; ago: meditado; ago: parolo; ago: penso; ago: pripenso; kiam: antaŭe
0108 - Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon. >> ago: pretendo; kiam: antaŭe; kiam: tro frue
0109 - Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras. >> ago: envio; kie: aliloke; kie: for; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0110 - Antaŭparolo liberigas de postparolo. >> ago: averto; ago: preparo; kiam: antaŭe
0111 - Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. >> ago: timo; ago: trograndigo; pro kio: timo
0112 - Antaŭ vespero ne estu fiera. >> kiam: tro frue; travivaĵo: estonto
0113 - Aperas prudento, kiam pasis la momento. >> kiam: malfrue; pri abstraktaĵo: prudento
0114 - Aprila vetero — trompa aero. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: perfida; travivaĵo: sezono; travivaĵo: vetero
0115 - Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. >> ago: profito; kiel: profiteme; por kio: nutraĵo
0116 - Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas. >> ago: ŝtelo; kie: proksime
0117 - Aranĝite, ordigite. >> ago: aranĝo; kiam: jam
0118 - Arbaro aŭdas, kampo vidas. >> ago: aŭskulto; ago: spionado; kiel: malsekrete; kiel: singarde
0119 - Arbo krakanta venton ne timas. >> ago: cedo; ago: ŝajno (nefidinda); pri abstraktaĵo: humileco
0120 - Atakis lin horo malsaĝa. >> kia: malsaĝa
0121 - Atakis teruro, ektremis la kruro. >> ago: timo
0122 - Atendi bonan veteron kaj laman kurieron. >> ago: atendo; ago: hezito
0123 - Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis. >> ago: atendo; ago: hezito; kiam: neakurate
0124 - Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis. >> ago: atendo; ago: hezito; kiam: neakurate
0125 - Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero. >> ago: atendo; ago: hezito
0126 - Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo. >> ago: atendo; kiam: neniam; kie: nenie; travivaĵo: rendevuo
0127 - Atentu! >> ago: atento; ago: rigardo
0128 - Atesto de matureco. >> pro kio: tempo (daŭro); kia: matura; travivaĵo: aĝo
0129 - Atingi la vesperon de sia vivo. >> kia: maljuna; travivaĵo: aĝo
0130 - Aŭ ĉio, aŭ nenio. >> ago: postulo; kiel: malcedeme; kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0131 - Aŭ festene, aŭ malplene. >> kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0132 - Aŭ festo, aŭ fasto. >> kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0133 - Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. >> kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0134 - Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon. >> kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0135 - Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato. >> kiel: malmodere; travivaĵo: alternativo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0136 - Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente. >> ago: aŭskulto; kiel: atente
0137 - Aŭskulti kiel ĥinan predikon. >> ago: nekompreno; kiel: stulte
0138 - Avarulo avaras, heredantoj malŝparas. >> kia: avara; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0139 - Avarulo kaj porko estas bonaj post la morto. >> kia: avara
0140 - Avarulo pagas duoble. >> kia: avara
0141 - Azen' al azeno riproĉas malsaĝon. >> ago: moko; kiel: memfide; kia: malsaĝa
0142 - Azenon komunan oni batas plej multe. >> ago: nedomaĝado; kiel: facilanime; pri tia aĵo: komuna
0143 - Babilas, muelas, kion lango elpelas. >> ago: babilo; kiel: signife
0144 - Balaaĵon el korto eksteren ne elportu. >> kiel: diskrete; kiel: kaŝe; pri tia aĵo: privata
0145 - Barakti kiel fiŝo ekster la akvo. >> ago: barakto
0146 - Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis. >> kia: karaktero nevaria; kia: malsaĝa
0147 - Barbo potenca, sed kapo sensenca. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: malsaĝa
0148 - Barelo malplena sonas plej laŭte. >> ago: fanfaronado; ago: ŝajno (nefidinda)
0149 - Bastono batas, bastono resaltas. >> ago: bato; ago: rebato
0150 - Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio. >> ago: barakto
0151 - Batadi la venton. >> kiel: vane
0152 - Bataladi kontraŭ la sorto. >> ago: barakto
0153 - Batanto povas argumenti, batato devas silenti. >> ago: bato; pro kio: malforto
0154 - Batita komprenas aludon. >> ago: aludo; ago: bato; per kio: batoj; pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
0155 - Bato de frato estas sen kompato. >> ago: bato; pri kiu: frato
0156 - Bato de patrino ne longe doloras. >> ago: bato; pri kiu: patrino
0157 - Batu malbonulon, li vin flatos — kisu, li vin batos. >> ago: sendanko aŭ maldanko; kia: sklav(ec)a
0158 - Bedaŭrinde! >> ago: bedaŭro; ago: kompato; ago: plendo
0159 - Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. >> ago: bedaŭro; travivaĵo: ŝuldo
0160 - Bela birdo! >> kia: bela; kia: danda
0161 - Bela celo por fabelo. >> por kio: utopio
0162 - Belaj rakontoj el trans la montoj. >> ago: mensogo; kie: aliloke; kie: for; pri tia aĵo: fantazia; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0163 - Bela paro por altaro. >> pri kiu: amantoj (geamantoj); kia: bela; travivaĵo: edz(in)iĝo; travivaĵo: fianĉiĝo
0164 - Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: bela; kia: malsaĝa; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0165 - Bela vizaĝo estas duono da doto. >> pro kio: beleco; kia: bela
0166 - Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: bela; kia: malsaĝa; pri tia aĵo: netaŭga; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0167 - Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. >> kia: karaktero varia; kia: bela
0168 - Beleco logas, virto apogas. >> pro kio: beleco; pri abstraktaĵo: virto
0169 - Belecon taksas ne okulo sed koro. >> ago: amo; pro kio: amo; travivaĵo: gusto
0170 - Bezono estas plej forta ordono. >> pro kio: bezono
0171 - Birdo kantas laŭ sia beko. >> kia: karaktero individua
0172 - Birdo petolas, kiom ĝi volas. >> kiel: libere; kia: libera
0173 - Blindulo kartojn ludi ne devas. >> kia: nekapabla
0174 - Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. >> ago: bojo; kiel: imite; pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
0175 - Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj. >> ago: bojo; kiel: imite; pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
0176 - Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno. >> ago: bojo; ago: insulto; kiel: libere
0177 - Bona estas domo nova kaj amiko malnova. >> pri kiu: amiko; kia: fidela; pri tia aĵo: nova
0178 - Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu. >> kie: fremdlande; kie: hejme; kia: hejmama; travivaĵo: patrujo
0179 - Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo. >> kie: hejme; kia: hejmama; travivaĵo: patrujo
0180 - Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. >> por kio: famo; travivaĵo: gloro
0181 - Bona gloro pli valoras ol oro. >> por kio: famo; travivaĵo: gloro
0182 - Bona ideo venas post la pereo. >> kiam: malfrue
0183 - Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas. >> pri kiu: infanoj
0184 - Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. >> kiel: juste; per kio: kalkulo
0185 - Bona kaporalo revas esti generalo. >> pro kio: ambicio
0186 - Bona puno por malbona peno. >> ago: merito; ago: puno; kiel: juste
0187 - Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas. >> pro kio: stato
0188 - Bona vino al la fino. >> ago: trinko; kiam: fine; travivaĵo: fino
0189 - Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis. >> kiam: malfrue
0190 - Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu. >> ago: forgeso; ago: memoro; ago: sukceso
0191 - Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. >> kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0192 - Bonfaron oni facile forgesas. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: forgeso
0193 - Bongusta peco longe ne atendas. >> pri tia aĵo: bongusta
0194 - Bono farita ne estas perdita. >> ago: danko; ago: memoro; ago: rekompenco
0196 - Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis. >> ago: elreviĝo; pri kiu: infanoj
0197 - Bovo prenita, koko donita kaj — kvita. >> ago: dono; ago: redono; kiel: maljuste; kiel: nelojale; kiel: profiteme
0198 - Brava batalanto kontraŭ plado bolanta. >> ago: fanfaronado; ago: manĝo; kia: nebrava; kia: glutema
0199 - Brava homo en sia domo. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
0200 - Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
0201 - Brogita eĉ sur akvon blovas. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
0202 - Bruligi al si la lipharojn. >> ago: fiasko; kiel: mallerte
0203 - Bruo potenca, nula esenco. >> ago: ŝajno (nefidinda); ago: trograndigo; kia: vanta; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0204 - Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos. >> ago: puno; kiel: juste; kiam: fine
0205 - Butonumi iun malvaste. >> kiel: severe
0206 - Celi anseron, trafi aeron. >> ago: fiasko; kiel: mallerte
0207 - Celis paseron, trafis anseron. >> ago: sukceso; por kio: celo malica; por kio: rezulto ne esperita; travivaĵo: hazardo
0208 - Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis. >> kiel: surprize
0209 - Certaĵo kaj leĝo, kiel amen en preĝo. >> pri tia aĵo: certa; pri tia aĵo: nepra
0210 - Certe, kiel duoble du kvar. >> pri tia aĵo: certa; pri tia aĵo: nepra
0211 - Cindrulino. >> kia: pura k malpura
0212 - Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas. >> kiel: diligente; kiam: akurate; kiam: malfrue
0213 - Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. >> kiel: malegoisme; travivaĵo: fako
0214 - Ĉe la tagiĝo. >> kiam: frue
0215 - Ĉe l' freŝa faro. >> kiel: neigeble k neneigeble; kiam: ĵus
0216 - Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. >> ago: ŝtelo; travivaĵo: fako; travivaĵo: sperto
0217 - Ĉe plej granda fido memoru pri perfido. >> ago: nefido
0218 - Ĉerpi akvon per kribrilo. >> kiel: vane
0219 - Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis. >> pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla; pri tia aĵo: netaŭga; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
0220 - Ĉe stomako malsata ne kapricas palato. >> pro kio: mal
0221 - Ĉe tablo malplena babilo ne fluas. >> pro kio: mizero; travivaĵo: humoro
0222 - Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: ĝentila
0223 - Ĉe vesto velura suferas stomako. >> ago: ŝajno (nefidinda); travivaĵo: lukso; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0224 - Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. >> kia: karaktero hereda
0225 - Ĉia dono estas bono. >> ago: donaco; ago: dono; ago: ricevo
0226 - Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme. >> kie: aliloke; kie: hejme; kie: hejmlande; kia: hejmama
0227 - Ĉio dependas de "se" kaj "kiam". >> pri tia aĵo: necerta; rimarkoj: relativeco
0228 - Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero. >> kia: fiera; kia: indiferenta; kia: majesta
0229 - Ĉio havas finon. >> ago: fino; travivaĵo: fino
0230 - Ĉio havas sian "sed" kaj "se". >> pri tia aĵo: necerta; pri tia aĵo: kompleksa; rimarkoj: relativeco
0231 - Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas. >> pri tia aĵo: nova; travivaĵo: gusto
0232 - Ĉion rigardi tra sia persona vitro. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
0233 - Ĉio sia estas plej ĉarma. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
0234 - Ĉio supermezura estas terura. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
0235 - Ĉio taŭgas, kio venas. >> ago: neelekto; kiel: facilanime; kia: ajna; pri tia aĵo: taŭga
0236 - Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. >> kie: for; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0237 - Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun. >> ago: flato; kiel: hipokrite
0238 - Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas. >> ago: tento; kia: sankta
0239 - Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton. >> pro kio: amo; travivaĵo: gusto
0240 - Ĉiu angulo kun sia sanktulo. >> kie: aliloke; travivaĵo: gusto
0241 - ĉiu barono havas sian kapricon. >> kia: karaktero individua; kia: kaprica; travivaĵo: gusto
0242 - Ĉiu besto zorgas pri sia nesto. >> kiel: egoisme; pri tia aĵo: propra flegata
0243 - Ĉiu eraro estas kulpo. >> ago: eraro; pro kio: eraro
0244 - Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. >> ago: kulpo; ago: peko; pro kio: ago; pro kio: juneco
0245 - Ĉiu familio havas sian kriplulon. >> filozofia opinio: pesimismo
0246 - Ĉiu havas sian guston. >> travivaĵo: gusto
0247 - Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron. >> ago: sufero; filozofia opinio: pesimismo
0248 - Ĉiu havas sian propran guston. >> kia: karaktero individua; travivaĵo: gusto
0249 - Ĉiu havas sian ŝarĝon. >> ago: sufero; filozofia opinio: pesimismo
0250 - Ĉiu havas sian vermon. >> ago: sufero; filozofia opinio: pesimismo
0251 - Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras. >> kiel: libere
0252 - Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj. >> ago: laŭdo
0253 - Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. >> ago: kolekto; ago: persisto; ago: ŝparo; pro kio: nombro
0254 - Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio. >> travivaĵo: fako
0255 - Ĉiu komenco estas malfacila. >> ago: komenco; kiel: nefacile
0256 - Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton. >> ago: merito; ago: volo; por kio: rezulto nepra; travivaĵo: respondeco
0257 - Ĉiu "li" havas sian "ŝi". >> ago: amo; pri kiu: geedzoj; travivaĵo: sorto
0258 - Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas. >> por kio: rezulto nepra; travivaĵo: respondeco
0259 - Ĉiu mano al si altiras. >> kiel: egoisme
0260 - Ĉiu medalo du flankojn posedas. >> pri tia aĵo: kompleksa; pri tia aĵo: tuto (nedisigebla); rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0261 - Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
0262 - Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon. >> kiam: ĝustatempe; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; travivaĵo: zorgoj
0263 - Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu. >> ago: decido; ago: demando
0264 - Ĉiu persono kun sia bezono. >> filozofia opinio: pesimismo
0265 - Ĉiu por si mem estas la plej kara. >> kiel: egoisme
0266 - Ĉiu por si — por ĉiuj Di'. >> kiel: egoisme
0267 - Ĉiu propran saĝon posedas. >> kia: karaktero individua
0268 - Ĉiu provas, kion li povas. >> ago: provo; kiel: prove
0269 - Ĉiu sezono kun sia bono. >> travivaĵo: sezono; filozofia opinio: optimismo
0270 - Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas. >> kia: karaktero individua
0271 - Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas. >> kia: karaktero individua
0272 - Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron. >> kia: karaktero individua
0273 - Ĉiu "tial" havas sian "kial". >> pro kio: kaŭzo necesa
0274 - Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento. >> kia: karaktero individua
0275 - Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
0276 - Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj. >> ago: flato
0277 - Danci kiel kato ĉirkaŭ poto. >> ago: deziro; ago: hezito; ago: tento; ago: timo
0278 - Danci laŭ ies fajfilo. >> ago: obeo; kia: obeema; kia: sklav(ec)a
0279 - Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro. >> kiel: egoisme; kia: indiferenta
0280 - Dando el reĝa hundejo. >> kia: danda
0281 - Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. >> kia: malsaĝa
0282 - Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: forgeso; pro kio: danĝero
0283 - De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero. >> ago: atendo; ago: hezito
0284 - De bona vorto lango ne doloras. >> kiel: afable
0285 - De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas. >> kiam: malfrue; travivaĵo: edz(in)iĝo
0286 - De elekto tro multa plej malbona rezulto. >> ago: elekto; kiel: malmodere
0287 - De fremda dento ni doloron ne sentas. >> ago: nekompato; pri tia aĵo: fremda
0288 - De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo. >> pri tia aĵo: fremda; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
0289 - De guto post guto disfalas granito. >> ago: persisto; per kio: pacienco; pro kio: tempo (daŭro)
0290 - De kantado senpaga doloras la gorĝo. >> ago: kanto; kiel: senpage
0291 - Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu. >> ago: decido; ago: nehezito; ago: meditado; ago: pripenso; ago: preparo; kiel: firme
0292 - De kiu la kulpo, por tiu la puno. >> ago: kulpo; ago: puno; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
0293 - Deko da pekoj — unu la puno. >> kiel: indulge
0294 - De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco. >> ago: dubo; ago: parolo
0295 - De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis. >> ago: dubo; ago: elreviĝo
0296 - De la volo la ordono pli efikas ol bastono. >> ago: volo; pro kio: volo
0297 - De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento. >> ago: lernado; kiel: neatente
0298 - De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo. >> ago: manĝo; por kio: celmanko; kia: glutema; kia: senutila
0299 - De l' koro spegulo estas la okulo. >> ago: ŝajno (fidinda); kiel: sincere
0300 - De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo. >> kia: majesta; kia: ridinda
0301 - De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo. >> pro kio: nombro; pri tia aĵo: taŭga; pri tia aĵo: utila aŭ valora
0302 - De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. >> pro kio: bagatelo
0303 - De malriĉula manĝo ni guston ne scias. >> kia: riĉa
0304 - Demando ne kostas, demando ne devigas. >> ago: demando; kiel: prove
0305 - De manĝo malriĉula ni guston ne scias. >> kia: riĉa
0306 - Demeti de si la antikvan Adamon. >> ago: sinregado; kia: karaktero varia; kia: edukita (bonedukita)
0307 - De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos. >> kiel: vane; kia: malriĉa; pri abstraktaĵo: rajto
0308 - Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas. >> kiel: nevole
0309 - De parolo ĝis faro estas tre malproksime. >> ago: fanfaronado; ago: parolo; ago: promeso
0310 - De peko kaj mizero estas plena la tero. >> ago: kulpo; ago: peko; travivaĵo: mizero; filozofia opinio: pesimismo
0311 - De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro. >> ago: bedaŭro; ago: plendo; ago: ploro; per kio: ploro
0313 - Depost tempo nememorebla. >> kiam: delonge
0314 - De rigardo tro alta malsaniĝas okulo. >> ago: pretendo; kiel: malmodeste; kia: ambicia; kia: fiera
0315 - De sama koloro, de sama valoro. >> pri kiu: samspeculo(j); pri tia aĵo: simila(j); pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
0316 - De semo putra venas frukto ne nutra. >> pri kiu: samspeculo(j); kia: karaktero hereda; pri tia aĵo: malbonkvalita
0317 - De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo. >> ago: garantio; ago: rekomendo; kiel: senpripense
0318 - De superfluo malboniĝas la ĝuo. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
0319 - De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas. >> pro kio: nombro; pri tia aĵo: taŭga; pri tia aĵo: utila aŭ valora
0320 - De tro da pano venas malsano. >> kiel: malmodere; pro kio: nutro (nutromaniero); pri tia aĵo: troa
0321 - De tro multa scio krevas la kranio. >> ago: scio; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
0322 - Detruita ĝis la fundo de l' fundamento. >> ago: detruo; pri tia aĵo: detruita
0323 - De unu bovo oni du felojn ne deŝiras. >> kiel: vane; kiam: jam ne
0324 - De unu bovo oni du felojn ne ŝiras. >> ago: ŝerco; kiel: vane; kiam: jam ne
0325 - De vorto ĝentila ne doloras la lango. >> kiel: afable
0326 - Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono. >> ago: bondeziro
0327 - Deziri al iu ĉion bonan. >> ago: bondeziro
0328 - Deziro kaj inklino ordonon ne obeas. >> kiel: devige; pro kio: volo; kia: karaktero individua
0329 - Deziro tre granda, sed mankas la forto. >> ago: deziro; ago: rezigno; pro kio: malforto; kia: malforta
0330 - Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru! >> ago: cedo; ago: ordono; kiel: devige
0331 - Deziru sincere, vi atingos libere. >> ago: volo; pro kio: deziro
0332 - De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj. >> pro kio: ago; pro kio: zorgoj; travivaĵo: zorgoj
0333 - Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; kiam: ne ĉiam ; filozofia opinio: optimismo
0334 - Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. >> ago: spito
0335 - Difekton de naturo ne kovros veluro. >> ago: nekaŝo; kia: karaktero nevaria
0336 - Dio al vi donis, por ke vi povu doni. >> ago: almozdono
0337 - Dio batas, Dio kompatas. >> filozofia opinio: providencismo
0338 - Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
0339 - Dio donis, Dio prenis. >> ago: elreviĝo; ago: rezignacio
0340 - Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon. >> ago: kredo; pri kiu: infanoj; filozofia opinio: providencismo
0341 - Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis. >> ago: elreviĝo; ago: rezignacio
0342 - Dio donis oficon, Dio donas kapablon. >> filozofia opinio: providencismo
0343 - Dio donis oficon, Dio donas prudenton. >> pri abstraktaĵo: prudento; filozofia opinio: providencismo
0344 - Dio donis tagon, Dio donos manĝon. >> filozofia opinio: providencismo
0345 - Dio ĝuste faras, neniam eraras. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
0346 - Dio kompatu! >> ago: bedaŭro; ago: kompato; ago: plendo
0347 - Dio longe paciencas, sed severe rekompencas. >> ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste
0348 - Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas. >> ago: elreviĝo
0349 - Dio ne perfidas, se homo Lin fidas. >> ago: kredo; pro kio: kredo; filozofia opinio: providencismo
0350 - Dio ne ricevis, diablo forlevis. >> kia: avara
0351 - Dion fidu, sed senfare ne sidu. >> filozofia opinio: providencismo
0352 - Dion kolerigis, homojn ridigis. >> ago: moko; kia: ridinda
0353 - Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu. >> kiel: hipokrite; kiel: oportunisme
0354 - Dio orfojn ne forgesas. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
0355 - Dio punas laŭ la fortoj. >> filozofia opinio: providencismo
0356 - Dio puni deziras, li la saĝon fortiras. >> kia: malsaĝa
0357 - Dio scias bone pri niaj bezonoj. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
0358 - Diri al iu nudan veron. >> ago: diro; kiel: sincere; pri abstraktaĵo: vero
0359 - Diri la puran veron. >> ago: diro; kiel: sincere; pri abstraktaĵo: vero
0360 - Diris kaj foriris. >> ago: diro; ago: foriro; ago: malapero; kiam: tuj
0361 - Dirite, farite. >> ago: nehezito; kiam: tuj
0362 - Diron oni neas, skribo ne pereas. >> ago: diro; ago: garantio; ago: promeso; ago: skribo k subskribo; pri tia aĵo: skribita
0363 - Disputoj kondukas al malpaco. >> ago: disputo
0364 - Disputo kredigas, sed ne certigas. >> ago: disputo; ago: garantio
0365 - Disputu komence — vi ne malpacos en fino. >> ago: disputo; ago: preparo; kiam: komence
0366 - Disputu pri ĉio, sed sen garantio. >> ago: disputo; ago: garantio; ago: veto
0367 - Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn. >> ago: promeso
0368 - Donacetoj subtenas amikecon. >> ago: amikeco; ago: donaco
0369 - Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. >> ago: donaco; kiel: nesincere
0370 - Donaco nesincera estas donaco infera. >> ago: donaco; kiel: nesincere
0371 - Donado de almozoj neniam malriĉigas. >> ago: almozdono
0372 - Doni al iu la baton de morto. >> ago: mortigo; ago: venko
0373 - Doni la finofaran baton. >> ago: mortigo; ago: venko
0374 - Doni la tonon. >> ago: gvido; ago: regado
0375 - Doni lecionon de moroj. >> ago: admono eduka; ago: puno
0376 - Doni ovon, por ricevi bovon. >> ago: dono; ago: redono; kiel: maljuste; kiel: nelojale; kiel: profiteme
0377 - Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron. >> kiel: malmodere; kia: (malbonedukita)
0378 - Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. >> ago: postulo; kiel: malmodere; kia: avida
0379 - Dorloti serpenton sur sia brusto. >> ago: sendanko aŭ maldanko
0380 - Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus. >> pro kio: danĝero
0382 - Draŝi fojnon. >> kiel: vane
0383 - Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. >> ago: drinko; kiel: dece
0384 - Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: drono; ago: forgeso; ago: promeso; pro kio: danĝero
0385 - Dronanto eĉ herbeton kaptas avide. >> ago: drono; pro kio: danĝero
0386 - Droni en detaloj. >> ago: detalado; kiel: detale
0387 - Dubo gardas kontraŭ risko. >> ago: dubo; kiel: singarde
0388 - Du botoj faras paron. >> pri kiu: samspeculo(j)
0389 - Du kontraŭ unu prezentas armeon. >> pro kio: nombro; rimarkoj: relativeco
0390 - Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. >> ago: interhelpo; pro kio: nombro; pro kio: soleco
0391 - Du militas — tria profitas. >> ago: milito; per kio: malpaco
0392 - Dum la manĝado venas apetito. >> per kio: manĝado; kia: avida; travivaĵo: apetito
0393 - Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos. >> pri tia aĵo: nepra; travivaĵo: morto
0394 - Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka malbeno. >> ago: rivaleco; travivaĵo: rivaleco
0395 - Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam. >> pro kio: ebrieco; kia: karaktero nevaria; kia: malsaĝa
0396 - Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas. >> kiel: indulge; pro kio: ebrieco; kia: malsaĝa
0397 - Eĉ bagatelo povas servi al celo. >> per kio: bagatelo; pri tia aĵo: bagatela; pri abstraktaĵo: prudento
0398 - Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. >> ago: persisto; travivaĵo: hazardo
0399 - Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino. >> kia: karaktero individua
0400 - Eĉ el sub la tero aperas la vero. >> kiel: kaŝe; pri tia aĵo: nepra; pri abstraktaĵo: vero
0401 - Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo. >> per kio: nutro; pro kio: nutro (nutromaniero)
0402 - Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. >> ago: persisto; per kio: tempo (daŭro); pro kio: tempo (daŭro)
0403 - Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj. >> ago: kulpo; ago: peko; kiel: hipokrite; kia: pia
0404 - Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas. >> por kio: mono; travivaĵo: doto
0405 - Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas. >> ago: kulpo; ago: peko; travivaĵo: hazardo
0406 - Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko. >> ago: kritiko
0407 - Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo. >> ago: kulpo; ago: peko; travivaĵo: sorto
0408 - Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo. >> ago: manĝo; pro kio: bagatelo
0409 - Eĉ malsaĝulon sperto instruos. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
0410 - Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras. >> ago: amo; pro kio: amo; travivaĵo: gusto
0411 - Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas. >> ago: sento; ago: sufero; ago: turmento; pri tia aĵo: bagatela
0412 - Eĉ najtingalo ne estas sen galo. >> travivaĵo: zorgoj; filozofia opinio: pesimismo
0413 - Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos. >> ago: rifuzo; ago: tento
0414 - Eĉ pinglo povas koron trapiki. >> ago: ĉagreno; per kio: bagatelo; pro kio: bagatelo
0415 - Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj. >> travivaĵo: sorto
0416 - Eĉ plej granda malbono al bono kondukas. >> filozofia opinio: optimismo
0417 - Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: utila aŭ valora
0418 - Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. >> ago: puno; kiam: fine; kia: ruza
0419 - Eĉ por plej terura tago venas vespero. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; pri tia aĵo: eterna k neeterna; filozofia opinio: optimismo
0420 - Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto. >> ago: amo; pro kio: amo; travivaĵo: gusto
0421 - Eĉ signo ne restis, kie urbo estis. >> ago: detruo; pri tia aĵo: detruita
0422 - Eĉ sur la suno troviĝas makuloj. >> ago: kulpo; ago: peko; filozofia opinio: pesimismo
0423 - Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos. >> per kio: ornamo
0424 - Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. >> ago: ŝanĝiĝo; pri tia aĵo: stabila; travivaĵo: transloĝiĝo
0425 - Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. >> ago: puno; kiam: fine; kia: ruza
0426 - Edzigu filon, kiam vi volas — edzinigu filinon, kiam vi povas. >> pri kiu: filo; pri kiu: filino
0427 - Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro. >> por kio: mono; travivaĵo: doto; travivaĵo: edz(in)iĝo
0428 - Edziĝo najbara garantias de eraro. >> kie: proksime; pri kiu: edzino; travivaĵo: edz(in)iĝo
0429 - Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta. >> por kio: mono; travivaĵo: doto; travivaĵo: edz(in)iĝo
0430 - Edziĝo tro momenta estas longapenta. >> ago: bedaŭro; ago: pento; kiel: senpripense; kiam: tuj
0431 - Edzin' admirata — edzo malsata. >> pri kiu: edzo; pri kiu: edzino; pri kiu: virino; kia: koketa
0432 - Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo. >> ago: elspezo; ago: malŝparo; pri kiu: edzino
0433 - Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas. >> ago: laŭdo; pri kiu: geedzoj
0434 - Edzo kaj edzino — ĉiela difino. >> ago: amo; pri kiu: geedzoj
0435 - Edzo kaj edzino estas nur unu. >> ago: amo; pri kiu: geedzoj
0436 - Eksalte senhalte. >> kiam: tuj
0437 - Eksplodema kiel pulvo. >> kia: kolerema
0438 - Eksplodis kiel pulvo. >> ago: kolero
0439 - Ekstere honoro, interne doloro. >> ago: ĉagreno; ago: ŝajno (nefidinda); travivaĵo: honoro; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0440 - Ekster via ofico estas ekster via vico. >> kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda; travivaĵo: fako
0441 - Ekzameni ne devigas preni. >> ago: ekzameno; ago: marĉando; kiel: prove
0442 - Ekzemplo proponas, sed ne ordonas. >> ago: komparo; kiel: neimite; kiel: libere
0443 - Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu. >> ago: atento; pro kio: danĝero
0444 - Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu. >> ago: atento; pro kio: danĝero
0445 - El aero al tero. >> ago: elreviĝo
0446 - Elbatadi ies sojlon. >> ago: klopodo; kiel: maldiskrete; kiel: insiste
0447 - El du malbonoj pli malgrandan elektu. >> ago: elekto; kiel: oportunisme
0448 - Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino. >> ago: elekto; ago: hezito; pri kiu: edzino
0449 - Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno. >> ago: elekto; ago: ŝajno (nefidinda); pri kiu: edzino; travivaĵo: edz(in)iĝo
0450 - El flamo sin eltiris, en fajron eniris. >> travivaĵo: de danĝero al danĝero
0451 - El fremda ledo oni tranĉas larĝe. >> ago: nedomaĝado; kiel: facilanime; pri tia aĵo: fremda
0452 - El fremda poŝo oni pagas facile. >> ago: nedomaĝado; kiel: facilanime; pri tia aĵo: fremda
0453 - Eliri sen frakaso el granda embaraso. >> kiel: lerte
0454 - El kanto oni vortojn ne elĵetas. >> kiel: signife; pri tia aĵo: tuto (nedisigebla)
0455 - El klara ĉielo tondro ekbatis. >> kiel: surprize
0456 - El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras. >> ago: parolo; ago: promeso; kiel: sensignife; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: sensignifa
0457 - El la faraĉo fariĝis kaĉo. >> ago: fuŝo
0458 - El la mizero oni devas fari virton. >> ago: cedo; ago: rezignacio; kiel: cedeme; per kio: mizero
0459 - El la neceseco oni devas fari virton. >> ago: cedo; ago: rezignacio; ago: nerezisto; kiel: cedeme; pro kio: neceso
0460 - El la poŝo al la buŝo. >> ago: manĝo; kia: glutema; kia: ĝuema
0461 - El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon. >> ago: nepersisto; kiel: nesincere; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
0462 - El lia mano ĉiu monero elglitas. >> ago: malŝparo; kia: malŝparema
0463 - El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. >> ago: kolekto; ago: persisto; ago: ŝparo; pro kio: nombro
0464 - El malplena telero vane ĉerpas kulero. >> kiel: vane; per kio: nenia
0465 - Elmeti la okulon kaj vidi nulon. >> ago: gapo; ago: rigardo
0466 - Elmetu mielon, muŝoj alflugos. >> ago: profito; ago: tento; kiel: profiteme; per kio: dolĉaĵo; por kio: nutraĵo; pri tia aĵo: bongusta
0467 - El multaj milonoj fariĝas milionoj. >> ago: kolekto; ago: persisto; ago: ŝparo; pro kio: nombro
0468 - Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. >> ago: mortigo; ago: venko
0469 - El post la arbo li estas bravulo. >> kia: nebrava
0470 - El sama tero devenas, saman sukon entenas. >> pri kiu: samspeculo(j)
0471 - Eltrinki per unu tiro. >> ago: trinko; kiel: rapide
0472 - Elverŝi sur iun sian koleron. >> ago: admono eduka; ago: kolero
0473 - Eminenta ŝuldanto — malbona paganto. >> pri kiu: nobelo; travivaĵo: ŝuldo
0474 - En abelujon ne blovu. >> ago: spito; kiel: singarde; travivaĵo: danĝero
0475 - En akvo malklara oni fiŝkaptas facile. >> kiel: profiteme; per kio: malordo; pri tia aĵo: klara k malklara
0476 - En amaso eĉ morto estas pli gaja. >> pro kio: kuneco; travivaĵo: morto
0477 - En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas. >> kiel: neatente
0478 - En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis. >> kiel: neatente
0479 - Enbati al si en la kapon. >> ago: memoro; ago: persisto; per kio: ripetado
0480 - Enbatiĝi. >> ago: klopodo; ago: sintrudo
0481 - En bona horo! >> kiam: ĝustatempe
0482 - En bona ordo tra la pordo! >> ago: pelo
0483 - En buŝo Biblio, en koro malpio. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: pia
0484 - En ĉeesto amata, en forest' insultata. >> kiel: hipokrite; pro kio: foresto
0485 - En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo. >> ago: lernado; pro kio: ago; travivaĵo: sperto
0486 - En ĉiu angulo alia postulo. >> ago: postulo; kie: aliloke
0487 - En ĉiu brusto estas sia gusto. >> kia: karaktero individua; travivaĵo: gusto
0488 - En ĉiu kranio estas sia opinio. >> kia: karaktero individua
0489 - En ĉiu kranio regas aparta opinio. >> kia: karaktero individua
0490 - En ĉiu malbono estas iom da bono. >> filozofia opinio: optimismo
0491 - En ĉiu objekto troviĝas difekto. >> filozofia opinio: pesimismo
0492 - En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo. >> ago: ŝanĝo; travivaĵo: transloĝiĝo
0493 - En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu. >> ago: aludo; kiel: diskrete; kiam: malĝustatempe; travivaĵo: temo
0494 - En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu. >> ago: espero; kiel: modeste; travivaĵo: feliĉo
0495 - En fremdan vazon ne ŝovu la nazon. >> ago: sintrudo; kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda
0496 - En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. >> ago: juĝo; ago: kritiko; kiel: malmodeste; kiel: subjektive; pri tia aĵo: fremda; pri tia aĵo: propra neglektata; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0497 - En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. >> ago: juĝo; ago: kritiko; kiel: malmodeste; pri tia aĵo: fremda; pri tia aĵo: propra neglektata; pri abstraktaĵo: abnegacio; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0498 - En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. >> kia: karaktero nevaria
0499 - En infero loĝante, kun diabloj ne disputu. >> ago: disputo; pri abstraktaĵo: toleremo
0500 - En juneco logas, en maljuneco tedas. >> pro kio: ago; kia: karaktero varia; kia: ŝanĝiĝema; travivaĵo: gusto
0501 - En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. >> ago: ŝanĝiĝo; pro kio: ago; kia: karaktero varia; kia: ŝanĝiĝema; travivaĵo: gusto
0502 - En kompanio eĉ morto faciliĝas. >> kiel: kune; pro kio: kuneco; travivaĵo: morto
0503 - En la bona malnova tempo. >> kiam: iam
0504 - En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. >> ago: mensogo; kie: aliloke; kie: for; kie: fremdlande; pri tia aĵo: fantazia; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0505 - En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. >> kiel: memfide; kie: hejme
0506 - En la tago de la sankta Neniamo. >> kiam: neniam
0507 - En la triĵaŭda semajno. >> kiam: neniam
0508 - En luma tago. >> kiel: lojale; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ
0509 - En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro. >> ago: ŝparo
0510 - En malsata familio mankas harmonio. >> pro kio: mizero
0511 - En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa. >> pro kio: mizero
0512 - En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo. >> kiel: hipokrite
0513 - Enpakiĝu kaj foriĝu. >> ago: pelo
0514 - En plej alta mizero al Dio esperu. >> ago: espero; travivaĵo: mizero; filozofia opinio: providencismo
0515 - Enpremi en la teron. >> ago: mortigo; ago: venko
0516 - Enpremi iun en funelon. >> kiel: severe
0517 - En propra angulo ĉiu estas fortulo. >> ago: fanfaronado; kie: hejme; kia: hejmama
0518 - En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos. >> ago: antaŭvido; kiel: singarde
0519 - En sia afero ĉiu juĝu libere. >> kiel: diskrete; kiel: libere
0520 - En sia angulo li estas bravulo. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
0521 - En sia dometo li estas atleto. >> ago: fanfaronado; kie: hejme
0522 - En sia korto ĉiu kok' estas forta. >> ago: fanfaronado; kiel: memfide; kie: hejme
0523 - Enskribu en vian memoron. >> ago: memoro
0524 - Enspezo postulas elspezon. >> ago: elspezo; ago: risko; per kio: risko
0525 - En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo. >> ago: aludo; ago: ŝerco; kiel: signife; kiel: ŝerce
0526 - En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. >> travivaĵo: vetero
0527 - En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj. >> ago: rivaleco; pro kio: batalemo; travivaĵo: edz(in)iĝo; travivaĵo: rivaleco
0528 - En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo. >> ago: puno; kiel: juste; por kio: celo malica
0529 - Envia moko sukceson ne detruas. >> ago: envio; ago: moko; ago: sukceso
0530 - Esperis flaton — ricevis baton. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
0531 - Espero kaj pacienco kondukas al potenco. >> ago: espero; ago: persisto; per kio: pacienco
0532 - Espero logas, espero mensogas. >> ago: espero
0533 - Espero panon ne donas. >> ago: espero
0534 - Espero postulas oferon. >> ago: espero; per kio: risko
0535 - Estas ŝafoj, estos lano. >> ago: profito; pro kio: kaŭzo sufiĉa
0536 - Estas tubero en la afero. >> ago: malhelpo; kiel: nefacile; travivaĵo: embaraso
0537 - Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri kiu: edzino
0538 - Esti bone enskribita ĉe iu. >> ago: favoro
0539 - Esti en granda embaraso. >> kiel: senelire; travivaĵo: embaraso
0540 - Esti en Romo kaj ne vidi la Papon. >> kiel: neatente
0541 - Esti en sia elemento. >> kiel: facile; travivaĵo: fako
0542 - Esti en situacio sen eliro. >> kiel: senelire; travivaĵo: embaraso
0543 - Esti inter martelo kaj amboso. >> travivaĵo: danĝero
0544 - Estinta amiko estas plej danĝera malamiko. >> pri kiu: amiko; pri kiu: malamiko
0545 - Estintaj amikoj plej kruele malpacas. >> pri kiu: amiko
0546 - Estis la tempo, ni ne komprenis — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis. >> ago: kompreno; kiam: malfrue; travivaĵo: sperto
0547 - Esti sub la ŝuo (de sia edzino). >> ago: obeo; pri kiu: edzino
0548 - Estro ne malsatas. >> ago: profito; kiel: profiteme; pri kiu: estro
0549 - Estu ĉapo laŭ la kapo. >> ago: ŝajno (zorginda)
0550 - Estu saĝa homo en via propra domo. >> kiel: diskrete
0551 - Estu sinjoro de via vorto. >> ago: promeso; kiel: firme; kiel: lojale; kia: fidela
0552 - Fabeloj por infanoj. >> pri tia aĵo: fantazia
0553 - Facile estas danci, se la feliĉo kantas. >> pro kio: feliĉo; pro kio: stato; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo
0554 - Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. >> ago: obeo; kiel: devige; kia: obeema
0555 - Fajron estingas akvo, pekon pardono. >> ago: pardono; ago: peko; kiel: indulge
0556 - Fajro provas la oron, mizero la koron. >> ago: provo; per kio: mizero; pri abstraktaĵo: kuraĝo; travivaĵo: mizero
0557 - Falinton ĉiu atakas. >> ago: nekompato; pro kio: malfeliĉo; pro kio: malforto; travivaĵo: malfeliĉo
0558 - Falis el mano — prenu satano. >> ago: rezigno
0559 - Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas. >> ago: kontrolo; travivaĵo: famo
0560 - Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias. >> travivaĵo: famo
0561 - Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas. >> pro kio: kaŭzo necesa; travivaĵo: famo
0562 - Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: pia
0563 - Fari al iu bonan lavon. >> ago: admono eduka; kiel: severe
0564 - Fari al iu predikon pri moroj. >> ago: admono eduka; kiel: severe
0565 - Fari al iu ursan kareson. >> kiel: mallerte
0566 - Fari aplaŭdon sur la vangon. >> ago: bato; ago: puno; kiel: severe
0567 - Fari el iu arkon. >> kiel: severe
0568 - Fari el muŝo elefanton. >> ago: trograndigo
0569 - Farita — elstrekita. >> ago: fino; pri tia aĵo: pasinta
0570 - Farita ne refariĝos. >> pri tia aĵo: pasinta
0571 - Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! >> ago: sendanko aŭ maldanko
0572 - Faro farinton rekomendas. >> kiel: juste; kiel: objektive; por kio: famo
0573 - Faru hodiaŭ, kion vi povas — morgaŭ vi eble okazon ne trovos. >> ago: prokrasto; kiel: decide; kiel: diligente; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ
0574 - Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron. >> kiel: diligente; filozofia opinio: providencismo
0575 - Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas. >> ago: profito; per kio: preĝo; filozofia opinio: providencismo
0576 - Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas. >> pro kio: feliĉo; pro kio: malfeliĉo; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: malfeliĉo
0577 - Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. >> ago: elreviĝo; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0578 - Feliĉo kaj riĉo envion elvokas. >> ago: envio; travivaĵo: feliĉo
0579 - Feliĉo leĝon ne konas. >> travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0580 - Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas. >> ago: elreviĝo; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0581 - Feliĉon oni ne heredas nek cedas. >> travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0582 - Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue. >> travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: malfeliĉo
0583 - Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas. >> ago: elreviĝo; travivaĵo: feliĉo
0584 - Fendita ligno facile ekbrulas. >> ago: preparo; pro kio: stato; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
0585 - Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso. >> ago: elspezo; travivaĵo: ŝuldo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0586 - Festotaga laboro estas sen valoro. >> ago: laboro; kiam: festotage; travivaĵo: feriofesto
0587 - Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis. >> kiel: definitive; pri kiu: fianĉo; travivaĵo: fianĉiĝo
0588 - Fianĉiĝo ne estas edziĝo. >> ago: promeso; kiel: prove; pri kiu: fianĉo; travivaĵo: fianĉiĝo
0589 - Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. >> pri kiu: geedzoj; pri kiu: fianĉo; travivaĵo: fianĉiĝo; travivaĵo: sorto
0591 - Fiera mieno — kapo malplena. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: fiermiena; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0592 - Fiereco venas antaŭ la falo. >> kia: fiera
0593 - Filo konfesis — patro forgesis. >> ago: konfeso; ago: kulpo; ago: pardono; ago: pento; kiel: indulge; pri kiu: filo; pri kiu: patro; pri abstraktaĵo: humileco
0594 - Finita kaj glatigita. >> ago: fino; kiam: jam
0595 - Fino bona, ĉio bona. >> ago: fino; travivaĵo: fino
0596 - Fiŝo granda naĝas profunde. >> rimarkoj: relativeco
0597 - Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras. >> ago: obeo; kiel: devige
0598 - Fiŝo pli granda malgrandan englutas. >> per kio: forto
0599 - Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. >> ago: gvido; ago: instruo; ago: konsilo; ago: pretendo; kia: kapabla; travivaĵo: fako; travivaĵo: sperto
0600 - Fiŝo sen vino estas veneno. >> ago: trinko; travivaĵo: gusto
0601 - Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon. >> ago: revo
0602 - Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon. >> ago: revo; kia: avida
0603 - Fiŝo volas naĝi. >> ago: trinko; kia: karaktero individua
0604 - Flamiĝema kiel ligno rezina. >> kia: entuziasmema; kia: kolerema
0605 - Fleksu arbon dum ĝia juneco. >> kiam: akurate; kiam: frue; kiam: ĝustatempe; travivaĵo: edukado
0606 - Flugema kiel vento. >> kia: kaprica; kia: moviĝema
0607 - Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino. >> pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla; pri tia aĵo: netaŭga
0608 - Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis. >> ago: nereteno; ago: silento
0609 - For de l' okuloj, for de la koro. >> ago: forgeso; kie: for; pro kio: foresto; kia: nefidela; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0610 - Fordoni anseron, por ricevi paseron. >> kiel: profite (malprofite)
0611 - Fordormi la okazon. >> ago: neatento; ago: prokrasto; kiam: malfrue; travivaĵo: okazo
0612 - For el la manoj — for el kalkulo. >> ago: rezigno
0613 - Foresto de ofendo estas plej bona defendo. >> ago: nekulpo; travivaĵo: konscienco
0614 - Forfluu infano kune kun la bano. >> ago: rezigno
0615 - For! Forigu lin! >> ago: pelo
0616 - Forĝu feron dum ĝi estas varmega. >> ago: prokrasto; kiam: akurate; kiam: ĝustatempe; travivaĵo: okazo
0617 - Foriris bovido, revenis bovo. >> kia: karaktero nevaria; kia: stulta
0618 - For konscienco, venos potenco. >> kia: ambicia; kia: senskrupula
0619 - Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo. >> ago: elspezo; ago: malŝparo
0620 - Formeti en arĥivon. >> ago: forgeso; ago: prokrasto
0621 - Formeti ĝis la grekaj kalendoj. >> ago: forgeso; ago: prokrasto; kiam: neniam
0622 - Formeti la aferon en la keston de forgeso. >> ago: forgeso; ago: prokrasto; kiam: neniam
0623 - Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! >> ago: pelo
0624 - Forsavis sian korpon kaj animon. >> ago: foriro; ago: fuĝo; ago: malapero; ago: timo
0625 - Forte sidas, kiu Dion fidas. >> ago: fido; ago: kredo; pro kio: kredo; filozofia opinio: providencismo
0626 - Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj. >> kia: malforta; kia: kaprica; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0627 - Forveturis azenido kaj revenis azeno. >> kia: karaktero nevaria; kia: malklera; kia: malsaĝa; kia: stulta
0628 - Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa. >> kia: karaktero nevaria; kia: malsaĝa
0629 - France saĝa, angle sovaĝa. >> kie: aliloke; kie: fremdlande; travivaĵo: gusto; travivaĵo: moro; rimarkoj: relativeco
0630 - Fremda animo estas abismo sen limo. >> kia: karaktero individua; pri tia aĵo: fremda
0631 - Fremda doloro ne kondukas al ploro. >> ago: nekompato; kiel: egoisme; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
0632 - Fremda korpo ne doloras. >> ago: nekompato; kiel: egoisme; pri tia aĵo: fremda
0633 - Fremda malfeliĉo instruas. >> pro kio: ekzemplo; pri tia aĵo: fremda
0634 - Fremda manĝo havas bonan guston. >> pri tia aĵo: fremda
0635 - Fremda medito estas kaŝita. >> kia: karaktero individua; pri tia aĵo: fremda
0636 - Fremda mizero ne estas sufero. >> ago: nekompato; kiel: egoisme; pri tia aĵo: fremda
0637 - Fremda mizero — ridinda afero. >> ago: nekompato; kiel: egoisme; pri tia aĵo: fremda
0638 - Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni. >> ago: bato; pro kio: batalemo
0639 - Fremdan vundon kaŝas vesto. >> ago: kaŝo; kiel: kaŝe; pri tia aĵo: fremda
0640 - Fremda spesmilo estas sen utilo. >> pri tia aĵo: fremda
0641 - Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas. >> kie: fremdlande
0642 - Frosto lin atakis. >> ago: timo
0643 - Frue leviĝu kaj frue edziĝu. >> kiam: frue; travivaĵo: edz(in)iĝo
0644 - Frukto malpermesita estas plej bongusta. >> ago: malobeo; pri tia aĵo: permesata k malpermesata
0645 - Fungon englutis! >> travivaĵo: humoro
0646 - Gardatan ŝafon eĉ lupo timas. >> ago: gardo; kiel: singarde
0647 - Gardu kandelon por la nokto. >> ago: ŝparo
0648 - Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem. >> pri kiu: amiko
0649 - Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj. >> ago: memdefendo; ago: parolo; ago: silento; kiel: diskrete
0650 - Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto. >> kiam: malĝustatempe; pro kio: epoko; pri kiu: gasto
0651 - Gasto havas akrajn okulojn. >> pri kiu: gasto
0652 - Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa. >> pri kiu: gasto
0653 - Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. >> pri kiu: gasto
0654 - Gasto tro petata foriras malsata. >> pri kiu: gasto
0655 - Geamantoj sin pikas. >> pro kio: amo; pri kiu: amantoj (geamantoj)
0656 - Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. >> pri kiu: geedzoj; pri abstraktaĵo: pacamo
0657 - Granda doto kaj oro, sed mankas la koro. >> ago: amo; travivaĵo: doto
0658 - Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas. >> kie: nenie; travivaĵo: rifuĝejo
0659 - Granda frakaso en malgranda glaso. >> ago: trograndigo; por kio: bagatelo; pri tia aĵo: bagatela; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0660 - Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj. >> kiel: decide; per kio: laŭa; rimarkoj: relativeco
0661 - Granda kranio, sed interne nenio. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: stulta; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0662 - Granda nubo, eta pluvo. >> ago: ŝajno (nefidinda); ago: trograndigo; por kio: bagatelo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0663 - Granda nubo, malgranda pluvo. >> ago: ŝajno (nefidinda); ago: trograndigo; por kio: bagatelo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0664 - Granda ofico — grandaj zorgoj. >> travivaĵo: metio k ofico
0665 - Granda parolisto estas duba faristo. >> ago: fanfaronado; ago: parolo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0666 - Granda parolisto, malgranda faristo. >> ago: fanfaronado; ago: parolo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0667 - Granda parolo, sed malgranda volo. >> ago: fanfaronado; ago: parolo; ago: ŝajno (nefidinda); rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0668 - Granda ŝipo bezonas profundon. >> rimarkoj: relativeco
0669 - Granda telero, malplena kulero. >> ago: ŝajno (nefidinda); ago: trograndigo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0670 - Griza barbo saĝon ne atestas. >> ago: ŝajno (nefidinda)
0671 - Groŝon ŝtelis — ho ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto. >> ago: ŝtelo; kiel: maljuste; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0672 - Groŝo ŝparita neniam perdiĝas. >> ago: perdo; ago: ŝparo
0673 - Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras. >> ago: persisto; pro kio: bagatelo; pro kio: tempo (daŭro)
0674 - Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru. >> ago: laboro; ago: ploro; ago: rezignacio; kiel: devige; pri tia aĵo: nepra
0675 - Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro. >> kia: bona; kia: ĝentila; kia: perfekta
0676 - Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo. >> kiel: definitive; kia: karaktero nevaria
0677 - Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon. >> ago: neatento; ago: neaŭskulto; kiel: neatente; kia: indiferenta
0678 - Ĝi estas akvo al lia muelilo. >> ago: profito; pri tia aĵo: oportuna; pri tia aĵo: taŭga
0679 - Ĝi estas al li tre bonvena. >> pri tia aĵo: agrabla; pri tia aĵo: oportuna; pri tia aĵo: taŭga
0680 - Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0681 - Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0682 - Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0683 - Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0684 - Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo. >> kiam: malfrue; kiam: malĝustatempe
0685 - Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco. >> pri tia aĵo: fremda; pri tia aĵo: nekoncerna
0686 - Ĝi estas mustardo post la manĝo. >> kiam: malfrue; kiam: malĝustatempe
0687 - Ĝi estas nek lakto, nek selakto. >> pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla; pri tia aĵo: netaŭga
0688 - Ĝi estas nek viando, nek fiŝo. >> pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla; pri tia aĵo: netaŭga
0689 - Ĝi estas por mi ĥina scienco. >> ago: nekompreno; kia: nekapabla; pri tia aĵo: klara k malklara; travivaĵo: embaraso
0690 - Ĝi estas por mi makulo en la okulo. >> pri tia aĵo: malagrabla; pri tia aĵo: dolora; travivaĵo: embaraso
0691 - Ĝi estas por mi volapukaĵo. >> ago: nekompreno; kia: nekapabla; pri tia aĵo: klara k malklara; travivaĵo: embaraso
0692 - Ĝi estu por vi al sano! >> ago: tosto
0693 - Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo. >> pri tia aĵo: malagrabla; pri tia aĵo: dolora; travivaĵo: embaraso
0694 - Ĝi glitas de li kiel pizo de muro. >> kiel: neatente
0695 - Ĝi havas ankoraŭ signon de demando. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0696 - Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto. >> kiel: vane; kiam: malfrue; pri tia aĵo: netaŭga
0697 - Ĝi iris al li preter la buŝon. >> ago: nereteno
0698 - Ĝi jam staras al mi en la gorĝo. >> kiam: jam; pri tia aĵo: malagrabla; pri tia aĵo: troa
0699 - Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0700 - Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila. >> kiel: nefacile
0701 - Ĝis la edzigo ĝi resaniĝos. >> pro kio: tempo (daŭro)
0702 - Ĝis la edzigo venos resaniĝo. >> pro kio: tempo (daŭro)
0703 - Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
0704 - Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. >> kiel: neatente; kia: indiferenta
0705 - Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu. >> ago: almozdono
0706 - Ĝustatempa vorto estas granda forto. >> ago: parolo; kiam: ĝustatempe
0707 - Hakado de ligno donas lignerojn. >> ago: profito; kiel: profiteme; por kio: rezulto nepra; travivaĵo: respondeco
0708 - Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. >> ago: fiasko; ago: rezisto; kiel: nefacile
0709 - Hako post hako estas la plej efika atako. >> ago: persisto; per kio: pacienco; per kio: tempo (daŭro); kia: obstina
0710 - Havi ĉe iu krediton kaj meriton. >> ago: favoro; ago: fido
0711 - Havi iom da vaporo en la kapo. >> ago: drinko; kia: kaprica; kia: malsaĝa
0712 - Havi la ĉefan voĉon. >> ago: gvido; ago: regado
0713 - Havi la orelojn sur ĝusta loko. >> ago: atento; ago: aŭskulto; ago: spionado
0714 - Havi larĝan konsciencon. >> kia: malhonesta; travivaĵo: konscienco
0715 - Havi malprofiton. >> ago: perdo; kiel: profite (malprofite)
0716 - Havi orelojn sur ĝusta loko. >> ago: atento; ago: aŭskulto; ago: spionado
0717 - Havi varman lokon. >> travivaĵo: komforto; travivaĵo: metio k ofico
0718 - Havi vinagron en la mieno. >> travivaĵo: humoro
0719 - Havu poton malgrandan, sed mem estu granda. >> pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto; pri abstraktaĵo: virto
0721 - Hejma dometo estas kiel patrineto. >> kie: hejme; kia: hejmama
0722 - Helpas krako kontraŭ atako. >> ago: defendo
0723 - Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi. >> ago: promeso; ago: ŝanĝiĝo; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; travivaĵo: alterno
0724 - Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene. >> ago: ŝanĝiĝo; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; travivaĵo: alterno
0725 - Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. >> ago: ŝanĝiĝo; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; travivaĵo: alterno; travivaĵo: morto
0726 - Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos. >> ago: pago (propra signifo) pago (metafora sig.) 182.188.; ago: promeso; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ
0727 - Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre. >> ago: risko; ago: ŝanĝiĝo; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; travivaĵo: alterno
0728 - Hoko elsaltis, afero haltis. >> ago: fiasko; ago: malhelpo; pro kio: bagatelo
0729 - Hom' malesperas, Dio aperas. >> kiel: surprize; pri kiu: homo; filozofia opinio: providencismo
0730 - Homo bagatelema. >> kia: frivola
0731 - Homo esperas, morto aperas. >> ago: espero; kiel: surprize; pri kiu: homo; filozofia opinio: pesimismo
0732 - Homo fidas, feliĉo decidas. >> ago: espero; ago: fido; pri kiu: homo; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
0733 - Homo lernas la tutan vivon. >> ago: lernado; pri kiu: homo; travivaĵo: sperto
0734 - Homo pafas, Dio trafas. >> pri kiu: homo
0735 - Homo proponas, Dio disponas. >> pri kiu: homo; travivaĵo: sorto
0736 - Homo senpeka neniam ekzistis. >> ago: eraro; ago: kulpo; ago: peko; pri kiu: homo
0737 - Honoro ne donas, kion stomako bezonas. >> travivaĵo: honoro
0738 - Horo matena estas horo bena. >> kiam: frue
0739 - Ho ve! >> ago: bedaŭro; ago: kompato; ago: plendo
0740 - Hunda vivo. >> ago: plendo; ago: sufero
0741 - Hundo bojas, homo vojas. >> ago: bojo; ago: insulto; ago: kalumnio; kiel: vane
0742 - Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon. >> ago: bojo; ago: insulto; ago: kalumnio; kiel: vane
0743 - Hundo bojas, pasanto vojas. >> ago: bojo; ago: insulto; ago: kalumnio; kiel: vane
0744 - Hundo bonrasa estas bona por ĉaso. >> pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
0745 - Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo. >> ago: bojo; ago: kalumnio; kiel: libere
0746 - Iafoje oni devas okulon fermeti. >> kiel: indulge; pri abstraktaĵo: toleremo
0747 - Iele, iome, duone malbone. >> ago: fuŝo; kiel: mallerte; kiel: metode k senmetode
0748 - Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo. >> ago: malakordo; ago: disputo
0749 - Ili vivas per unu animo en du korpoj. >> ago: akordo; ago: amikeco
0750 - Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro. >> per kio: mono
0751 - Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron. >> ago: pretendo; ago: malŝparo; kiel: imite; kiel: malmodeste; kia: malŝparema
0752 - Infana inklino restas ĝis la fino. >> kiel: definitive; pri kiu: infanoj; kia: karaktero nevaria
0753 - Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas. >> ago: silento; kiel: diskrete; pri kiu: infanoj
0754 - Infano ne krias, patrino ne scias. >> ago: averto; ago: peto; per kio: peto; pri kiu: infanoj; pri kiu: patrino
0755 - Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado. >> kiel: imite; pro kio: ekzemplo; pri kiu: infanoj; pri kiu: kunulo; travivaĵo: edukado
0756 - Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. >> ago: ŝtelo; pri kiu: infanoj; kia: karaktero nevaria; rimarkoj: relativeco
0757 - Instruas mizero manĝi panon sen butero. >> pro kio: mizero; travivaĵo: mizero
0758 - Insulto ne algluiĝas. >> ago: insulto; travivaĵo: gloro
0759 - Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. >> ago: fanfaronado; ago: parolo
0760 - Inter fremdaj ŝi estas edzino — anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; pri kiu: edzino
0761 - Inter generaloj parolu pri bataloj. >> pri tia aĵo: koncerna; travivaĵo: temo
0762 - Interkonsento estas pli bona ol mono. >> ago: akordo; pri abstraktaĵo: pacamo
0763 - Inter kornikoj ne konvenas predikoj. >> ago: neaŭskulto; pri tia aĵo: netaŭga; travivaĵo: temo
0764 - Inter la blinduloj reĝas la strabuloj. >> rimarkoj: relativeco
0765 - Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. >> ago: dubo; ago: elreviĝo; kiel: surprize
0766 - Inter lupoj kriu lupe. >> kiel: imite; travivaĵo: temo
0767 - Inter miaj muroj estu miaj plezuroj. >> kie: hejme; kia: hejmama
0768 - Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. >> ago: elreviĝo; kiel: surprize
0769 - Iom da malvero ne estas danĝero. >> ago: mensogo
0770 - Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro. >> kiel: libere
0771 - Iri for en bona hor'. >> kiam: ĝustatempe
0772 - Jen havu! >> ago: puno
0773 - Jen kiaj ni estas! >> ago: fanfaronado
0774 - Jen staras la bovoj antaŭ la monto! >> travivaĵo: malfacilaĵoj
0775 - Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta. >> ago: parolo; ago: silento; kiel: diskrete; kia: saĝa; pri abstraktaĵo: prudento
0776 - Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj. >> ago: disputo
0777 - Jugo propravola ne estas malmola. >> ago: volo; kiel: libere; pro kio: volo
0778 - Juĝanto decidas, kiel li vidas. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
0779 - Juĝanto devas havi du orelojn. >> ago: juĝo; kiel: objektive
0780 - Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. >> ago: juĝo; pri abstraktaĵo: pacamo; travivaĵo: proceso
0781 - Ju homo pli fiera, des puno pli severa. >> kiel: severe; kia: fiera
0782 - Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo. >> kiel: egoisme; kia: indiferenta
0783 - Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. >> ago: kontentigo; ago: kritiko; kiel: malsekrete
0784 - Juneco ne scias, maljuneco ne povas. >> pro kio: ago; kia: juna; kia: maljuna
0785 - Juneco petolis, maljuneco malsatos. >> ago: diboĉo
0786 - Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. >> pri tia aĵo: kosta (multekosta); travivaĵo: konkurenco
0787 - Ju pli da babilado, des pli da pekado. >> ago: babilo; kiel: maldiskrete
0788 - Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. >> kiel: maldiskrete
0789 - Ju pli da donoj, des pli da amikoj. >> ago: donaco; ago: profito; kiel: profiteme
0790 - Ju pli da havo, des pli da pravo. >> pro kio: mono
0791 - Ju pli da honoro, des pli da laboro. >> travivaĵo: honoro; travivaĵo: metio k ofico
0792 - Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto. >> ago: ĵuro; ago: kulpo; ago: neado
0793 - Ju pli frue, des pli certe — ju pli volonte, des pli lerte. >> ago: prokrasto; kiel: diligente; kiel: libere; kiam: frue
0794 - Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo. >> kiam: ĝustatempe; pro kio: bezono; pri tia aĵo: kosta (multekosta); pri tia aĵo: utila aŭ valora; travivaĵo: konkurenco
0795 - Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro. >> ago: deziro; pro kio: deziro; pri tia aĵo: kosta (multekosta); travivaĵo: konkurenco
0796 - Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas. >> pri kiu: infanoj; filozofia opinio: providencismo
0797 - Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj. >> ago: disiĝo; ago: foriro
0798 - Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas. >> ago: babilo; ago: klaĉo; ago: parolo
0799 - Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. >> kia: avida
0800 - Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco. >> kiel: avare; kiel: juste; per kio: kalkulo; pri kiu: amiko; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
0801 - Ĵeti bastonon en la radon. >> ago: malhelpo; ago: obstrukco
0802 - Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn. >> ago: maldomaĝado; pri tia aĵo: netaŭga
0803 - Ĵeti polvon en la okulojn. >> ago: fanfaronado; ago: trompo
0804 - Ĵuri kaj reĵuri. >> ago: ĵuro
0805 - Ĵuri per la barbo de l' profeto. >> ago: ĵuro
0806 - Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. >> ago: juĝo; ago: moko; kiel: memfide
0807 - Kalkuli muŝojn. >> ago: gapo; kiel: vane
0808 - Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas. >> ago: kalumnio
0809 - Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio. >> ago: gvido; ago: regado; pri kiu: estro
0810 - Kapoj diferencas, kranioj egalas. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: morto
0811 - Kapo kun herbo, sen guto da cerbo. >> kia: stulta
0812 - Kapo majesta, sed cerbo modesta. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: stulta; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0813 - Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas. >> kia: malsaĝa
0814 - Kapo pekas, piedoj suferas. >> ago: forgeso; kiel: maljuste; pri kiu: estro; pri kiu: servisto
0815 - Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino. >> ago: elekto; pri kiu: fianĉino; kia: kaprica
0816 - Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj. >> kia: kaprica; travivaĵo: ŝuldo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0817 - Kaptu lin kiel forflugintan venton. >> ago: foriro; ago: fuĝo; ago: malapero
0818 - Kapuĉo monaĥon ne faras. >> ago: ŝajno (nefidinda); per kio: vesto
0819 - Kara estas dono en minuto de bezono. >> ago: almozdono; kiam: ĝustatempe; pro kio: bezono; pri tia aĵo: utila aŭ valora
0820 - Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. >> kiam: ĝustatempe; pri tia aĵo: utila aŭ valora
0821 - Karakteron al kanto donas la tono. >> kiel: signife
0822 - Karaktero olea. >> ago: obeo; kia: bona; kia: mola; kia: obeema
0823 - Karesi al iu la barbon. >> ago: flato
0824 - Karesi kontraŭ la haroj. >> ago: bato; ago: puno
0825 - Kastel' en aero — malsato sur tero. >> ago: elreviĝo; ago: revo; pri tia aĵo: fantazia
0826 - Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos. >> ago: mensogo; pri abstraktaĵo: vero
0827 - Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon. >> ago: rezignacio; kiel: afable
0828 - Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata. >> ago: domaĝado; ago: kontentigo; kiel: vane
0829 - Kelktempa ĉeso ne estas forgeso. >> ago: prokrasto
0830 - Kia ago, tia pago. >> ago: merito; ago: puno; ago: reago; ago: rekompenco; kiel: juste; pri tia aĵo: simila(j)
0831 - Kia demando, tia respondo. >> ago: reago; ago: respondo; pri tia aĵo: simila(j)
0832 - Kia domaĝo! >> ago: bedaŭro; ago: kompato; ago: plendo
0833 - Kia drapo, tia vesto. >> pri kiu: samspeculo(j); kia: karaktero hereda; pri tia aĵo: simila(j)
0834 - Kia estas la homo, tia estas lia nomo. >> por kio: famo; travivaĵo: gloro
0835 - Kia estas via laboro, tia estas via valoro. >> ago: laboro; ago: merito; travivaĵo: gloro
0836 - Kia fripono, tia bastono. >> ago: merito; ago: puno; kiel: juste
0837 - Kia greno, tia pano. >> pri kiu: samspeculo(j); kia: karaktero hereda; pri tia aĵo: simila(j)
0838 - Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj. >> ago: infekto; pri kiu: kunulo; pri kiu: samspeculo(j)
0839 - Kia la birdo, tia la kaĝo. >> kie: hejme; pri tia aĵo: simila(j)
0840 - Kia la homo, tia lia nomo. >> kiel: juste; por kio: famo; travivaĵo: gloro
0841 - Kia la kapo, tia la ĉapo. >> pri tia aĵo: simila(j)
0842 - Kia la poto, tia la kovrilo. >> pri tia aĵo: simila(j)
0843 - Kia la semo, tia la rikolto. >> ago: merito; ago: puno; ago: reago; ago: rekompenco; kiel: juste; pri tia aĵo: simila(j)
0844 - Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas. >> kiam: malfrue; pri kiu: filino
0845 - Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis. >> kiam: malfrue; pri kiu: filino
0846 - Kiam forto ordonas, leĝo pardonas. >> kiel: devige; pro kio: forto; travivaĵo: leĝo
0847 - Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu. >> kiel: diskrete; pri kiu: frato
0848 - Kiam havo malaperis, saĝo aperis. >> kiam: malfrue
0849 - Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos. >> kiam: malfrue
0850 - Kiam kato promenas, la musoj festenas. >> ago: negardo; ago: nekontrolo; kiel: libere
0851 - Kiam kreskas honoro, kreskas humoro. >> travivaĵo: honoro; travivaĵo: humoro
0852 - Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. >> pro kio: lumo k mallumo; pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco
0853 - Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. >> ago: sendanko aŭ maldanko
0854 - Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo. >> kiam: malfrue
0855 - Kiam sako mizeras, amo malaperas. >> ago: amo; pro kio: mizero; travivaĵo: doto
0856 - Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros. >> ago: parolo; kiel: maldiskrete; kiam: jam ne
0857 - Kia naskiĝis, tia grandiĝis. >> kia: karaktero nevaria
0858 - Kia naskinto, tiaj naskitoj. >> pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
0859 - Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. >> ago: ŝajno (zorginda); per kio: aspekto
0860 - Kia pago, tia ago. >> ago: merito; ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste
0861 - Kia paroĥestro, tia paroĥo. >> ago: merito; ago: regado; pri kiu: estro
0862 - Kia patrino, tia filino. >> pri kiu: infanoj; pri kiu: samspeculo(j); kia: karaktero hereda
0863 - Kia regalato, tia regalado. >> pri kiu: gasto
0864 - Kia reganto, tia servanto. >> ago: regado; pri kiu: servisto
0865 - Kia sono, tia resono. >> ago: reago
0866 - Kia sufloro, tia aktoro. >> pri kiu: estro
0867 - Kia vivo, tia morto. >> travivaĵo: morto
0868 - Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras. >> kiam: ĉiam; kia: karaktero nevaria
0869 - Kie dento doloras, tien iras la lango. >> ago: sento; pro kio: doloro; pri tia aĵo: dolora
0870 - Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas. >> pri kiu: virino
0871 - Kie estas harmonio, estas beno de Dio. >> ago: akordo
0872 - Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas. >> ago: celado; ago: profito; kiel: profiteme; per kio: dolĉaĵo; por kio: nutraĵo; pri tia aĵo: bongusta; travivaĵo: abundo
0873 - Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. >> ago: profito; por kio: nutraĵo; travivaĵo: abundo; travivaĵo: metio k ofico
0874 - Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. >> ago: espero
0875 - Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. >> pro kio: kaŭzo necesa; travivaĵo: famo
0876 - Kie jukas, tie ni gratas. >> ago: celado; ago: sento; pro kio: doloro; pri tia aĵo: dolora
0877 - Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu. >> ago: ĵuro; ago: neado
0878 - Kiel akirite, tiel perdite. >> ago: akiro; ago: perdo; ago: risko; ago: ŝanĝiĝo; kiel: juste; travivaĵo: alterno
0879 - Kiel li meritis, tiel li profitis. >> ago: merito; ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste
0880 - Kiel oni sternas, tiel oni dormas. >> ago: merito; kiel: juste; por kio: rezulto nepra
0881 - Kiel oni, tiel ĉe ni. >> kie: aliloke
0882 - Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas. >> kiel: juste; travivaĵo: gloro
0883 - Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas. >> ago: ŝajno (zorginda); per kio: aspekto
0884 - Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas. >> ago: peko; kia: neperfekta; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0885 - Kie maldike, tie rompiĝas. >> pro kio: malforto; pro kio: stato; travivaĵo: malfeliĉo
0886 - Kie mi disponas, tie mi ordonas. >> ago: ordono; kie: hejme
0887 - Kie minaco, tie malpaco. >> ago: disputo; ago: minaco
0888 - Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas. >> ago: malespero; ago: fiasko
0889 - Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble. >> ago: konsilo; kia: obstina
0890 - Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras. >> ago: obeo; kiel: devige
0891 - Kien vi vin turnos, ĉie malbone. >> ago: malespero; kiel: senelire; filozofia opinio: pesimismo
0892 - Kie pano estas, tie musoj ne mankas. >> ago: profito; ago: tento; kiel: profiteme; por kio: nutraĵo; travivaĵo: abundo
0893 - Kie regas konkordo, regas ordo. >> ago: akordo; kia: sklav(ec)a
0894 - Kie regas la forto, tie rajto silentas. >> pro kio: forto; pri abstraktaĵo: rajto
0895 - Kie regas virino, malbona estas la fino. >> pri kiu: virino
0896 - Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. >> ago: danko; ago: dependo; por kio: nutraĵo; pro kio: dependo
0897 - Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas. >> pri kiu: servisto
0898 - Kie timo, tie honto. >> ago: honto; ago: timo
0899 - Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. >> ago: malakordo
0900 - Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos. >> ago: espero; kie: aliloke; filozofia opinio: optimismo; filozofia opinio: pesimismo
0901 - Kio al mi sonis, tion mi resonas. >> ago: reago
0902 - Kio al unu donas forton, al alia donas morton. >> ago: komparo; pri tia aĵo: taŭga; pri tia aĵo: netaŭga; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
0903 - Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas. >> ago: ŝajno (zorginda); per kio: aspekto
0904 - Kio doloras, pri tio ni ploras. >> ago: ĉagreno; ago: plendo; ago: ploro; pro kio: doloro; pri tia aĵo: koncerna
0905 - Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas. >> ago: babilo; ago: parolo; ago: nereteno
0906 - Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. >> ago: ŝajno (fidinda); pri abstraktaĵo: vero
0907 - Kio en la kapo, tio sur la lango. >> ago: parolo; kiel: sincere; pri abstraktaĵo: vero
0908 - Kio estas bona por vi, estas bona por mi. >> ago: envio; ago: kontento; pri tia aĵo: taŭga
0909 - Kio estas farita, estas sankciita. >> por kio: rezulto nepra; travivaĵo: respondeco
0910 - Kio estas lernita, ne estas perdita. >> ago: lernado
0911 - Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis. >> pri tia aĵo: pasinta
0912 - Kio fariĝis, jam ne refariĝos. >> kiam: jam ne; pri tia aĵo: pasinta
0913 - Kio iras el koro, venas al koro. >> kiel: sincere
0914 - Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; pri tia aĵo: eterna k neeterna; filozofia opinio: optimismo
0915 - Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. >> ago: komparo; kiel: neimite; pri tia aĵo: netaŭga; rimarkoj: relativeco
0916 - Kio kostas malmulte, kostas plej kare. >> pri tia aĵo: malmultekosta
0917 - Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas. >> kiel: devige; kiel: perforte; kia: karaktero individua; travivaĵo: gusto
0918 - Kiom ajn vi penos, nenio elvenos. >> kiel: vane; per kio: nenia
0919 - Kiom da homoj, tiom da gustoj. >> kia: karaktero individua; travivaĵo: gusto
0920 - Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj. >> ago: juĝo; kia: karaktero individua
0921 - Kiom da kapoj, tiom da opinioj. >> ago: juĝo; kia: karaktero individua
0922 - Kiom da koroj, tiom da voloj. >> ago: volo; kia: karaktero individua
0923 - Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas. >> ago: obstino; ago: volo; kiel: perforte; kia: avida
0924 - Kio mia, tio bona. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
0925 - Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas. >> kiel: egoisme; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
0926 - Kiom la koro deziras. >> travivaĵo: abundo
0927 - Kio multe kostas, multe valoras. >> pri tia aĵo: kosta (multekosta)
0928 - Kion Dio ne donis, perforte ne postulu. >> ago: kontento; ago: neobstino; ago: nepostulo; ago: rezigno
0929 - Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu. >> ago: kontento; ago: neobstino; ago: nepostulo; ago: rezigno
0930 - Kion fari? >> ago: hezito; travivaĵo: embaraso
0931 - Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas. >> ago: espero; kiel: surprize
0932 - Kion koro portas, vizaĝo raportas. >> ago: ĉagreno; ago: ŝajno (fidinda); pri abstraktaĵo: vero
0933 - Kion koro sentas, lango prezentas. >> ago: ĉagreno; ago: parolo; kiel: sincere; pri abstraktaĵo: vero
0934 - Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas. >> ago: malobeo; pri tia aĵo: permesata k malpermesata
0935 - Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
0936 - Kion mi ne scias, tion mi ne envias. >> ago: envio; ago: tento
0937 - Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas. >> ago: rekomendo; ago: silento; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
0938 - Kion mi povas, tion mi elŝovas. >> ago: diro; ago: nereteno
0939 - Kion ni havas, por ni ne valoras — kiam ni ĝin perdis, ni ploras. >> ago: perdo; pri tia aĵo: propra ŝatata
0940 - Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas. >> pro kio: bezono; filozofia opinio: providencismo
0941 - Kion oni volas, tion oni povas. >> ago: volo; pro kio: volo
0942 - Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas. >> kie: aliloke; kie: fremdlande; travivaĵo: moro
0943 - Kion rajtas leono, ne rajtas azeno. >> ago: komparo; kiel: neimite; pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; rimarkoj: relativeco
0944 - Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas. >> ago: nekompreno; kia: malsaĝa
0945 - Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras. >> kiel: sincere; pro kio: ebrieco
0946 - Kion vi ne perdis, tion ne serĉu. >> ago: perdo; kiel: avide; kiel: vane
0947 - Kion vi pripenas, tio al vi venas. >> ago: merito; ago: volo
0948 - Kion vi semas, tion vi rikoltos. >> ago: laboro; ago: merito; kiel: juste
0949 - Kio pasis, ne revenos. >> kiam: jam ne; pri tia aĵo: pasinta
0950 - Kio pasis, nin forlasis. >> kiam: jam ne; pri tia aĵo: pasinta
0951 - Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas. >> kiel: egoisme; kie: aliloke; kia: indiferenta; pri tia aĵo: proksima k malproksima
0952 - Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio. >> pri tia aĵo: netaŭga
0953 - Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. >> pri tia aĵo: netaŭga; rimarkoj: relativeco
0954 - Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos. >> ago: babilo; ago: nereteno
0955 - Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite. >> kiel: kaŝe; pri tia aĵo: permesata k malpermesata
0956 - Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso. >> kiel: hipokrite
0957 - Kiso malsincera estas danĝera. >> kiel: hipokrite
0958 - Kiso publika estas kiso malamika. >> kiel: hipokrite
0959 - Kiu agas afable, vivas agrable. >> kiel: afable
0960 - Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. >> ago: donaco
0961 - Kiu akvon evitas, droni ne timas. >> travivaĵo: danĝero
0962 - Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon. >> kia: ĝuema
0963 - Kiu amas honoron, amu laboron. >> ago: laboro; travivaĵo: honoro
0964 - Kiu amas la liton, ne akiros profiton. >> ago: nelaboro; ago: ripozo; kia: maldiligenta
0965 - Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi. >> ago: gapo
0966 - Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan. >> ago: juĝo
0967 - Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. >> ago: aŭskulto; kiel: maldiskrete
0968 - Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan. >> ago: perdo; kiel: avide; kiel: malmodere; kia: avida
0969 - Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. >> ago: bato; pri kiu: edzino
0970 - Kiu bati deziras, trovas bastonon. >> per kio: preteksto
0971 - Kiu bojas, ne mordas. >> ago: bojo
0972 - Kiu bone agas, timi ne bezonas. >> ago: nekulpo; pri abstraktaĵo: devo; travivaĵo: konscienco
0973 - Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu. >> ago: ŝanĝo; travivaĵo: transloĝiĝo
0974 - Kiu bone ŝmiras, bone veturas. >> ago: korupto; ago: ŝmiro; per kio: mono
0975 - Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano. >> pri kiu: infanoj; travivaĵo: edukado
0976 - Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun. >> kiel: avide; kiel: malmodere; por kio: celplureco; kia: avida
0977 - Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas. >> ago: kontentigo; ago: kritiko; kiel: malsekrete
0978 - Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere. >> ago: antaŭvido; ago: manĝo; ago: malŝparo; kia: glutema; kia: malŝparema
0979 - Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas. >> ago: babilo; ago: parolo; ago: reago; ago: respondo; kiel: maldiskrete; kiel: senpripense
0980 - Kiu demandas, tiu ne eraras. >> ago: demando; ago: preparo; kiel: singarde
0981 - Kiu devas, tiu elekti ne povas. >> ago: rezignacio; kiel: devige; pro kio: neceso; pri abstraktaĵo: devo
0982 - Kiu devas, tiu povas. >> kiel: devige; pri abstraktaĵo: devo
0983 - Kiu diras la veron, havas suferon. >> pri abstraktaĵo: vero
0984 - Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon. >> ago: domaĝado; ago: elspezo; ago: perdo; kiel: avare; per kio: risko; kia: avara
0985 - Kiu donacon prenas, tiu sin katenas. >> ago: ricevo
0986 - Kiu donas rapide, donas duoble. >> ago: almozdono; kiel: rapide; kiam: ĝustatempe; kiam: tuj
0987 - Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon. >> ago: garantio
0988 - Kiu dormas longe, vivas mallonge. >> ago: dormo; pro kio: dormo; kia: maldiligenta
0989 - Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas. >> ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: edz(in)iĝo
0990 - Kiu elektas tro multe, ricevas nenion. >> ago: elekto; ago: hezito; kiel: malmodere
0991 - Kiu entreprenis, tiu sin tenu. >> ago: komenco; ago: persisto
0992 - Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu. >> ago: flato
0993 - Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas. >> pro kio: malforto; pri abstraktaĵo: rajto
0994 - Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson. >> ago: puno; kiel: juste; por kio: celo malica
0995 - Kiu frapas, al tiu oni malfermas. >> ago: peto; per kio: peto
0996 - Kiu fremdan avidas, propran forperdas. >> ago: perdo; ago: puno; kiel: avide; kiel: objektive; por kio: celo malica; kia: avida; kia: malhonesta
0997 - Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas. >> kiam: frue; kia: diligenta
0998 - Kiu garantias, trankvilon ne scias. >> ago: garantio; ago: rekomendo
0999 - Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte. >> ago: manĝo; kiel: malmodere; pro kio: ebrieco; kia: glutema
1000 - Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras. >> ago: malŝparo; kia: malŝparema
1001 - Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas. >> ago: ŝparo; ago: malŝparo; kia: malŝparema
1002 - Kiu havas abelojn, havas mielon. >> ago: profito; pro kio: kaŭzo sufiĉa
1003 - Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon. >> pri kiu: najbaro
1004 - Kiu havas forton, havas rajton. >> per kio: forto; pri abstraktaĵo: rajto
1005 - Kiu havas la forton, havas la rajton. >> per kio: forto; pri abstraktaĵo: rajto
1006 - Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. >> ago: puno; kiel: juste; por kio: celo malica
1007 - Kiu havas nenion, estas nenio. >> pro kio: mizero
1008 - Kiu havas oron, havas honoron. >> pro kio: mono
1009 - Kiu hontas nenion, ne timas Dion. >> ago: honto
1010 - Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas. >> pri kiu: sendito; pri tia aĵo: propra grava
1011 - Kiu iras sperte, iras certe. >> travivaĵo: sperto
1012 - Kiu iras trankvile, iras facile. >> kiel: malrapide; kiel: trankvile
1013 - Kiu jam havas, tiu pravas. >> pro kio: mono; pri abstraktaĵo: rajto
1014 - Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas. >> ago: kulpo; ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1015 - Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu. >> ago: kulpo; ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1016 - Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos. >> pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
1017 - Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. >> kiel: avide; kiel: malmodere; por kio: celplureco; kia: avida
1018 - Kiu koleras, tiu ne prosperas. >> ago: kolero
1019 - Kiu koleras, tiu perdas. >> ago: kolero; ago: perdo
1020 - Kiu komencas juĝon, iras sub jugon. >> travivaĵo: proceso
1021 - Kiu komencas tro frue, finas malfrue. >> ago: komenco; kiam: tro frue
1022 - Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro. >> ago: komenco; ago: persisto
1023 - Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. >> ago: helpo; ago: konsilo
1024 - Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas. >> ago: ŝanĝo; kia: ŝanĝiĝema; travivaĵo: transloĝiĝo
1025 - Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. >> ago: kritiko
1026 - Kiu kuraĝe aliras, facile akiras. >> kiel: kuraĝe; kia: diligenta
1027 - Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi. >> ago: kritiko
1028 - Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras — kiu mem ne penas, nenio al li venas. >> ago: laboro; ago: nelaboro; per kio: laboro; kia: diligenta; kia: maldiligenta
1029 - Kiu laboron evitas, bonon ne vidas. >> ago: nelaboro; ago: ripozo; kia: maldiligenta
1030 - Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas. >> ago: babilo; ago: klaĉo; ago: parolo
1031 - Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero. >> kia: fiera
1032 - Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi. >> ago: komenco; ago: persisto
1033 - Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas. >> ago: rebato; kia: brava; kia: forta
1034 - Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. >> kiel: maldece; kia: pura k malpura; pri tia aĵo: pura k malpura
1035 - Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. >> kiel: definitive; kia: karaktero nevaria
1036 - Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras. >> ago: kontento; ago: rezigno; kiel: modere
1037 - Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas. >> kia: malŝparema; travivaĵo: gusto
1038 - Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas. >> ago: dependo; por kio: nutraĵo; pro kio: dependo; travivaĵo: metio k ofico
1039 - Kiu mem sin adoras, nenion valoras. >> ago: fanfaronado
1040 - Kiu mem sin gloras, malbone odoras. >> ago: fanfaronado
1041 - Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas. >> ago: fanfaronado
1042 - Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. >> ago: mensogo; kia: mensogema
1043 - Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto. >> ago: mensogo; pro kio: mensogo; kia: mensogema
1044 - Kiu metion disponas, mizeron ne konas. >> travivaĵo: metio k ofico
1045 - Kiu minacas, tiu avertas. >> ago: minaco
1046 - Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas. >> travivaĵo: mizero; travivaĵo: sperto
1047 - Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas. >> kiel: hipokrite
1048 - Kiu multe babilas, al si mem malutilas. >> ago: babilo; ago: klaĉo; kiel: maldiskrete
1049 - Kiu multe babilas, pensas malmulte. >> ago: babilo
1050 - Kiu multe minacas, ne estas danĝera. >> ago: minaco
1051 - Kiu multe parolas, malamikon konsolas. >> ago: babilo; ago: klaĉo; ago: parolo; kiel: maldiskrete
1052 - Kiu multe parolas, ne multe faras. >> ago: babilo; ago: parolo
1053 - Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. >> ago: perdo; travivaĵo: alterno
1054 - Kiu multon deziras, nenion akiras. >> kiel: avide; kiel: malmodere; kia: avida
1055 - Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. >> kiel: definitive; kia: karaktero nevaria
1056 - Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas. >> ago: akiro; ago: hezito; ago: prokrasto; kiam: neakurate; kiam: ĝustatempe; kiam: jam ne; travivaĵo: okazo
1057 - Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve". >> ago: supozo; kiel: senpripense
1058 - Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo. >> ago: komenco; ago: lernado
1059 - Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras. >> ago: konfido
1060 - Kiu ne krimas, tiu ne timas. >> ago: nekulpo; ago: timo; travivaĵo: konscienco
1061 - Kiu ne mensogas, tiu ne vendas. >> ago: admono komerca; ago: komerco; ago: mensogo; per kio: mensogo
1062 - Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras. >> ago: fanfaronado; ago: ŝajno (nefidinda)
1063 - Kiu neniun savis, malamikojn ne havas. >> ago: sendanko aŭ maldanko
1064 - Kiu neniun savis, malamikon ne havas. >> ago: sendanko aŭ maldanko
1065 - Kiu ne pekis, kiu ne eraris? >> ago: eraro; ago: kulpo; ago: peko; kiel: indulge
1066 - Kiu ne petas, tiu ne ricevas. >> ago: peto; per kio: peto
1067 - Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. >> ago: risko; kiel: kuraĝe; per kio: risko
1068 - Kiu ne riskas, tiu ne havas. >> ago: risko; kiel: kuraĝe; per kio: risko
1069 - Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta. >> ago: sukceso; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1070 - Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas. >> ago: sukceso; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1071 - Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas. >> ago: sukceso; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1072 - Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos. >> ago: sukceso; kia: feliĉa; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1073 - Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. >> travivaĵo: alterno; rimarkoj: relativeco
1074 - Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas. >> ago: favoro
1075 - Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas. >> ago: ŝajno (zorginda); per kio: ornamo; per kio: vesto
1076 - Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. >> ago: prokrasto; travivaĵo: okazo
1077 - Kiu panon donas, malsaton ne konas. >> ago: almozdono; ago: profito
1078 - Kiu pekis, tiu pagas. >> ago: puno; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1079 - Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon. >> ago: perdo; kiam: jam ne; pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
1080 - Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas. >> kiam: frue; pro kio: frueco
1081 - Kiu pli frue venas, pli frue muelas. >> kiam: frue; pro kio: frueco; kia: diligenta
1082 - Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras. >> ago: kontentigo; kiel: malegoisme; por kio: favoro; pri abstraktaĵo: abnegacio
1083 - Kiu povas antaŭvidi! >> ago: antaŭvido; ago: puno
1084 - Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. >> ago: denunco(nedemando); ago: silento; ago: ŝtelo(aĵo) kaŝo
1085 - Kiu promesojn faras, tiu ne avaras. >> ago: promeso
1086 - Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas. >> kiel: nesingarde; pri abstraktaĵo: prudento
1087 - Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. >> ago: puno; kiel: avide; kiel: juste; por kio: celo malica; kia: avida; kia: malhonesta
1088 - Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj. >> ago: bato; ago: rebato; kiel: juste
1089 - Kiu resonis, tiu sin donis. >> ago: kulpo; ago: neado; ago: reago
1090 - Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas. >> kia: fiera; kia: riĉa
1091 - Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. >> por kio: celo tro alta; kia: ambicia
1092 - Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. >> per kio: ripetado
1093 - Kiu rompis la glason, ordigu la kason. >> ago: kulpo; ago: pago (propra signifo) pago (metafora sig.) 182.188.; ago: puno; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1094 - Kiu rompis, tiu pagu. >> ago: kulpo; ago: pago (propra signifo) pago (metafora sig.) 182.188.; ago: puno; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1095 - Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas. >> kia: malsaĝa; filozofia opinio: providencismo
1096 - Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. >> ago: puno; ago: rebato; kiel: juste
1097 - Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas. >> ago: nekompato; kiel: egoisme; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
1098 - Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon. >> ago: perdo; kiel: avide; kiel: malmodere; kia: avida
1099 - Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas. >> ago: kontentigo; kiel: malegoisme; kiel: lojale; por kio: favoro; kia: nefidela; pri abstraktaĵo: abnegacio
1100 - Kiu sian langon katenas, Dio lin benas. >> ago: parolo; ago: reteno; ago: silento; kiel: diskrete
1101 - Kiu sin enjungis, devas tiri. >> ago: dependo; ago: persisto
1102 - Kiu sin gardas, tiu sin savas. >> ago: singardo; kiel: singarde
1103 - Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. >> ago: ŝparo; ago: malŝparo; kia: malŝparema
1104 - Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas. >> ago: insulto; ago: kolero
1105 - Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas. >> ago: aprobo; ago: ŝtelo(aĵo) kaŝo; pri kiu: kunulo
1106 - Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas. >> travivaĵo: ŝuldo
1107 - Kiu ŝvitas, tiu profitas. >> ago: laboro; per kio: laboro; kia: diligenta
1108 - Kiu timas bestaron, ne iru arbaron. >> ago: timo; kiel: singarde; travivaĵo: danĝero
1109 - Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas. >> ago: aŭskulto; kiel: maldiskrete
1110 - Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. >> kiel: malmodere; por kio: celo tro alta; kia: ambicia; kia: fiera
1111 - Kiu tro alte svingas, nenion atingas. >> kiel: avide; kiel: malmodere; kia: ambicia
1112 - Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. >> pro kio: bezono
1113 - Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas. >> kiel: avide; kiel: malmodere; kia: ambicia; kia: avida
1114 - Kiu tro multe deziras, nenion akiras. >> kiel: avide; kiel: malmodere; por kio: celplureco; kia: ambicia; kia: avida
1115 - Kiu tro pelas, nur malakcelas. >> kiel: malmodere; kia: ambicia
1116 - Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. >> kiel: malmodere; kia: ambicia; pri tia aĵo: troa
1117 - Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas. >> ago: nelaboro; ago: ripozo; kiel: nediligente
1118 - Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. >> ago: kulpo; ago: neado; ago: suspekto
1119 - Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue. >> kiam: frue; pro kio: frueco
1120 - Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo. >> kiam: poste; pro kio: malfrueco
1121 - Kiu venis unue, muelas pli frue. >> kiam: frue; pro kio: frueco
1122 - Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. >> ago: malŝparo; per kio: kalkulo
1123 - Kiu vivas trankvile, vivas facile. >> kiel: trankvile
1124 - Kiu vivos, tiu vidos. >> ago: antaŭvido; travivaĵo: estonto
1125 - Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. >> ago: komerco
1126 - Kiu volas mensogi, devas bone memori. >> ago: mensogo; kia: mensogema
1127 - Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. >> ago: laboro; ago: ripozo; per kio: laboro
1128 - Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro. >> ago: kontentigo; por kio: favoro
1129 - Klopodi sen limo per korpo kaj animo. >> ago: klopodo
1130 - Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone. >> ago: klopodo
1131 - Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto. >> kia: karaktero nevaria; travivaĵo: gusto
1132 - Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. >> ago: nekompato; pro kio: malforto; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
1133 - Koko krias fiere, sed ne danĝere. >> ago: minaco
1134 - Kolera kiel cento da diabloj. >> ago: kolero; kia: kolerema
1135 - Kolera kiel rabia hundo. >> ago: kolero; kia: kolerema
1136 - Kolero montras malsaĝulon. >> ago: kolero; ago: sinregado
1137 - Kolero pravecon ne donas. >> ago: kolero; ago: sinregado
1138 - Komenca inklino daŭras ĝis la fino. >> kia: karaktero nevaria; travivaĵo: gusto
1139 - Komenci de Adamo. >> ago: detalado; ago: komenco; kiel: detale
1140 - Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj. >> travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: mizero
1141 - Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso. >> travivaĵo: proceso
1142 - Komenci per Dio kaj fini per diablo. >> ago: ŝanĝiĝo; per kio: ĉio ajn
1143 - Komenci per flato kaj fini per bato. >> ago: ŝanĝiĝo; per kio: ĉio ajn
1144 - Komenco Aprila — trompo facila. >> ago: ŝajno (nefidinda); travivaĵo: vetero
1145 - Komenco bona — laboro duona. >> ago: komenco
1146 - Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas. >> ago: singardo; ago: komerco; ago: trompo; kiel: nesingarde
1147 - Komparo ne estas pruvo. >> ago: komparo
1148 - Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko. >> pri kiu: amiko; kia: malsaĝa
1149 - Konateco ne estas hereda. >> kia: karaktero nehereda; kia: konata; travivaĵo: famo; travivaĵo: gloro
1150 - Konduki la dancojn. >> ago: gvido; ago: regado
1151 - Konfido naskas konfidon. >> ago: fido; ago: konfido; kiel: reciproke
1152 - Konfidu, sed vidu. >> ago: fido; ago: konfido; ago: kontrolo; kiel: singarde
1153 - Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago. >> ago: juĝo; kiel: juste; kiel: objektive; por kio: famo; travivaĵo: gloro
1154 - Koniĝas majstro laŭ sia verko. >> ago: juĝo; kiel: objektive; por kio: famo; travivaĵo: gloro
1155 - Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas. >> ago: akordo; ago: malakordo
1156 - Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. >> travivaĵo: konscienco
1157 - Konscienco trankvila estas bona dormilo. >> travivaĵo: konscienco
1158 - Konsento konstruas, malpaco detruas. >> ago: akordo; ago: malakordo; pri abstraktaĵo: pacamo
1159 - Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo. >> kiel: definitive; kia: karaktero nevaria
1160 - Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas. >> ago: konsilo; kiam: malĝustatempe
1161 - Konsilu kiu povas. >> ago: malespero; ago: konsilo; kiel: senelire; travivaĵo: embaraso; filozofia opinio: pesimismo
1162 - Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. >> pro kio: kuneco
1163 - Konstrui kastelojn en aero. >> ago: revo; kiel: vane; pri tia aĵo: fantazia
1164 - Konstrui kastelon sur glacio. >> ago: revo; kiel: vane; pri tia aĵo: fantazia
1165 - Konsumi sian antaŭan grason. >> ago: fasto; travivaĵo: vivrimedoj
1166 - Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo. >> ago: malŝparo
1167 - Kontenteco estas pli bona ol riĉeco. >> ago: kontento
1168 - Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas. >> ago: kontentigo; kiel: vane; por kio: favoro
1169 - Kontentigi la katon kaj kune la raton. >> ago: domaĝado; ago: kontentigo; kiel: vane
1170 - Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa. >> ago: kontento
1171 - Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo. >> ago: atako; ago: bato; kiel: surprize
1172 - Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo. >> filozofia opinio: optimismo
1175 - Kontraŭ doloro helpas bona humoro. >> travivaĵo: humoro; filozofia opinio: optimismo
1176 - Kontraŭ faro farita ne helpas medito. >> ago: antaŭvido; ago: meditado; kiam: poste; pri tia aĵo: pasinta
1177 - Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana. >> per kio: forto; pro kio: forto; travivaĵo: leĝo
1178 - Kontraŭ homo fiera Dio estas severa. >> kia: fiera
1179 - Kontraŭ kalumnio helpas nenio. >> ago: kalumnio; per kio: nenia
1180 - Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ dio. >> ago: kalumnio; per kio: nenia
1181 - Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo. >> per kio: nenia
1182 - Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas. >> per kio: nenia; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
1183 - Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo. >> per kio: nenia; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
1184 - Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
1185 - Kontraŭ neesto ne helpas protesto. >> kiel: vane; per kio: nenia
1186 - Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas. >> per kio: nenia; pri abstraktaĵo: rajto
1187 - Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu. >> ago: kulpo; ago: peko; kiel: indulge
1188 - Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu. >> ago: kulpo; ago: peko; kiel: indulge
1189 - Kontraŭstari per ĉiuj fortoj. >> ago: malhelpo; ago: obstrukco; ago: rezisto; kiel: malcedeme; kia: obstina
1190 - Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. >> pro kio: nombro
1191 - Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono. >> pro kio: malforto; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
1192 - Kontraŭ volo de Dio helpos nenio. >> filozofia opinio: providencismo
1193 - Konu nin, ŝatu nin! >> ago: fanfaronado
1194 - Korniko vundita propran voston timas. >> ago: timo; pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
1195 - Koro pleniĝas — lango moviĝas. >> ago: ĉagreno; ago: parolo; ago: plendo; pro kio: doloro
1196 - Koro tro plena — buŝo parolas. >> ago: ĉagreno; ago: parolo; ago: plendo; pro kio: doloro
1197 - Korvo al korvo okulon ne pikas. >> kiel: lojale; kiel: reciproke; pri abstraktaĵo: solidareco
1198 - Kovri la buŝon de sia konscienco. >> kia: malhonesta; travivaĵo: konscienco
1199 - Kresko mamuta, sed saĝo liliputa. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: giganta; kia: stulta; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1200 - Krevis la vazo antaŭ la nazo. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
1201 - Krii el la tuta gorĝo. >> ago: krio
1202 - Kritiki estas facile, fari malfacile. >> ago: kritiko
1203 - Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu. >> ago: krio; kiel: devige
1204 - Kudri per fluganta kudrilo. >> ago: kudro; kiel: rapide
1205 - Kuiriston vaporo satigas. >> travivaĵo: abundo
1206 - Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. >> pro kio: bagatelo
1207 - Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien. >> ago: kredo; pro kio: kredo; filozofia opinio: providencismo
1208 - Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. >> pro kio: kuneco; pri kiu: edzo; travivaĵo: edz(in)iĝo
1209 - Kune kaptite, kune punite. >> ago: puno; kiel: kune
1210 - Kun kiu vi festas, tia vi estas. >> pro kio: ekzemplo; pri kiu: amiko; pri kiu: kunulo
1211 - Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas. >> ago: infekto; pro kio: ekzemplo; pri kiu: amiko; pri kiu: kunulo
1212 - Kun konfido neniam rapidu. >> ago: konfido
1213 - Kun la peko en mano. >> kiel: neigeble k neneigeble; kiam: ĵus
1214 - Kun sia tuta domo kaj havo. >> kiel: definitive; travivaĵo: transloĝiĝo
1215 - Kun sia tuta posedo kaj heredo. >> kiel: definitive; travivaĵo: transloĝiĝo
1216 - Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. >> ago: nefido; ago: singardo; kiel: singarde
1217 - Kun vero severa komercaĵo forvelkos. >> ago: admono komerca; ago: komerco; ago: mensogo; kiel: sincere; per kio: mensogo; pri abstraktaĵo: vero
1218 - Kuradi kiel venenita muso. >> ago: barakto; kiel: freneze
1219 - Kuraĝa homo en sia domo. >> kia: nebrava
1220 - Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
1221 - Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
1222 - Kuraĝo ĉion atingas. >> kiel: kuraĝe; pri abstraktaĵo: kuraĝo
1223 - Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: utila aŭ valora
1224 - Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. >> ago: barakto
1225 - Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko. >> ago: obeo; ago: postulo; kiel: oportunisme
1226 - Kuri de sia propra korpo. >> ago: barakto; ago: timo
1227 - Kutimo estas dua naturo. >> pro kio: kutimo
1228 - Kvalito bona ne bezonas admonon. >> pri tia aĵo: bonkvalita
1229 - Kvina rado ĉe veturado. >> kia: senutila
1230 - Kvitiĝas servo per reservo. >> ago: danko; ago: interhelpo; kiel: reciproke
1231 - La afero estas plenumita. >> ago: fino; kiam: jam
1232 - La afero havas tempon. >> ago: prokrasto
1233 - La afero malsukcesis. >> ago: fiasko
1234 - La afero ne brulas. >> ago: prokrasto
1235 - La afero ne iras glate. >> ago: malhelpo; kiel: nefacile
1236 - La afero ne staras sur pinto de ponto. >> ago: prokrasto
1237 - La afero ne urĝas. >> ago: prokrasto
1238 - Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. >> ago: laboro; ago: nelaboro; per kio: laboro
1240 - Laboro fortigas, ripozo putrigas. >> ago: laboro; ago: nelaboro; ago: ripozo; per kio: laboro
1241 - Laboro homon nutras, sen laboro li putras. >> ago: laboro; ago: nelaboro; per kio: laboro
1242 - Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. >> ago: laboro; per kio: laboro; per kio: pacienco
1243 - Laboro kondukos al honoro kaj oro. >> ago: laboro; per kio: laboro
1244 - Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas. >> ago: laboro; per kio: laboro
1245 - Laboro ne estas leporo — ĝi haltos, ne forsaltos. >> ago: prokrasto
1246 - La dorm' estas bona, se mankas la mono. >> per kio: dormo
1247 - La enigmo simple solviĝas. >> kiel: facile; kiel: lerte
1248 - La felo tanadon ne valoras. >> per kio: rimedo kosta; por kio: bagatelo; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1249 - La fino kronas la verkon. >> ago: fino; travivaĵo: fino
1250 - La forestanto ĉiam estas malprava. >> pro kio: foresto
1251 - La haroj disstariĝas. >> ago: abomeno; ago: timo
1252 - La haroj streĉiĝas. >> ago: abomeno; ago: timo
1253 - La ĵeto estas farita. >> ago: decido; kiel: decide; kiam: malfrue; kiam: jam
1254 - La konscienco lin ne turmentas. >> kia: malhonesta; kia: senskrupula; travivaĵo: konscienco
1255 - La lango de virino estas ŝia glavo. >> ago: kalumnio; pri kiu: virino
1256 - La lastan el amaso atakas la hundo. >> pro kio: malfrueco
1257 - La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo. >> kiel: diskrete
1258 - La loto estas tirita. >> ago: decido; kiel: decide; kiam: malfrue; kiam: jam
1259 - La ludo kandelon ne valoras. >> per kio: rimedo kosta; por kio: bagatelo; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1260 - La lumo por vero ofte estas danĝero. >> ago: silento; kiel: sincere; pri abstraktaĵo: vero
1261 - La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. >> ago: bojo; ago: insulto
1262 - La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
1263 - La mano lin jukas. >> ago: sinregado; ago: reteno; kia: kolerema
1264 - La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas. >> travivaĵo: morto
1265 - La morto ŝercon ne komprenas oni ĝin vokas, ĝi venas. >> ago: spito; ago: ŝerco; travivaĵo: morto
1266 - La muro havas orelojn. >> ago: aŭskulto; ago: spionado; kiel: kaŝe; kiel: malsekrete; kiel: singarde
1267 - Langa vundo plej profunda. >> ago: kalumnio; ago: parolo
1268 - Lang' estas mola kaj laŭvole petola. >> ago: kalumnio; ago: klaĉo
1269 - Lango miela, sed koro kruela. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
1270 - Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. >> ago: babilo; ago: parolo
1271 - La parto plej vasta venos la lasta. >> ago: prokrasto; travivaĵo: estonto
1272 - La plej danĝera homo — malbona in' en domo. >> pri kiu: virino
1273 - La "por" kaj la "kontraŭ". >> kiel: objektive
1274 - Larmoj pravecon ne pruvas. >> ago: ploro; per kio: ploro
1275 - Larmoj ŝuldon ne pagas. >> ago: ploro; per kio: ploro; travivaĵo: ŝuldo
1276 - Larmo virina baldaŭ sekiĝas. >> ago: ploro; pri kiu: virino
1277 - La sama afero, sed kun la kapo al tero. >> pri tia aĵo: inversa
1278 - Lasi fali la manojn. >> ago: nepersisto; ago: senkuraĝiĝo
1279 - La sigelo ankoraŭ ne estas metita. >> ago: dubo; kiam: ankoraŭ ne; pri tia aĵo: necerta
1280 - La tempo ĉiam malkaŝas la veron. >> kiel: kaŝe; per kio: tempo (daŭro); pri abstraktaĵo: vero
1281 - La tempo venos, ni ĉion komprenos. >> ago: kompreno; pro kio: tempo (daŭro); travivaĵo: estonto
1282 - La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. >> kiam: malfrue; kiam: tuj
1283 - La tuta ludo ne valoras kandelon. >> pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1284 - La unua trovita. >> ago: neelekto; kia: ajna
1285 - Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto. >> kiel: perfekte
1286 - Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro. >> kiel: singarde; travivaĵo: danĝero
1287 - Laŭdu la maron, sed restu sur tero. >> kiel: singarde; travivaĵo: danĝero
1288 - Laŭdu tagon nur vespere. >> kiel: singarde; kiam: poste; travivaĵo: estonto
1289 - Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo. >> ago: juĝo; ago: merito; kiel: juste; kiel: objektive; por kio: famo; travivaĵo: gloro
1290 - Laŭ la frukto oni arbon ekkonas. >> ago: juĝo; kiel: juste; kiel: objektive
1291 - La vivo staras sur la karto. >> ago: risko; kiel: senelire; pri tia aĵo: necerta; travivaĵo: danĝero
1292 - Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos. >> kiel: vane; kia: karaktero nevaria
1293 - Lecionoj al profesoro estas vana laboro. >> ago: gvido; ago: instruo; ago: konsilo; ago: pretendo; kia: kapabla
1294 - Leĝe kaj rajte. >> kiel: leĝe(laŭleĝe); travivaĵo: leĝo
1295 - Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas. >> travivaĵo: leĝo
1296 - Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras. >> travivaĵo: leĝo
1297 - Leĝo malaperas, moro daŭras. >> travivaĵo: leĝo; travivaĵo: moro
1298 - Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas. >> travivaĵo: leĝo
1299 - Leĝo pasintaĵon ne tuŝas. >> travivaĵo: leĝo
1300 - Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe. >> travivaĵo: leĝo
1301 - Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon. >> ago: lernado; por kio: scio
1302 - Lernado sen fruktoj ne restas. >> ago: lernado; por kio: scio
1303 - Lerneja sekreto ne iru al gazeto. >> kiel: diskrete; kiel: kaŝe; kiel: sekrete
1304 - Lernu juna, por esti saĝa maljuna. >> ago: lernado; kiam: akurate; kiam: ĝustatempe; por kio: scio
1305 - Lernu juna — vi scios maljuna. >> ago: lernado; kiam: ĝustatempe; por kio: scio
1306 - Lerteco sorĉon ne bezonas. >> kia: lerta
1307 - Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. >> kiam: frue; travivaĵo: edz(in)iĝo
1308 - Lia animo forkuris en la pinton de la piedo. >> ago: timo
1309 - Lia cerbo iris promeni. >> kia: malsaĝa
1310 - Liaj dentoj povas festi sabaton. >> ago: manĝo; kia: glutema
1311 - Liaj dentoj povas forgesi sian metion. >> ago: manĝo; kia: glutema
1312 - Liaj flugiloj paraliziĝis. >> ago: nepersisto; ago: senkuraĝiĝo; ago: timo
1313 - Li atendas kaj plendas kaj denove atendas. >> ago: atendo; ago: hezito
1314 - Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo. >> ago: atendo; ago: hezito; kia: mola
1315 - Liberulo iras, kien li deziras. >> kiel: libere; kia: mola
1316 - Li bruligis al si la lipharojn. >> ago: fiasko
1317 - Li dentojn prunti ne bezonas. >> kia: brava; kia: forta; kia: rezistema
1318 - Li diris adiaŭ al la mondo surtera. >> travivaĵo: morto
1319 - Li donas peceton da pano kaj bategon per mano. >> ago: almozdono; ago: bato; kia: kaprica
1320 - Li eĉ el sablo vipojn tordas. >> kia: lerta
1321 - Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto. >> kia: kolerema
1322 - Li esploris iom la fundon de la glaso. >> ago: drinko
1323 - Li estas bravulo en sia angulo. >> kia: nebrava
1324 - Li estas en acida humoro. >> travivaĵo: humoro
1325 - Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj. >> ago: klopodo
1326 - Li estas flamiĝema kiel rezina ligno. >> kia: entuziasmema; kia: kolerema
1327 - Li estas frotita kaj polurita. >> kia: edukita (bonedukita); kia: ĝentila; kia: sperta
1328 - Li estas homo sperta kaj lerta. >> kia: kapabla; kia: lerta; kia: sperta
1329 - Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. >> kia: nekapabla
1330 - Li estas la portreto de sia patro. >> kia: karaktero hereda
1331 - Li estas portreto de sia patro. >> kia: karaktero hereda
1332 - Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato. >> pri kiu: pseŭdoparencoj; kia: konata
1333 - Li estas sia propra mastrino. >> ago: mastrumado; kia: sendependa
1334 - Li estas vera hidrargo. >> kia: kolerema; kia: moviĝema
1335 - Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson. >> ago: promeso; kia: vanta
1336 - Li faris sian lastan translokiĝon. >> travivaĵo: morto
1337 - Li foriris kun longa nazo. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
1338 - Li forpelis siajn piedojn. >> ago: foriro; ago: fuĝo; ago: malapero
1339 - Ligno fendita facile flamiĝas. >> pro kio: stato; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
1340 - Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj. >> kiam: ankoraŭ; kia: juna
1341 - Li havas ankoraŭ printempon en kapo. >> kiam: ankoraŭ; kia: juna
1342 - Li havas cerbon ne tro potencan. >> kia: stulta
1343 - Li havas ĉiun horon alian moron. >> ago: nepersisto; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
1344 - Li havas dentojn ne por parado. >> kia: brava; kia: forta; kia: glutema
1345 - Li havas en la cerbo tro multe da herbo. >> kia: stulta
1346 - Li havas la kapon fortike sur la kolo. >> kia: brava; kia: kapabla; kia: saĝa
1347 - Li havas la kapon sur ĝusta loko. >> kia: kapabla; kia: saĝa
1348 - Li havas la kapon sur la ĝusta loko. >> kia: kapabla
1349 - Li havas muŝon en la kapo. >> kia: malsaĝa
1350 - Li havas nek celon, nek kelon. >> kia: malriĉa
1351 - Li havas pli da mono ol da bezono. >> kia: riĉa
1352 - Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli. >> kia: riĉa
1353 - Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo. >> travivaĵo: ŝuldo
1354 - Li havas siajn kapricojn. >> kia: kaprica
1355 - Li havas truon en la manplato. >> kia: malŝparema
1356 - Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston. >> ago: pago neŝuldante (pr. k met.); kiel: maljuste
1357 - Li jam estas trans montoj kaj maro. >> ago: foriro; ago: malapero; kiam: jam; kie: for
1358 - Li jam faras la lastan spiron. >> travivaĵo: morto
1359 - Li ĵus elrampis el la ova ŝelo. >> kiam: ĵus; kia: juna; kia: nesperta
1360 - Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. >> ago: nekompreno; kia: nekapabla; kia: stulta
1361 - Li kuraĝon kolekti ne bezonas. >> kia: brava
1362 - Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas. >> kie: for
1363 - Li mem estas patrono por sia persono. >> kia: brava
1364 - Li mensogas maŝine. >> ago: mensogo; kia: mensogema
1365 - Li mensogas tiel, ke la muroj krakas. >> ago: mensogo; kia: mensogema
1366 - Li minacas per fingro en la poŝo. >> ago: minaco
1367 - Li ne elpensis la filozofian ŝtonon. >> kia: stulta
1368 - Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj. >> kiam: ankoraŭ ne; kia: nesperta
1369 - Li ne enlasas puŝon en sian buŝon. >> ago: rebato; kia: brava
1370 - Li ne estas el la grandaj saĝuloj. >> kia: stulta
1371 - Li ne estas el la regimento de timuloj. >> kia: brava; kia: rezistema
1372 - Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn. >> kiam: ankoraŭ ne; kia: juna; kia: nesperta
1373 - Li ne havas kapon de ministro. >> kia: nekapabla; kia: stulta
1374 - Li neniam venkis la alfabeton. >> kia: nekapabla; kia: malklera; kia: stulta
1375 - Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro. >> kia: kolerema
1376 - Lin tuŝas nek admono, nek ordono. >> ago: obstino; kia: indiferenta; kia: obstina
1377 - Li pafis sin for. >> ago: foriro; ago: fuĝo; ago: malapero
1378 - Li parolas sen senco kaj sen interligo. >> kiel: sensignife
1379 - Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. >> ago: vojaĝo; kia: sperta
1380 - Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: nebrava; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1381 - Li prenos kaj benos. >> ago: akcepto; ago: profito; kiel: hipokrite; pri tia aĵo: agrabla
1382 - Li pulvon ne elpensis. >> kia: nekapabla; kia: stulta
1383 - Li ripozu trankvile! >> travivaĵo: morto
1384 - Li saltas gracie, kiel urso ebria. >> kia: ridinda
1385 - Li salutas profunde kaj mordas hunde. >> kiel: hipokrite
1386 - Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. >> kia: kapabla; kia: klera; kia: ruza; kia: sperta
1387 - Li serĉas la venton sur la kampo. >> kiel: vane
1388 - Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj. >> travivaĵo: ŝuldo
1389 - Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro. >> kiel: hipokrite; kia: pia
1390 - Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. >> kiam: ankoraŭ; kia: malklera
1391 - Li taŭgas nek por studo, nek por ludo. >> kia: stulta
1392 - Li tenas la nazon supren. >> ago: gapo; kia: fiermiena
1393 - Li trafis el sub pluvo en riveron. >> travivaĵo: de danĝero al danĝero
1394 - Li tremas, kiel aŭtuna folio. >> ago: timo
1395 - Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos. >> ago: almozdono; ago: profito; kiel: facile; kiel: profiteme; por kio: nutraĵo
1396 - Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo. >> ago: antaŭvido
1397 - Li vivas en ĝuo kaj bruo. >> kia: ĝuema
1398 - Li vivas sur la tero kiel en infero. >> ago: sufero
1399 - Li vorton en la poŝo ne serĉas. >> ago: parolo; ago: rebato; kia: elokventa; kia: klera
1400 - Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara. >> ago: atento
1401 - Loĝi en la fino de la mondo. >> kie: for
1402 - Longa dormado ŝuldojn kreskigas. >> ago: dormo; kiel: nediligente; pro kio: dormo
1403 - Longa konsidero savas de sufero. >> ago: hezito; ago: meditado; ago: pripenso; kiel: singarde
1404 - Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas. >> ago: puno; kiam: fine; travivaĵo: fino
1405 - Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. >> ago: puno; ago: ŝtelo; kiel: juste; kiam: fine; travivaĵo: fino
1406 - Ludi kun iu ludon de pugnoj. >> ago: batalo
1407 - Ludi ventobatadon. >> kiel: vane
1408 - Ludo aparte, kaj afero aparte. >> ago: ludo; travivaĵo: metio k ofico
1409 - Luksa la vesto, sed malplena la poŝo. >> ago: ŝajno (nefidinda); rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1410 - Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos. >> ago: puno; pri abstraktaĵo: vero
1411 - Lupo dormanta ŝafon ne kaptas. >> ago: dormo; kiel: nediligente; pro kio: dormo
1412 - Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas. >> ago: puno; kiel: juste; kiam: fine
1413 - Lupo lupon ne manĝas. >> kiel: lojale; kiel: reciproke; pri abstraktaĵo: solidareco
1414 - Lupo sopiras, al arbaro sin tiras. >> pro kio: kutimo; kia: karaktero nevaria
1415 - Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: karaktero nevaria
1416 - Maĉi kaj remaĉi. >> ago: meditado; per kio: ripetado
1417 - Magia rondo. >> kiel: senelire
1418 - Malamanto de faro estas amanto de kalendaro. >> kia: maldiligenta; travivaĵo: feriofesto
1419 - Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. >> ago: fanfaronado; kia: nebrava
1420 - Malantaŭe mizero, antaŭe malespero. >> ago: malespero; kiel: senelire; travivaĵo: mizero
1421 - Malaperis kiel ŝtono en maron. >> ago: foriro; ago: malapero; kiel: surprize
1422 - Malaperis, kiel vaporo. >> ago: foriro; ago: malapero; kiel: surprize
1423 - Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. >> kia: malŝparema
1424 - Malbona herbo froston ne timas. >> kiel: maljuste; kia: malbona
1425 - Malbona virino diablon superas. >> pri kiu: virino; kia: malbona
1426 - Malbone kaŝita ŝteliston incitas. >> ago: negardo; ago: tento; pro kio: okazo
1427 - Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: forgeso
1428 - Malbonulon diablo ne prenas. >> kiel: maljuste; kia: malbona
1429 - Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango. >> pri tia aĵo: malbongusta; pri tia aĵo: taŭga; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1430 - Malfeliĉo inviton ne atendas. >> kiel: surprize; travivaĵo: malfeliĉo
1431 - Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj. >> travivaĵo: malfeliĉo
1432 - Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. >> ago: kulpo; ago: peko; travivaĵo: malfeliĉo
1433 - Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. >> pro kio: kuneco; travivaĵo: malfeliĉo
1434 - Malfeliĉo malofte venas sole. >> travivaĵo: malfeliĉo
1435 - Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas. >> ago: spito; travivaĵo: malfeliĉo
1436 - Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas. >> travivaĵo: malfeliĉo
1437 - Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. >> travivaĵo: malfeliĉo
1438 - Malfeliĉo venas sen alvoko. >> kiel: surprize; travivaĵo: malfeliĉo
1439 - Malfermita kelo tentas al ŝtelo. >> ago: negardo; ago: tento; pro kio: okazo
1440 - Malgranda aspekte, sed granda intelekte. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: saĝa
1441 - Malgranda birdeto, sed akra ungeto. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: brava; kia: rezistema
1442 - Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1443 - Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron. >> pri kiu: infanoj
1444 - Malgranda pezo, sed granda prezo. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: utila aŭ valora
1445 - Malhumileco estas kara plezuro. >> kia: fiera
1446 - Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj. >> ago: peko; kia: maljuna
1447 - Malkovri antaŭ iu sian koron. >> ago: konfido; kiel: sincere
1448 - Malnova afero en nova livero. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: malnova
1449 - Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo. >> pro kio: kredo; pri kiu: najbaro; pri abstraktaĵo: toleremo
1450 - Malpaculo. >> kia: kverelema
1451 - Malpaculon ĉiu batas. >> pro kio: batalemo; kia: kverelema
1452 - Malplaĉas nenio, se taksas pasio. >> pro kio: amo
1453 - Malplena sako puŝas al peko. >> ago: peko; pro kio: mizero
1454 - Malplena sako tentas al peko. >> pro kio: mizero
1456 - Malpli da posedo, malpli da tedo. >> pro kio: mono
1457 - Malpli esperu, pli konsideru. >> ago: espero; ago: pripenso
1458 - Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. >> ago: kritiko; kiel: malmodeste
1459 - Malpurulo. >> kia: pura k malpura
1460 - Malriĉa kiel muso preĝeja. >> kia: malriĉa
1461 - Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. >> pro kio: mizero
1462 - Malriĉeco ne estas malvirto. >> travivaĵo: mizero
1463 - Malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado. >> kiel: avide; kiel: malmodere; pro kio: deziro; kia: avida
1464 - Malriĉulo parencojn ne havas. >> pro kio: mizero; pri kiu: parencoj; kia: malriĉa
1465 - Malriĉulo rabiston ne timas. >> kia: malriĉa
1466 - Malsaĝa kiel ŝtipo. >> kia: malsaĝa; kia: stulta
1467 - Malsaĝo estas najbaro de mizero. >> pro kio: malsaĝo; pro kio: mizero
1468 - Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. >> ago: skribo k subskribo; kia: malsaĝa
1469 - Malsaĝulo de ĉiuj flankoj. >> kia: malsaĝa
1470 - Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon. >> ago: kompreno; ago: parolo; kia: saĝa; kia: malsaĝa
1471 - Malsaĝulo en foiro estas bona akiro. >> ago: komerco; ago: trompo; kia: malsaĝa
1472 - Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. >> kia: malsaĝa
1473 - Malsaĝulo kaj infano parolas la veron. >> pri kiu: infanoj; kia: malsaĝa
1474 - Malsaĝulo, kiel tamburo — kiu pasas, lin batas. >> kia: malsaĝa
1475 - Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas. >> kia: malsaĝa
1476 - Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas. >> kia: malsaĝa
1477 - Malsaĝulon favoras feliĉo. >> kia: malsaĝa
1478 - Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo. >> kia: malsaĝa
1479 - Malsaĝulo ofte estas profeto. >> kia: malsaĝa
1480 - Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos. >> kia: malsaĝa
1481 - Malsaĝulo venas, komercisto festenas. >> ago: komerco; ago: trompo; kia: malsaĝa
1482 - Malsanan demandu, al sana donu. >> ago: demando
1483 - Malsano venas rapide, foriras rigide. >> travivaĵo: sano k malsano
1484 - Malsata stomako orelon ne havas. >> pro kio: mal
1485 - Malsato donas spriton. >> pro kio: mal
1486 - Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas. >> pro kio: mal; travivaĵo: ŝuldo
1487 - Malsato ne estas frato. >> pro kio: mal; travivaĵo: mizero
1488 - Malsato plej bone gustigas la manĝon. >> pro kio: mal
1489 - Malsatulon la fabloj ne nutros. >> pro kio: mal; travivaĵo: mizero
1490 - Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam. >> kia: avara
1491 - Mankas klapo en lia kapo. >> kiel: freneze; kia: malsaĝa; kia: stulta
1492 - Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon. >> travivaĵo: domposedo
1493 - Manko de oro ne estas malhonoro. >> travivaĵo: mizero
1494 - Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra. >> kiel: diskrete
1495 - Mano manon lavas. >> ago: interhelpo; kiel: reciproke; pri abstraktaĵo: solidareco
1496 - Manon malkvietan ĉiu muro atakas. >> pro kio: stato
1497 - Mano pekis, dorso pagas. >> ago: puno; kiel: maljuste
1498 - Marĉandado aĉeti ne devigas. >> ago: marĉando; kiel: prove
1499 - Marĉando aĉeti ne devigas. >> ago: marĉando; kiel: prove
1501 - Maro da mizeroj. >> ago: malespero; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: mizero; filozofia opinio: pesimismo
1502 - Mastro elbabilis, gastoj ne silentos. >> ago: babilo; ago: silento; kiel: maldiskrete; pri kiu: gasto
1503 - Mastro en vojo — servantoj en ĝojo. >> ago: negardo; ago: nekontrolo; kiel: libere; pri kiu: mastro
1504 - Matena horo estas plena de oro. >> kiam: frue
1505 - Matenas, vesperas — kaj tago malaperas. >> travivaĵo: tempo (rapidkura)
1506 - Matura aĝo. >> travivaĵo: aĝo
1507 - Melki kaproviron. >> kiel: vane
1508 - Melku bovon senfine, li lakton ne donos. >> kiel: vane
1509 - Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro. >> kiel: modere
1510 - Mensoganto devas havi bonan memoron. >> ago: mensogo; kia: mensogema
1511 - Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo. >> ago: mensogo; kia: mensogema; travivaĵo: morto
1512 - Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj. >> ago: mensogo
1513 - Mensogo malproksimen ne kondukas. >> ago: mensogo
1514 - Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. >> ago: mensogo
1515 - Metio lacigas, metio vivigas. >> travivaĵo: metio k ofico
1516 - Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas. >> travivaĵo: metio k ofico
1517 - Meti trabojn sur la vojon. >> ago: malhelpo; ago: obstrukco
1518 - Mezuri laŭ sia metro. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
1519 - Mia lango — mia malamiko. >> ago: babilo; ago: klaĉo; ago: parolo; kiel: maldiskrete
1520 - Mia loĝejo — mia reĝejo. >> ago: ordono; kiel: memfide; kie: hejme; kia: hejmama
1521 - Mia loĝejo estas mia reĝejo. >> kie: hejme; kia: hejmama
1522 - Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas. >> ago: pretendo
1523 - Mi blinde pafos, eble trafos. >> ago: risko; kiel: metode k senmetode; kiel: prove; travivaĵo: hazardo
1524 - Mielo sur lango, kaj glacio en koro. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
1525 - Mieno fiera al ludo mizera. >> ago: rezignacio; kiel: leĝe(laŭleĝe)
1526 - Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis. >> kia: indiferenta
1527 - Mi havas pri tio nek scion nek supozon. >> kia: indiferenta
1528 - Mi hejme sidis, nenion vidis. >> kiel: neatente; kia: indiferenta
1529 - Mi konas miajn homojn. >> travivaĵo: sperto
1530 - Mi lavas al mi la manojn. >> kia: indiferenta
1531 - Mi lin liberigis, li min saĝigis. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: garantio; ago: rekomendo; travivaĵo: sperto
1532 - Miljaroj ne povis — minuto elŝovis. >> kiel: surprize
1533 - Minacas dento al la vento. >> ago: minaco; kiel: vane
1534 - Minaci per pugno en la poŝo. >> ago: minaco
1535 - Minacoj ne mortigas. >> ago: minaco
1536 - Mi ne povas kapti en ĝi la sencon. >> ago: nekompreno; pri tia aĵo: klara k malklara
1537 - Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton. >> ago: kompato; ago: sufero
1538 - Mi ne volas tion ĉi scii. >> kia: indiferenta
1539 - Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere. >> kia: indiferenta
1540 - Mi panon ne esperis, subite kuko aperis. >> ago: espero; kiel: surprize
1541 - Miraklo inter mirakloj. >> pri tia aĵo: mirinda
1542 - Mizero faras lerta, mizero faras sperta. >> per kio: mizero; pro kio: mizero; travivaĵo: mizero; travivaĵo: sperto
1543 - Mizero faras viziton, ne atendante inviton. >> kiel: surprize; travivaĵo: mizero
1544 - Mizero havas talentan kapon. >> travivaĵo: mizero
1545 - Mizero instruas. >> per kio: mizero; pro kio: mizero; travivaĵo: mizero
1546 - Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. >> per kio: mizero; pro kio: mizero; travivaĵo: mizero
1547 - Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime. >> travivaĵo: mizero; filozofia opinio: providencismo
1548 - Mizero saltas, mizero haltas. >> pro kio: mizero; travivaĵo: mizero
1549 - Mizero sur mizero. >> ago: malespero; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: mizero; filozofia opinio: pesimismo
1550 - Mola kiel vakso. >> ago: obeo; kia: bona; kia: mola
1551 - Mono amas kalkulon. >> per kio: kalkulo
1552 - Mono estas reĝo, mono estas leĝo. >> per kio: mono
1553 - Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo. >> pro kio: mizero
1554 - Mono kuras al mono. >> pro kio: mono
1555 - Mono mondon regas. >> per kio: mono
1556 - Mono monon naskas. >> per kio: mono
1557 - Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras. >> per kio: ĉio ajn; por kio: mono; kia: malhonesta; pri tia aĵo: utila aŭ valora
1558 - Mono perdita, nenio perdita — honoro perdita, ĉio perdita. >> ago: perdo; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto; pri abstraktaĵo: virto; travivaĵo: honoro
1559 - Mono plenumas ĉiujn oficojn. >> per kio: mono
1560 - Mono publika estu fortika. >> travivaĵo: politiko k politika ekonomio
1561 - Monto gravediĝis, muso naskiĝis. >> ago: trograndigo; por kio: bagatelo; pro kio: bagatelo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1562 - Montradi al si reciproke la dentojn. >> ago: minaco
1563 - Montras parolo, kion cerbo valoras. >> ago: babilo; ago: parolo
1564 - Montroj kaj konsiloj estas facilaj. >> ago: konsilo
1565 - Montru moneron, ĉio fariĝos. >> per kio: mono
1566 - Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj. >> pro kio: batalemo; kia: kverelema
1567 - Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj. >> ago: prokrasto; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ
1568 - Morgaŭ frue venos plue. >> ago: prokrasto
1569 - Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. >> por kio: celo konkreta; filozofia opinio: pragmatismo
1570 - Muele sencele. >> kiel: sensignife; kiel: vane
1571 - Muelilo haltas, muelisto eksaltas. >> ago: eksilento; kiel: surprize; pro kio: kutimo
1572 - Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto. >> ago: helpo; ago: kompato
1573 - Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas. >> pri kiu: edzo; travivaĵo: edz(in)iĝo; travivaĵo: sorto
1574 - Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj. >> kia: taŭga; travivaĵo: sorto
1575 - Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. >> kia: taŭga
1576 - Multe da peno, neniom da pano. >> kiel: neatente; por kio: bagatelo; travivaĵo: mizero
1577 - Multe da sprito, sed neniom da profito. >> rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1578 - Multe en kapo, sed nenio en poŝo. >> rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1579 - Multe entreprenis, sed ne multe eltenis. >> ago: nepersisto
1580 - Multe komencite, malmulte plenumite. >> ago: nepersisto
1581 - Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. >> ago: murmuro; ago: obeo; ago: neobstino; ago: rezignacio; kiel: devige
1582 - Murmuri tra la dentoj. >> ago: murmuro
1583 - Muso la katon ĉiam ofendis. >> kiam: ĉiam; per kio: preteksto
1584 - Muso satiĝis, faruno malboniĝis. >> travivaĵo: malfeliĉo
1585 - Naivuloj jam ne ekzistas. >> kiam: jam ne; kia: naiva
1586 - Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas. >> ago: nekompato; ago: sufero; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
1587 - Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo. >> pri kiu: fianĉino; travivaĵo: sorto
1588 - Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu. >> kiam: ĉiam; per kio: preteksto; por kio: mono; travivaĵo: vivrimedoj
1589 - Nazo supren, vento antaŭen. >> kiel: memfide; kia: fiermiena
1590 - Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis. >> kiel: surprize; travivaĵo: malfeliĉo
1591 - Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. >> kiel: surprize
1592 - Ne atingos krio ĝis la trono de Dio. >> per kio: nenia; filozofia opinio: providencismo
1593 - Ne aŭskultinte, ne kondamnu. >> ago: juĝo; kiel: objektive
1594 - Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero. >> pro kio: malforto; pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; pri abstraktaĵo: rajto
1595 - Ne batas bastono sen persono. >> pro kio: kaŭzo necesa
1596 - Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. >> ago: prokrasto; kiel: diligente; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ; pri tia aĵo: pasinta; travivaĵo: estonto
1597 - Ne bela estas amata, sed amata estas bela. >> pro kio: amo; travivaĵo: gusto
1598 - Ne bela estas kara, sed kara estas bela. >> pro kio: amo; travivaĵo: gusto
1599 - Ne beligas loko homon, sed homo la lokon. >> travivaĵo: gusto; travivaĵo: transloĝiĝo
1600 - Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj. >> ago: gvido; ago: konsilo; ago: pretendo; ago: regado; pro kio: ago; pri kiu: estro; kia: kapabla
1601 - Nebuligi al iu la okulojn. >> ago: fanfaronado; ago: trompo
1602 - Nebuligi la okulojn. >> ago: fanfaronado; ago: trompo
1603 - Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola. >> ago: rezignacio; kiel: devige
1604 - Neceso ne estas kareso. >> ago: rezignacio; kiel: devige
1605 - Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; kiam: ne ĉiam ; pri tia aĵo: eterna k neeterna; travivaĵo: alterno; filozofia opinio: optimismo
1606 - Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto. >> ago: fasto; ago: ŝanĝiĝo; kiam: ne ĉiam ; pri tia aĵo: eterna k neeterna; travivaĵo: alterno; travivaĵo: feriofesto
1607 - Ne ĉiam estas sankta Johano. >> ago: ŝanĝiĝo; kiam: ne ĉiam ; pri tia aĵo: eterna k neeterna; travivaĵo: alterno; travivaĵo: feriofesto
1608 - Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo. >> ago: peko; kiam: ne ĉiam ; kia: maljuna
1609 - Ne ĉio batas, kio tondras. >> ago: minaco; ago: ŝajno (nefidinda)
1610 - Ne ĉio brilanta estas diamanto. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1611 - Ne ĉio griza estas lupo. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1612 - Ne ĉion oni devas severe ekzameni. >> ago: ekzameno; ago: kontrolo; kiel: indulge
1613 - Ne ĉio utilas, kio brilas. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1614 - Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto. >> ago: marĉando; kiel: prove
1615 - Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1616 - Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas. >> ago: fiasko; kiel: prove
1617 - Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo. >> ago: ŝajno (nefidinda)
1618 - Ne ĉiu havas egalan feliĉon. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1619 - Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. >> ago: bojo; ago: minaco; ago: ŝajno (nefidinda)
1620 - Ne ĉiuj havas egalan feliĉon. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: sorto
1621 - Ne ĉiu papereto estas banka bileto. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco
1622 - Ne ĉiu raporto estas vera vorto. >> ago: kontrolo; ago: mensogo
1623 - Ne defendas oro kontraŭ doloro. >> per kio: nenia; travivaĵo: malfeliĉo
1624 - Ne demandu scienculon, demandu spertulon. >> travivaĵo: sperto
1625 - Ne diru "hop" antaŭ la salto. >> ago: fanfaronado; kiam: antaŭe; kiam: tro frue
1626 - Ne doloras frapo sur fremda kapo. >> ago: nekompato; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
1627 - Ne donu kaj ne boju. >> ago: donaco; kiel: nesincere
1628 - Ne ekpepi! >> ago: nerezisto; ago: silento
1629 - Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. >> ago: komerco; ago: ŝerco; pri kiu: amiko
1630 - Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. >> per kio: nenia; travivaĵo: morto
1631 - Ne ekzistas fumo sen brulo. >> pro kio: kaŭzo necesa; travivaĵo: famo
1632 - Ne ekzistas fumo sen fajro. >> pro kio: kaŭzo necesa; travivaĵo: famo
1633 - Ne ekzistas honoro sen laboro. >> ago: laboro; travivaĵo: honoro
1634 - Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. >> ago: kulpo; ago: peko; pro kio: ago; kia: juna; kia: maljuna
1635 - Ne ekzistas kareso sen intereso. >> ago: flato; ago: profito; kiel: hipokrite; kiel: profiteme; pro kio: mono
1636 - Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono. >> ago: dono; pro kio: mono
1637 - Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. >> ago: kulpo; kia: naiva
1638 - Ne ekzistas ofico sen benefico. >> ago: profito; travivaĵo: metio k ofico
1639 - Ne ekzistas regulo sen escepto. >> pri tia aĵo: nenepra
1640 - Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino. >> pri kiu: virino
1641 - Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. >> pro kio: kaŭzo necesa; travivaĵo: famo
1642 - Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. >> kia: malsimila(j); pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco
1643 - Ne el unu forno li manĝis jam panon. >> kia: sperta
1644 - Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran. >> kiel: singarde; pri abstraktaĵo: prudento
1645 - Ne elvoku lupon el la arbaro. >> ago: spito; kiel: singarde
1646 - Ne en ĉiu afero estu severa. >> ago: kontrolo; kiel: indulge
1647 - Ne en unu tago elkreskis Kartago. >> per kio: tempo (daŭro)
1648 - Ne esperite, ne sonĝite. >> kiel: surprize
1649 - Ne estas piediranto kolego al rajdanto. >> pri kiu: kunulo; kia: riĉa; kia: malriĉa; pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; pri abstraktaĵo: kvalito
1650 - Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas. >> kiel: egoisme; pri tia aĵo: fremda
1651 - Neevitebla malbono. >> pri tia aĵo: nepra
1652 - Ne falas frukto malproksime de l' arbo. >> pro kio: kaŭzo necesa; pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
1653 - Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. >> ago: fanfaronado; kiam: tro frue; kiam: poste
1654 - Ne faru kalkulon sen la mastro. >> pri kiu: mastro
1655 - Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon. >> pri kiu: amiko
1656 - Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. >> ago: nefido; ago: kontrolo
1657 - Ne fidu heredon, fidu posedon. >> ago: atendo; pri tia aĵo: necerta
1658 - Negocaj aferoj estas severaj. >> ago: komerco
1659 - Ne gutas mielo el la ĉielo. >> ago: neceso de klopodo; ago: nelaboro
1660 - Neĝo kaŝas nur ĝis printempo. >> ago: kaŝo; kiel: nedefinitive; kiel: kaŝe; pri tia aĵo: eterna k neeterna; pri abstraktaĵo: vero
1661 - Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas. >> ago: peto; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
1662 - Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono. >> travivaĵo: honoro; travivaĵo: mizero
1663 - Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro. >> ago: plendo; ago: ploro; per kio: plendo; per kio: ploro; travivaĵo: ŝuldo
1664 - Ne helpas ploro al doloro. >> ago: ploro; per kio: ploro
1665 - Ne helpis spegulo al malbelulo. >> ago: scio; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1666 - Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. >> ago: eraro; ago: honto; ago: obstino; ago: pento
1667 - Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. >> ago: insulto; ago: moko
1668 - Ne iras hakilo al kolo humila. >> ago: kulpo; ago: pardono; ago: pento; kiel: indulge; pri abstraktaĵo: humileco
1669 - Ne iru al fremda anaro kun via regularo. >> ago: trudo
1670 - Ne iru fadeno antaŭ kudrilo. >> ago: malobeo
1671 - Ne iru okuloj super la frunton. >> kiel: malmodere; por kio: celo tro alta; kia: ambicia; pri abstraktaĵo: humileco
1672 - Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
1673 - Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero. >> ago: juĝo; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: objektive
1674 - Nek al teksto, nek al preteksto. >> pri tia aĵo: nekoncerna; pri tia aĵo: netaŭga
1675 - Nek al temo, nek al celo. >> kiel: sensignife; pri tia aĵo: netaŭga; travivaĵo: temo
1676 - Ne kaptita — ne punita. >> kiel: neigeble k neneigeble
1677 - Ne karesu per mano, sed karesu per pano. >> ago: almozdono
1678 - Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango. >> ago: parolo; kia: elokventa
1679 - Nek eniro, nek eliro. >> ago: malespero; kiel: senelire; per kio: nenia
1680 - Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; pri tia aĵo: eterna k neeterna; filozofia opinio: optimismo
1681 - Nek helpeble, nek konsileble. >> ago: malespero; kiel: senelire; per kio: nenia; travivaĵo: embaraso; filozofia opinio: pesimismo
1682 - Nek io, nek alio. >> kia: ajna; pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla
1683 - Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. >> kiel: singarde; travivaĵo: danĝero
1684 - Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos. >> kiel: indulge; kiel: modeste; pri abstraktaĵo: toleremo
1685 - Ne kotas besto en sia nesto. >> pri tia aĵo: propra flegata
1686 - Nek pikite, nek hakite. >> pri tia aĵo: difinebla k nedifinebla
1687 - Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo. >> kia: taŭga
1688 - Nek por baki, nek por haki. >> pri tia aĵo: netaŭga; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1689 - Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos. >> kiel: singarde; pro kio: bezono; pri abstraktaĵo: prudento
1690 - Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas. >> kiel: subjektive
1691 - Ne kredu al orelo, kredu al okulo. >> ago: kontrolo; ago: parolo; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: objektive
1692 - Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. >> ago: kontrolo; kiel: objektive
1693 - Nek transnaĝeble, nek transireble. >> kiel: senelire; per kio: nenia
1694 - Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito. >> pri tia aĵo: abunda
1695 - Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano. >> ago: nelaboro; kiel: nediligente
1696 - Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj. >> pri kiu: infanoj; pri tia aĵo: fremda
1697 - Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero. >> kiam: antaŭe; kiam: tro frue; travivaĵo: estonto
1698 - Neleĝe akirita ne estas profita. >> ago: profito; ago: puno; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
1699 - Ne longe sinjora daŭras favoro. >> pri kiu: altranguloj; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
1700 - Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto. >> filozofia opinio: optimismo
1701 - Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. >> pro kio: kaŭzo necesa
1702 - Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo. >> kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
1703 - Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via. >> ago: moko
1704 - Ne moku riveron, ne atinginte la teron. >> kiam: tro frue; pri abstraktaĵo: prudento
1705 - Ne movi la buŝon! >> ago: silento
1706 - Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. >> kia: karaktero hereda
1707 - Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa. >> travivaĵo: feliĉo
1708 - Nenia ago fariĝas sen pago. >> kiel: juste; kiel: senpage
1709 - Nenia konstruo povas esti sen bruo. >> ago: admono komerca
1710 - Neniam atendita ofte venas subite. >> kiel: surprize
1711 - Nenia peketo restas longe sekreto. >> kiel: nedefinitive; kiel: kaŝe; travivaĵo: gloro
1712 - Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. >> kiel: vane; per kio: nenia; per kio: senefika
1713 - Nenie semata, ĉie trovata. >> pri tia aĵo: abunda
1714 - Neniom da oro, sed bona gloro. >> kia: honesta; travivaĵo: gloro
1715 - Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas. >> travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sano k malsano; travivaĵo: ŝuldo
1717 - Neniu sanktulo estas sen makulo. >> ago: kulpo; ago: peko; kia: neperfekta
1718 - Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos. >> ago: antaŭvido; kiel: surprize
1719 - Neniu vidas, kio lin insidas. >> ago: antaŭvido; kiel: surprize
1720 - Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo. >> ago: drinko; pro kio: ebrieco
1721 - Ne pelu tiun, kiu mem forkuras. >> ago: persekuto
1722 - Ne pentru diablon sur la muro. >> ago: spito
1723 - Ne por lupo estas supo. >> pri tia aĵo: netaŭga
1724 - Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: sorto
1725 - Ne prediku knabino al via patrino. >> ago: instruo; ago: pretendo; kia: kapabla; travivaĵo: sperto
1726 - Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon. >> ago: rifuzo; travivaĵo: okazo
1727 - Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ. >> ago: prokrasto; kiel: decide; kiel: diligente; kiam: hieraŭ, hodiaŭ k morgaŭ
1728 - Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj. >> pri kiu: edzino; pri kiu: infanoj; pri tia aĵo: privata
1729 - Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron. >> ago: trudo
1730 - Ne rapidu insulti, volu aŭskulti. >> ago: insulto; kiel: objektive
1731 - Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido. >> ago: nefido; ago: juĝo; kiel: singarde; pri kiu: amiko
1732 - Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj. >> ago: parolo; kiel: diskrete; kiam: tuj
1733 - Ne rapidu, trankvile decidu. >> ago: decido; ago: meditado; ago: pripenso; kiel: malrapide; kiel: trankvile
1734 - Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio. >> pri tia aĵo: fremda; travivaĵo: fako
1735 - Ne sama la vento blovas konstante. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; pri tia aĵo: eterna k neeterna; travivaĵo: alterno; filozofia opinio: optimismo
1736 - Ne sanktuloj potojn faras. >> travivaĵo: fako
1737 - Nesciado de leĝo neniun pravigas. >> travivaĵo: leĝo
1738 - Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron. >> pri kiu: najbaro
1739 - Ne servas larmo anstataŭ armo. >> ago: ploro; per kio: ploro
1740 - Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco. >> pro kio: beleco; pri kiu: mastrino; pri kiu: virino; kia: bela
1741 - Ne sufiĉas ploro al kreditoro. >> ago: ploro; per kio: ploro; travivaĵo: ŝuldo
1742 - Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. >> ago: sintrudo; kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda
1743 - Ne ŝovu nazon en fremdan vazon. >> ago: sintrudo; kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda
1744 - Ne ŝpari monon nek penon. >> ago: klopodo
1745 - Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj. >> ago: ŝtelo(aĵo) kaŝo
1746 - Ne taŭgas du ursoj por unu nesto. >> ago: rivaleco; travivaĵo: rivaleco
1747 - Ne taŭgas la vero por komerca afero. >> ago: admono komerca; ago: komerco; ago: mensogo; kiel: sincere; per kio: mensogo; pri abstraktaĵo: vero
1748 - Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. >> ago: bojo; ago: minaco
1749 - Ne timu tranĉilon, timu babilon. >> ago: kalumnio; ago: klaĉo; ago: parolo
1750 - Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon. >> ago: ŝtelo
1751 - Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis. >> kia: sperta
1752 - Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis. >> kia: sperta
1753 - Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras. >> ago: plaĉo; pro kio: amo; travivaĵo: gusto
1754 - Ne valoras bofilo, kiam mortis filino. >> kiam: malfrue
1755 - Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro. >> per kio: rimedo kosta; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1756 - Ne valoras la faro la koston de l' preparo. >> per kio: rimedo kosta; por kio: bagatelo; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1757 - Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas. >> ago: spito; kiel: singarde; travivaĵo: malfeliĉo
1758 - Ne venas honoro sen laboro. >> ago: laboro
1759 - Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas. >> ago: renkonto; travivaĵo: renkonto
1760 - Ne venas rato mem al kato. >> ago: neceso de klopodo; ago: nelaboro
1761 - Ne venos rato mem al kato. >> ago: neceso de klopodo; ago: nelaboro
1762 - Ne venos rato mem al la kato. >> ago: neceso de klopodo; ago: nelaboro
1763 - Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas. >> kiel: modere
1764 - Nevo de papo facile fariĝas kardinalo. >> ago: favoro; kia: feliĉa
1765 - Ne voku diablon, ĉar li povas aperi. >> ago: spito; kiel: singarde; travivaĵo: malfeliĉo
1766 - Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte. >> kiel: devige; kiel: perforte
1767 - Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno. >> ago: pretendo
1768 - Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. >> ago: pretendo; ago: scio; travivaĵo: fako; travivaĵo: metio k ofico
1769 - Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate. >> ago: kontrolo; kiel: avare; kiel: juste
1770 - Ni facile forgesas, kio nin ne interesas. >> ago: forgeso; ago: nekompato; kia: indiferenta
1771 - Ni forgesas averton, ni memoras la sperton. >> ago: averto; pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
1772 - Nigran kornikon sapo ne blankigos. >> kiel: definitive; kia: karaktero nevaria
1773 - Nigro sur blanko pruvas sen manko. >> ago: garantio; ago: promeso; ago: skribo k subskribo; pri tia aĵo: skribita
1774 - Ni laboru kaj esperu. >> ago: espero; ago: laboro; filozofia opinio: optimismo
1775 - Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas. >> kia: avida; kia: ŝanĝiĝema
1776 - Nin instruas eraro, kiun faras najbaro. >> pro kio: ekzemplo; pri tia aĵo: fremda
1777 - Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas. >> ago: kompreno
1778 - Ni vidas, kiu ridas — kiu ploras, ni ne vidas. >> ago: nekompato; ago: ploro; ago: rido; kia: indiferenta
1779 - Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. >> ago: promeso; pri kiu: nobelo
1780 - Nokte eĉ monstro estas belulo. >> pro kio: lumo k mallumo
1781 - Nomo egala, sed esenco mala. >> kia: malsimila(j)
1782 - Notu en la kamentubo. >> ago: forgeso
1783 - Nova balailo bone balaas. >> pri tia aĵo: nova
1784 - Novaj sinjoroj — novaj moroj. >> ago: ŝanĝiĝo; kia: malsimila(j)
1785 - Nova stato — nova vivo. >> ago: ŝanĝiĝo; pro kio: stato
1786 - Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. >> kia: malriĉa
1787 - Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. >> kiam: malfrue
1788 - Nun finiĝas mia klereco. >> kia: nekapabla; travivaĵo: embaraso
1789 - Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo. >> kiel: afable
1790 - Nur suferinto ŝatas feliĉon. >> travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sperto
1791 - Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. >> ago: eraro; ago: kulpo
1792 - Nutri per promesoj. >> ago: promeso
1793 - Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron. >> kiam: ĉiam; pro kio: kutimo; kia: karaktero nevaria; travivaĵo: gusto
1794 - Obstina kiel kapro. >> ago: obstino; kia: obstina
1795 - Ofta festo — malplena kesto. >> ago: ŝajno (nefidinda); ago: malŝparo; kia: malŝparema
1796 - Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri kiu: kamparano; kia: saĝa
1797 - Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava. >> pro kio: bagatelo
1798 - Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. >> ago: kanto; ago: kaŝo; ago: ŝajno (nefidinda)
1799 - Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas. >> kia: malsaĝa
1800 - Ofte ligis malsaĝulo, kaj saĝuloj malligi ne povas. >> kia: malsaĝa
1801 - Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas. >> ago: forgeso; ago: promeso; kiel: nesincere
1802 - Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe. >> rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
1803 - Okaza komplimento ne iras al testamento. >> ago: laŭdo; kiel: sensignife; pri tia aĵo: sensignifa
1804 - Okazo faras ŝteliston. >> ago: negardo; ago: tento; pro kio: okazo
1805 - Okazo kreas ŝteliston. >> ago: negardo; ago: tento; pro kio: okazo
1806 - Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. >> ago: nehezito; kiel: decide; kiel: lerte; kiam: akurate; kiam: ĝustatempe; kiam: tuj; travivaĵo: okazo
1807 - Okulo avidas ĉion kion vidas. >> kia: avida
1808 - Okulo de mastro pli ol beno de pastro. >> ago: kontrolo; pri kiu: estro
1809 - Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. >> kia: avida
1810 - Okulo ne atentas, dorso eksentas. >> ago: neatento; ago: singardo; kiel: nesingarde
1811 - Okulo ne vidis — pagu la sako. >> ago: neatento; ago: singardo; kiel: nesingarde
1812 - Okupi sen celo lokon sub ĉielo. >> ago: gapo; por kio: celmanko; kia: senutila
1813 - Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. >> pro kio: malsaĝo
1814 - Oni batas la oron, por provi ĝian valoron. >> ago: bato; ago: provo
1815 - Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas. >> ago: bato
1816 - Oni batas ne la agon, sed la vizaĝon. >> ago: bato
1817 - Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. >> ago: bato; per kio: batoj
1818 - Oni bonon forgesos, malbonon memoras. >> ago: forgeso; ago: memoro
1819 - Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo. >> ago: donaco; kiel: profiteme
1820 - Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido. >> ago: rido; kia: malsaĝa
1821 - Oni elbatas kojnon per kojno. >> per kio: laŭa
1822 - Oni estas riĉa neniam sufiĉe. >> kia: avida
1823 - Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis. >> ago: forgeso; pri tia aĵo: pasinta
1824 - Oni invitas — venu, oni donacas — prenu. >> ago: akcepto; ago: rifuzo; travivaĵo: okazo
1825 - Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj. >> ago: ŝtelo
1826 - Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas. >> ago: helpo; ago: konsilo
1827 - Oni lekas la manon, sed celas la panon. >> ago: flato; ago: profito; kiel: hipokrite; kiel: profiteme
1828 - Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron. >> kia: konata
1829 - Oni maron admiras, se oni maron ne iras. >> kiel: facilanime
1830 - Oni metis makulon en mian kalkulon. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
1831 - Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. >> per kio: mono; travivaĵo: honoro
1832 - Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte. >> ago: kontentigo; por kio: favoro
1833 - Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas. >> ago: perfido
1834 - Oni prenas avide, oni redonas malrapide. >> ago: prunto
1835 - Oni prenas per manoj, redonas per piedoj. >> ago: prunto
1836 - Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon. >> ago: negardo; ago: tento; pro kio: okazo
1837 - Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj. >> ago: averto; pro kio: ekzemplo; pri abstraktaĵo: solidareco
1838 - Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. >> travivaĵo: doto
1839 - Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. >> ago: laboro; por kio: laborigo; travivaĵo: fako
1840 - Ora ŝlosilo ĉion malfermas. >> per kio: mono
1841 - Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas. >> per kio: mono
1842 - Ordigi al iu la kapon. >> ago: admono eduka; ago: puno
1843 - Ordo estas beno por ĉiu entrepreno. >> per kio: ordo
1844 - Ordonita kiso havas guston maldolĉan. >> kiel: devige
1845 - Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero. >> per kio: mono
1846 - Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas. >> per kio: mono
1847 - Ovo kokinon ne instruas. >> ago: gvido; ago: instruo; ago: konsilo; ago: pretendo; kia: kapabla; travivaĵo: sperto
1848 - Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. >> pri tia aĵo: silenta; travivaĵo: vetero
1849 - Paco al lia cindro! >> travivaĵo: morto
1850 - Pafi — maltrafi. >> ago: fiasko; kiel: mallerte
1851 - Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. >> ago: kulpo; ago: peko; ago: puno; travivaĵo: aĝo
1852 - Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo. >> ago: kulpo; ago: puno; kiel: juste; travivaĵo: respondeco
1853 - Pagi por fremda festeno. >> ago: pago neŝuldante (pr. k met.); kiel: maljuste
1854 - Pagi sen partopreno por fremda festeno. >> ago: pago neŝuldante (pr. k met.); kiel: maljuste; pri tia aĵo: fremda
1855 - Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto. >> travivaĵo: ŝuldo
1856 - Pagos lupo por la ŝafo. >> ago: puno; kiel: juste
1857 - Palpi al iu la pulson. >> ago: provo
1858 - Pano buŝon ne serĉas. >> ago: nelaboro; per kio: laboro
1859 - Pano estas alportita, korbo estu forĵetita. >> ago: sendanko aŭ maldanko
1860 - Pardonemeco superas justecon. >> ago: pardono; kiel: indulge
1861 - Parenc' al parenco ne malhelpas intence. >> kiel: lojale; kiel: reciproke; pri kiu: parencoj; pri abstraktaĵo: solidareco
1862 - Parenco per Adamo. >> pri kiu: pseŭdoparencoj
1863 - Parolanto semas, aŭdanto rikoltas. >> ago: atento; ago: aŭskulto; ago: parolo
1864 - Paroli dolĉe en la orelon. >> ago: flato
1865 - Paroli per vortoj kovritaj. >> ago: aludo
1866 - Paroli sensencaĵon. >> ago: babilo; kiel: sensignife
1867 - Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo. >> ago: parolo; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
1868 - Parolo estas arĝento, oron similas silento. >> ago: parolo; ago: silento
1869 - Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj. >> ago: parolo; ago: promeso; kiel: nesincere
1870 - Pasero sperta estas lerta. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
1871 - Pasero sperta ne bezonas averton. >> travivaĵo: sperto
1872 - Pasinta doloro for el memoro. >> ago: ĉagreno; ago: forgeso; pro kio: tempo (daŭro); pri tia aĵo: pasinta
1873 - Pastron nutras preĝejo. >> travivaĵo: metio k ofico
1874 - Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas. >> travivaĵo: okazo
1875 - Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj. >> travivaĵo: metio k ofico
1876 - Patroj avaras, infanoj malŝparas. >> ago: malŝparo; pri kiu: infanoj; kia: karaktero nehereda; kia: avara
1877 - Pecon detranĉitan al la pano ne regluu. >> ago: almozdono; kiel: definitive
1878 - Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj. >> ago: kulpo; ago: peko
1879 - Peke akirita ne estas profita. >> ago: akiro; ago: peko; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
1880 - Pekinto pentas, kolero silentas. >> ago: kulpo; ago: pardono; ago: peko; ago: pento; kiel: indulge; pri abstraktaĵo: humileco
1881 - Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro. >> ago: eraro; ago: kulpo; ago: peko
1882 - Peko malnova perdas pekecon. >> ago: kulpo; ago: peko; kiel: indulge; pro kio: tempo (daŭro)
1883 - Pekon serĉi oni ne bezonas. >> ago: kulpo; ago: peko
1884 - Pelis pavon, falis kavon. >> kiel: surprize; por kio: celo malica; travivaĵo: malfeliĉo
1885 - Peli tagojn sen afero de mateno al vespero. >> ago: gapo; por kio: celmanko; kia: senutila
1886 - Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro. >> travivaĵo: mizero
1887 - Pendonto ne dronos. >> travivaĵo: sorto
1888 - Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. >> ago: penso
1889 - Per bezono venas mono. >> pro kio: bezono
1890 - Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. >> ago: perdo; ago: prunto; pri kiu: amiko
1891 - Perdi la kandelon el la kapo. >> kiel: freneze
1892 - Perdi la kuraĝon. >> ago: nepersisto; ago: senkuraĝiĝo
1893 - Perdi la saĝon. >> kiel: freneze
1894 - Perdinta la kapon pri haroj ne ploras. >> ago: perdo; pri tia aĵo: akcesora
1895 - Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido. >> ago: rezigno; travivaĵo: malfeliĉo
1896 - Per eraro ne praviĝas la faro (Kp. 2098). >> ago: eraro; pro kio: eraro
1897 - Perforta amo estas plej forta malamo. >> kiel: devige; kiel: perforte
1898 - Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero. >> ago: insulto; ago: kolero
1899 - Per kio la veto? >> ago: veto
1900 - Per la kapo malsupren. >> kiel: renverse
1901 - Per lango flatas, per mano batas. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
1902 - Per lerta admono alfluas la mono. >> ago: admono komerca; ago: komerco
1903 - Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso. >> per kio: kalkulo
1904 - Per mono eĉ silento fariĝas elokvento. >> per kio: mono
1905 - Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. >> ago: puno; pri kiu: kamparano
1906 - Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu. >> ago: elekto; ago: ŝajno (nefidinda); pri kiu: edzino; travivaĵo: edz(in)iĝo; travivaĵo: gloro
1907 - Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro. >> per kio: pacienco
1908 - Per pacienco venas scienco. >> per kio: pacienco
1909 - Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas. >> ago: fanfaronado; ago: parolo
1910 - Per promesoj estas pavimita la infero. >> ago: promeso
1911 - Per tro multa varto malboniĝas la farto. >> ago: dorlotado; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
1912 - Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras. >> por kio: celplureco
1913 - Per vorto ĝentila ĉio estas facila. >> kiel: afable
1914 - Peto de barono estas ordono. >> ago: peto; pri kiu: altranguloj; pri kiu: nobelo; kia: ordonema
1915 - Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando. >> ago: demando; ago: parolo; ago: peto; per kio: peto
1916 - Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro. >> ago: diboĉo; kiel: malmodere
1917 - Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu. >> ago: diboĉo
1918 - Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas. >> ago: profito; kiel: maljuste
1919 - Petron kruro doloras, Karolo ne lamas. >> kiel: egoisme; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
1920 - Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu. >> ago: kompreno; ago: parolo
1921 - Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas. >> ago: rifuzo
1922 - Piaj deziroj. >> ago: deziro; por kio: utopio; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1923 - Piedo ne atentis, kapo eksentis. >> ago: puno; kiel: neatente; kiel: maljuste
1924 - Piki al iu la vundan lokon. >> ago: sukceso
1925 - Plej bona gvidilo estas la lango. >> ago: demando; ago: parolo; ago: peto
1926 - Plej bona kuracisto estas la tempo. >> per kio: tempo (daŭro); pro kio: tempo (daŭro)
1927 - Plej bona sprito estas silento. >> ago: silento
1928 - Plej bone ridas, kiu laste ridas. >> ago: rido; kiam: fine; kiam: tro frue
1929 - Plej certa laboro — laboro per oro. >> per kio: mono
1930 - Plej danĝera malsano estas manko de saĝo. >> kia: malsaĝa
1931 - Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso. >> ago: forgeso; ago: promeso
1933 - Plej juna katido musojn jam pelas. >> kiam: jam; pri kiu: infanoj; kia: karaktero hereda
1934 - Plej kruela estas redono por farita bono. >> ago: sendanko aŭ maldanko
1935 - Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo. >> kiel: definitive; pri kiu: kamparano; kia: karaktero nevaria
1936 - Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa. >> ago: lernado; kia: saĝa
1937 - Plena estas la infero de promesitaj aferoj. >> ago: promeso
1938 - Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
1939 - Plena kaso ŝteliston altiras. >> ago: tento; pro kio: okazo; travivaĵo: abundo
1940 - Plena sako ĉiun mastron al vi klinos. >> por kio: mono
1941 - Plena stomako laŭdas la faston. >> pro kio: sato
1942 - Plenblovi la lipojn. >> kiel: ŝate (malŝate); kia: paŭtema
1943 - Plendoj stomakon ne plenigas. >> ago: plendo; per kio: plendo
1944 - Plenumiĝis la tasko per granda fiasko. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
1945 - Plenumita via ofico, nun pasis via vico! >> ago: sendanko aŭ maldanko
1946 - Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo. >> kiel: afable; per kio: dolĉaĵo
1947 - Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. >> kie: for; kie: proksime; pri kiu: amiko; pri kiu: parencoj
1948 - Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro. >> kie: for; kie: proksime; pri kiu: najbaro; pri kiu: parencoj
1949 - Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. >> kiel: libere
1950 - Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. >> pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto; pri abstraktaĵo: virto
1951 - Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno. >> rimarkoj: relativeco
1952 - Pli bona estas io, ol nenio. >> rimarkoj: relativeco
1953 - Pli bona — estas malamiko de bona. >> ago: nehezito; kiel: malmodere
1954 - Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu". >> ago: promeso; kiam: tuj; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
1955 - Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa. >> pri abstraktaĵo: pacamo
1956 - Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko. >> pri kiu: amiko; kia: malsaĝa
1957 - Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro. >> pri abstraktaĵo: virto; travivaĵo: honoro
1958 - Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla. >> kiel: afable
1959 - Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo. >> per kio: mono; pro kio: kuneco
1960 - Pli bona io ol nenio. >> pri tia aĵo: nenio; rimarkoj: relativeco
1961 - Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. >> kiel: libere
1962 - Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero. >> kiel: libere
1963 - Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. >> pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto; pri abstraktaĵo: virto
1964 - Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro. >> pri abstraktaĵo: virto; pri abstraktaĵo: virto; travivaĵo: honoro
1965 - Pli bone estas enviigi, ol kompatigi. >> ago: envio; ago: kompato; pri abstraktaĵo: humileco
1966 - Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci. >> pri abstraktaĵo: pacamo
1967 - Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. >> ago: eraro; ago: obstino
1968 - Pli bone estas sensale, ol tro sale. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
1969 - Pli bone estas ŝviti ol tremi. >> ago: laboro; kiel: libere; per kio: laboro
1970 - Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi. >> ago: obeo; pri abstraktaĵo: humileco
1971 - Pli bone malfrue, ol neniam. >> kiam: neniam; rimarkoj: relativeco
1972 - Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi. >> ago: perdo; rimarkoj: relativeco
1973 - Pli bone ne fari, ol erari. >> ago: eraro; ago: fuŝo
1974 - Pli bone ne sali, ol sali tro multe. >> ago: fuŝo; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
1975 - Plibono estas malamiko de bono. >> ago: ŝanĝo; kiel: malmodere; travivaĵo: transloĝiĝo
1976 - Pli da bruo, ol da faro. >> ago: fanfaronado; ago: trograndigo; kiel: maldiskrete; por kio: bagatelo
1977 - Pli da havo, pli da klopodoj. >> pro kio: mono
1978 - Pli da infanoj, pli da beno. >> pri kiu: infanoj
1979 - Pli da infanoj, pli da manoj. >> pri kiu: infanoj
1980 - Pli da mono, pli da zorgo. >> pro kio: mono
1981 - Pli da okuloj, pli da certeco. >> ago: kontrolo
1982 - Pli efike ol bato pelas malsato. >> pro kio: mal
1983 - Pli facile estas eviti ol spiti. >> ago: spito
1984 - Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti. >> ago: fuŝo; kiam: malfrue; pri abstraktaĵo: prudento
1985 - Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi. >> ago: malŝparo; travivaĵo: gajno
1986 - Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi. >> ago: malŝparo; travivaĵo: gajno
1987 - Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri. >> kiam: malfrue
1988 - Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon. >> ago: akiro; ago: perdo; ago: malŝparo; travivaĵo: gajno
1989 - Pli facile estas regi ol agi. >> ago: gvido; ago: regado
1990 - Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. >> ago: akiro; ago: perdo; ago: malŝparo; travivaĵo: gajno
1991 - Pli feliĉa estas donanto ol prenanto. >> ago: almozdono; ago: dono
1992 - Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata. >> ago: kompato; ago: sufero
1993 - Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. >> kiel: libere; kia: sendependa
1994 - Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo. >> travivaĵo: feliĉo
1995 - Pli kara estas kap' ol ĉapo. >> pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
1996 - Pli kara estas kapo ol ĉapo. >> pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
1997 - Pli kara kapo ol ĉapo. >> pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
1998 - Pli kostas la sako, ol la tuta pako. >> per kio: rimedo kosta; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
1999 - Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro. >> ago: amo; pro kio: amo
2000 - Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. >> ago: fuŝo
2001 - Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. >> ago: akordo
2002 - Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. >> ago: akordo; pri abstraktaĵo: pacamo
2003 - Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito. >> ago: kontento
2004 - Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto. >> ago: regado; pri kiu: estro
2005 - Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona. >> ago: akordo; pri abstraktaĵo: pacamo
2006 - Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo. >> pri tia aĵo: propra grava
2007 - Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco. >> por kio: celmanko
2008 - Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo. >> kiam: ĝustatempe; kiam: poste; kiam: tuj
2009 - Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita. >> ago: donaco; ago: ricevo; kiel: senpage
2010 - Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. >> pri kiu: infanoj; pri kiu: patrino
2011 - Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. >> ago: nekompato; ago: ploro; ago: rido; kia: indiferenta
2012 - Plumo ne sentas, papero silentas. >> ago: mensogo; ago: skribo k subskribo; pri tia aĵo: skribita
2013 - Pluvo en Aprilo — por la tero utilo. >> travivaĵo: vetero
2014 - Popola kutimo havas valoron de leĝo. >> travivaĵo: leĝo; travivaĵo: moro
2015 - Popolo diras, Dio diras. >> travivaĵo: famo
2016 - Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko
2017 - Por amiko komplezo neniam estas tro peza. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko
2018 - Por ĉiu ago venas la tempo de pago. >> ago: puno; kiel: juste
2019 - Por ĉiu ago venos tempo de pago. >> ago: puno; ago: rekompenco; kiel: juste
2020 - Por ĉiu faro estas horo. >> ago: prokrasto; kiam: ĝustatempe
2021 - Por ĉiu plezuro devas esti mezuro. >> kiel: modere; pri tia aĵo: troa
2022 - Por ebriulo ne ekzistas danĝero. >> ago: drinko; pro kio: danĝero; pro kio: ebrieco; travivaĵo: danĝero
2023 - Por fremda koro ne ekzistas esploro. >> kia: karaktero individua; pri tia aĵo: fremda
2024 - Por gasto ne petita mankas kulero. >> pri kiu: gasto
2025 - Por glate mensogi, oni spriton bezonas. >> ago: mensogo; kia: mensogema
2026 - Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas. >> travivaĵo: honoro; travivaĵo: mizero
2027 - Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia. >> per kio: preteksto
2028 - Por kapti ezokon, bongustigu la hokon. >> per kio: dolĉaĵo
2029 - Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo. >> ago: korupto; ago: ŝmiro; por kio: mono
2030 - Por li eĉ la muso ne estas sen felo. >> kia: avida
2031 - Por longa malsano kurac' estas vana. >> ago: malespero; travivaĵo: sano k malsano
2032 - Por malfrua gasto restas nur osto. >> kiam: malfrue; pro kio: malfrueco; pri kiu: gasto
2033 - Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono. >> ago: averto; ago: kompreno; kia: saĝa; kia: malsaĝa
2034 - Por malsanulo forto, por kokido la morto. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: sano k malsano; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
2035 - Por mia mono mi ankaŭ estas barono. >> ago: pretendo; per kio: mono
2036 - Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas. >> per kio: nelaŭa
2037 - Por nenio oni faras nenion. >> kiel: senpage; por kio: mono
2038 - Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas. >> kie: hejme; pri kiu: amantoj (geamantoj)
2039 - Por parolo delira ne ekzistas rediro. >> ago: insulto; ago: parolo; ago: respondo; ago: silento
2040 - Por patrino ne ekzistas infano malbela. >> pri kiu: patrino; pri tia aĵo: propra ŝatata
2041 - Por Paŭlo sperto — por Petro averto. >> ago: averto; pro kio: ekzemplo
2042 - Por peko senkonscia puno nenia. >> ago: nekulpo; ago: pardono; ago: peko; kiel: indulge; kiel: senpripense
2043 - Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu. >> ago: ŝtelo; kiam: antaŭe
2044 - Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera. >> pro kio: malforto; pri kiu: kunulo; kia: riĉa; kia: malriĉa
2045 - Por regna speso ne ekzistas forgeso. >> travivaĵo: politiko k politika ekonomio
2046 - Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo. >> rimarkoj: relativeco
2047 - Por saĝulo sufiĉas aludo. >> ago: aludo; ago: kompreno; kia: saĝa
2048 - Por sia oro ĉiu estas sinjoro. >> per kio: mono
2049 - Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. >> ago: lernado; travivaĵo: sperto
2050 - Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston. >> per kio: preteksto
2051 - Por ŝafo tondita Dio venton moderigas. >> filozofia opinio: providencismo
2052 - Por unu — festeno, por alia — ĉagreno. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
2053 - Por vendisto mensogo estas necesa apogo. >> ago: admono komerca; ago: komerco; ago: mensogo; per kio: mensogo
2054 - Por via bono vin regalas bastono. >> ago: puno
2055 - Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela. >> ago: nekompreno; ago: parolo
2056 - Post alkutimiĝo doloras disiĝo. >> ago: disiĝo; ago: foriro
2057 - Post brua vento subita silento. >> ago: eksilento; kiel: surprize
2058 - Post dolĉa vino restas acida vinagro. >> ago: elreviĝo; travivaĵo: alterno
2059 - Post domaĝo venas saĝo. >> travivaĵo: sperto
2060 - Post dorma trankvilo venas bona konsilo. >> per kio: dormo
2061 - Post kolero venas favoro. >> ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno
2062 - Post konfeso venas forgeso. >> ago: konfeso; ago: pardono; ago: pento; kiel: indulge
2063 - Post la batalo preĝo ne helpas. >> kiam: malfrue; kiam: poste
2064 - Post la falo oni fariĝas singarda. >> travivaĵo: sperto
2065 - Post la fasto venas festo. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno; filozofia opinio: optimismo
2066 - Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj. >> ago: fanfaronado; kiam: malfrue; kiam: poste
2067 - Post mia malapero renversiĝu la tero. >> kiel: egoisme; kia: indiferenta
2068 - Post morto kuracilo jam estas sen utilo. >> kiam: malfrue
2069 - Post nokta ripozo helpas la muzo. >> per kio: dormo
2070 - Post sufero venas prospero. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno
2071 - Post vetero malbela lumas suno plej hela. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno
2072 - Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. >> ago: marĉando; ago: postulo; kiel: prove
2073 - Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono. >> ago: juĝo; kiel: afable; kiel: malafable; kiel: objektive
2074 - Prave li ricevas. >> ago: merito; ago: puno; kiel: juste
2075 - Prave punite laŭmerite. >> ago: merito; ago: puno; kiel: juste
2076 - Prediki al surduloj. >> ago: neatento; ago: neaŭskulto; ago: nekompreno; kiel: vane
2077 - Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. >> kiel: hipokrite
2078 - Preĝon faru, sed farunon preparu. >> ago: preĝo; per kio: preĝo; filozofia opinio: providencismo; filozofia opinio: pragmatismo
2079 - Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo. >> ago: preĝo; kiel: rekte; pri kiu: peranto; travivaĵo: hierarkio
2080 - Preĝu kore kaj laboru fervore. >> ago: preĝo; filozofia opinio: providencismo; filozofia opinio: pragmatismo
2081 - Preni iun sur la dentojn. >> ago: disputo; ago: kritiko; per kio: preteksto; kia: kverelema
2082 - Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas. >> ago: malespero; ago: fiasko; per kio: nenia
2083 - Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru. >> ago: kolero
2084 - Pri gustoj oni disputi ne devas. >> travivaĵo: gusto
2085 - Pri havo najbara oni estas malavara. >> ago: nedomaĝado; kiel: facilanime; pri tia aĵo: fremda
2086 - Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas. >> ago: silento; kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda
2087 - Pri kio estas la afero? >> travivaĵo: temo
2088 - Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta. >> kia: maldiligenta; travivaĵo: feriofesto
2089 - Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte. >> ago: renkonto; travivaĵo: hazardo; travivaĵo: renkonto
2090 - Pri lando malproksima estas bone mensogi. >> ago: mensogo; kie: aliloke; kie: for; kie: fremdlande; pri tia aĵo: proksima k malproksima
2091 - Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo. >> kiel: kaŝe; kiel: sekrete
2092 - Pri nenio oni povas ĵuri. >> ago: garantio; pri tia aĵo: necerta
2093 - Printempo semas, aŭtuno rikoltas. >> travivaĵo: sezono
2094 - Pripensu malrapide kaj agu decide. >> ago: antaŭvido; ago: meditado; ago: pripenso; ago: preparo; kiel: firme; kiel: singarde
2095 - Pri propra afero neniu juĝas libere. >> ago: juĝo; kiel: subjektive
2096 - Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas. >> kiel: malsekrete; travivaĵo: famo
2097 - Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon. >> ago: flato; pri kiu: peranto
2098 - Pro eraro ne pravigas la faro (Kp. 1896). >> ago: eraro; pro kio: eraro
2099 - Profiton celu, sed aliajn ne pelu. >> ago: akiro; ago: profito; kiel: profiteme; kiel: tolereme; pri abstraktaĵo: toleremo
2100 - Pro homo fiera ĝojas infero. >> kia: fiera
2101 - Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj. >> ago: forgeso; ago: regado; kiel: senpripense
2102 - Pro karta preno perdiĝis bieno. >> ago: ludo; ago: perdo; ago: risko; ago: veto; per kio: risko; pro kio: bagatelo
2103 - Prokrastita ne estas perdita. >> ago: perdo; ago: prokrasto
2104 - Proksima kubuto, sed ne por la buŝo. >> ago: elreviĝo
2105 - Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. >> ago: malakordo
2106 - Promesi orajn montojn. >> ago: promeso
2107 - Promesita trezoro estas sen valoro. >> ago: promeso
2108 - Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa. >> ago: promeso
2109 - Promeso ne satigas. >> ago: promeso
2110 - Pro multo da arboj li arbaron ne vidas. >> kiel: neatente; pri tia aĵo: akcesora; pri tia aĵo: precipa
2111 - Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela. >> pro kio: bagatelo
2112 - Pronomoj "mia", "min" kaj "mi" en mondo regas ĉiam tri. >> kiel: egoisme; pri tia aĵo: propra grava
2113 - Propeka kapro. >> ago: pago neŝuldante (pr. k met.)
2114 - Propran ĝibon neniu vidas. >> ago: kritiko; kiel: malmodeste; kiel: subjektive
2115 - Propran vangon neniu batas. >> kiel: subjektive; pri tia aĵo: propra flegata
2116 - Propra opinio ne estas leĝo por alia. >> ago: komparo; kiel: neimite; kiel: tolereme
2117 - Propra sufero — plej granda sur tero. >> kiel: subjektive
2118 - Propra supo brogas, fremda allogas. >> pri tia aĵo: fremda; pri tia aĵo: propra ŝatata
2119 - Propra volo ordonon superas. >> ago: malobeo; ago: ordono; ago: volo; pro kio: volo
2120 - Proverbo estas sperto, proverbo estas averto. >> proverboj: proverbo
2121 - Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas. >> ago: moko; ago: ŝerco
2122 - Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko. >> ago: insulto; ago: moko; ago: ŝerco
2123 - Prunto amikon forpelas. >> ago: prunto
2124 - Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas. >> ago: pardono; ago: puno; kiel: indulge
2125 - Pura ĉielo fulmon ne timas. >> ago: nekulpo; pri tia aĵo: trankvila; pri abstraktaĵo: virto; pri abstraktaĵo: virto; travivaĵo: konscienco
2126 - Pura konscienco estas plej granda potenco. >> ago: nekulpo; pri abstraktaĵo: virto; travivaĵo: konscienco
2127 - Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo. >> ago: korupto; pri kiu: altranguloj
2128 - Rado malbona knaras plej multe. >> ago: fanfaronado; ago: ŝajno (nefidinda)
2129 - Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. >> per kio: risko
2130 - Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan. >> ago: konfeso; kiel: detale; kiel: sincere
2131 - Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. >> travivaĵo: hierarkio
2132 - Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo. >> pro kio: kutimo; kia: karaktero nevaria
2133 - Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj. >> ago: fanfaronado; ago: nelaboro; ago: parolo; ago: promeso
2134 - Rapide — senvide. >> ago: fuŝo; kiel: rapide
2135 - Rapidu malrapide. >> kiel: malrapide
2136 - Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj. >> ago: detalado; kiel: detale; kiel: sincere
2137 - Razisto raziston razas. >> ago: interhelpo; kiel: reciproke; pri abstraktaĵo: solidareco
2138 - Regna kaso — bona ĉaso. >> ago: profito; pri kiu: altranguloj; travivaĵo: metio k ofico; travivaĵo: politiko k politika ekonomio
2139 - Reĝo donacis, sed polico minacas. >> ago: elreviĝo
2140 - Rekomendo kondukas al plendo. >> ago: garantio; ago: rekomendo
2141 - Renkontiĝis la kato kun sentima rato. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko; ago: rezisto
2142 - Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon. >> ago: obeo; kiel: lojale
2143 - Restas nek konsilo, nek konsolo. >> ago: malespero; kiel: senelire; per kio: nenia; travivaĵo: malfeliĉo
2144 - Resti maljuna knabino. >> travivaĵo: fraŭleco
2145 - Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti. >> pri tia aĵo: nenio; travivaĵo: mizero
2146 - Restu tajloro ĉe via laboro. >> travivaĵo: fako; travivaĵo: metio k ofico
2147 - Rezonado kaj filozofado panon ne donas. >> ago: nelaboro
2148 - Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron. >> travivaĵo: fraŭleco
2149 - Ricevi muŝon en la cerbon. >> kiel: freneze; kia: malsaĝa
2150 - Ricevis bandito laŭ sia merito. >> ago: merito; ago: puno; kiel: juste
2151 - Ricevos vulpo por sia kulpo. >> ago: puno
2152 - Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu. >> travivaĵo: ŝuldo
2153 - Riĉa preparo, sed povo avara. >> kiel: modeste; per kio: senefika
2154 - Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano. >> kia: riĉa; kia: malriĉa; rimarkoj: relativeco
2155 - Riĉeco estas frato de fiereco. >> kia: fiera; kia: riĉa
2156 - Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido. >> kia: riĉa
2157 - Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. >> ago: ŝparo
2158 - Riĉulo havas grandan parencaron. >> ago: profito; kiel: profiteme; por kio: mono; pro kio: mono; pri kiu: parencoj; kia: riĉa
2159 - Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn. >> kia: riĉa; kia: malriĉa; rimarkoj: relativeco
2160 - Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas. >> pri kiu: kunulo; kia: riĉa
2161 - Riĉulo veturas, malriĉulo kuras. >> kia: riĉa; kia: malriĉa; pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
2162 - Ridas blindulo pri lamulo. >> ago: moko; kiel: memfide; rimarkoj: relativeco
2163 - Rido matene — ploro vespere. >> ago: diboĉo; rimarkoj: kontrastoj k senkonsekvencoj
2164 - Rigardaĉi kiel bovido. >> ago: gapo
2165 - Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri. >> ago: marĉando; kiel: prove
2166 - Rigardi malafable. >> kiel: malafable; kia: paŭtema
2167 - Rigardi per ambaŭ okuloj. >> ago: atento; ago: rigardo; ago: spionado; kiel: atente
2168 - Rigardu per ambaŭ okuloj! >> ago: atento; ago: rigardo; ago: spionado; kiel: atente
2169 - Ripetado estas plej bona lernado. >> ago: persisto; per kio: ripetado; kia: obstina
2170 - Ripetata parolo pri la sama titolo. >> pri tia aĵo: malnova
2171 - Riveretoj fluas al riveroj. >> pro kio: mono
2172 - Rol' de virino — bona mastrino. >> pri kiu: virino
2173 - Romo estas tie, kie estas la papo. >> pri kiu: estro
2174 - Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto. >> ago: neceso de klopodo; ago: nelaboro; per kio: laboro
2175 - Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron. >> ago: ĉagreno; pro kio: doloro
2176 - Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon. >> pro kio: zorgoj; travivaĵo: zorgoj
2177 - Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato. >> kiam: malfrue; kiam: poste; per kio: batoj; travivaĵo: sperto
2178 - Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo. >> kiam: malfrue; kiam: poste; travivaĵo: sperto
2179 - Saĝa hundo post la vundo. >> kiam: malfrue; kiam: poste; per kio: batoj; pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
2180 - Saĝa kapo duonvorton komprenas. >> ago: aludo; ago: kompreno; kia: saĝa
2181 - Saĝa scias, kion li diras — malsaĝa diras, kion li scias. >> ago: babilo; ago: parolo; kiel: maldiskrete; kia: saĝa; kia: malsaĝa; pri abstraktaĵo: prudento
2182 - Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon. >> ago: atendo; ago: espero; kia: saĝa; kia: malsaĝa
2183 - Saĝo abunda, sed ne profunda. >> kia: frivola
2184 - Saĝo barbon ne atendas. >> pro kio: ago
2185 - Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. >> ago: scio; kia: klera
2186 - Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas. >> kiel: nedefinitive; kiel: kaŝe; pri tia aĵo: netaŭga
2187 - Sako malplena sin rekte ne tenas. >> pro kio: mizero; kia: malriĉa; kia: sklav(ec)a
2188 - Sako ne sonas — amiko ne konas. >> ago: profito; kiel: profiteme; por kio: mono; pro kio: mizero; pri kiu: amiko
2189 - Sakon kun truo vi neniam plenigos. >> ago: kontentigo; kiel: postuleme (nepostuleme); kiel: vane
2190 - Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero. >> ago: hezito
2191 - Saltadi el unua al deka. >> kiel: metode k senmetode
2192 - Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon. >> kiel: hipokrite; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
2193 - Sama gento, sama sento. >> pri kiu: samspeculo(j)
2194 - Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj. >> pro kio: stato; pri tia aĵo: simila(j)
2195 - Sango bolas, juneco petolas. >> ago: kulpo; ago: peko; pro kio: juneco; kia: juna
2196 - Sango komuna reciproke sin altiras. >> kiel: reciproke; pri kiu: parencoj; pri abstraktaĵo: solidareco
2197 - Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas. >> kiel: reciproke; pri kiu: parencoj; pri abstraktaĵo: solidareco
2198 - Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta. >> pri tia aĵo: malbongusta
2199 - Sanktfigurojn ornamas, kaj homojn malamas. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: pia
2200 - Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas. >> ago: ŝajno (nefidinda); pri tia aĵo: utila aŭ valora
2201 - Sapumi la okulojn. >> ago: korupto; ago: trompo
2202 - Sata malsatan ne povas kompreni. >> pro kio: sato
2203 - Sata stomako ne lernas volonte. >> pro kio: sato
2204 - Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. >> ago: kulpo; ago: scio
2205 - Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan. >> ago: lernado; por kio: scio
2206 - Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. >> ago: lernado; por kio: scio
2207 - Scion akiru, sed ne ĉion eldiru. >> ago: lernado; ago: scio; ago: silento; kiel: diskrete
2208 - Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti. >> ago: parolo; ago: silento; kiel: diskrete
2209 - Sciu funde, sed tenu profunde. >> ago: scio; ago: silento; kiel: diskrete
2210 - Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio. >> travivaĵo: malfeliĉo
2211 - Se amas Dio, prosperas ĉio. >> filozofia opinio: providencismo
2212 - Se amiko petas, li neniam ripetas. >> ago: amikeco; pri kiu: amiko
2213 - Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas. >> kiel: maldiskrete; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2214 - Se brulas nenio, fumo ne iras. >> pro kio: kaŭzo necesa
2215 - Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. >> ago: juĝo; ago: kritiko; kiel: objektive; travivaĵo: fako
2216 - Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos. >> ago: almozdono; pro kio: nombro
2217 - Se decidos la sorto, helpos nenia forto. >> travivaĵo: sorto
2218 - Se devigas neceso, faru kun kareso. >> ago: rezignacio; kiel: afable; kiel: devige; pro kio: neceso
2219 - Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
2220 - Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos. >> ago: kredo; pri kiu: peranto
2221 - Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos. >> ago: kredo; filozofia opinio: providencismo
2222 - Se edzino ordonas, domo ordon ne konas. >> pri kiu: edzino; pri kiu: virino
2223 - Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo. >> kiam: neakurate; kiam: ĝustatempe; travivaĵo: okazo
2224 - Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas. >> ago: kulpo; ago: ŝajno (fidinda)
2225 - Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu. >> ago: nefido; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: karaktero nevaria
2226 - Se forestas la suno, sufiĉas la luno. >> ago: kontento; ago: neobstino; ago: nepostulo; kiel: devige
2227 - Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke. >> kiel: diskrete; pri kiu: geedzoj; pri tia aĵo: privata
2228 - Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. >> ago: kolekto; ago: persisto; ago: ŝparo; pro kio: nombro
2229 - Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus. >> ago: supozo
2230 - Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo. >> rimarkoj: relativeco
2231 - Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu. >> ago: rifuzo; travivaĵo: okazo
2232 - Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta! >> ago: supozo
2233 - Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias. >> ago: lernado; kiam: ĝustatempe; por kio: scio
2234 - Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas. >> ago: kalumnio; kiel: definitive
2235 - Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas. >> ago: kalumnio
2236 - Seka panpeco, sed en libereco. >> kiel: libere
2237 - Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. >> ago: nekompato; pro kio: malfeliĉo; pro kio: malforto
2238 - Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero. >> ago: supozo
2239 - Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata. >> pri kiu: gasto
2240 - Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas. >> pri kiu: gasto
2241 - Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2242 - Selante ĉevalon, oni ĝin karesas. >> ago: flato; ago: profito; kiel: afable; kiel: hipokrite; kiel: profiteme; por kio: laborigo
2243 - Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas. >> ago: nekompato; ago: moko; pro kio: malfeliĉo
2244 - Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos. >> kiel: egoisme; kiam: poste; pri tia aĵo: pasinta; travivaĵo: estonto
2245 - Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas. >> ago: obstino; kiel: ŝate (malŝate); kia: paŭtema
2246 - Se lupo ekpentis, ŝafo atentu. >> ago: nefido; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite; kia: karaktero nevaria
2247 - Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas. >> ago: forgeso; kia: nefidela
2248 - Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas. >> pro kio: mal
2249 - Se mi faru riverencon, mi elektas potencon. >> ago: flato; kiel: rekte; pri kiu: peranto
2250 - Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon. >> ago: scio; ago: supozo
2251 - Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius. >> ago: scio; ago: supozo
2252 - Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas. >> travivaĵo: rifuĝejo
2253 - Sen atendo, sen espero venis mizero. >> kiel: surprize; travivaĵo: mizero
2254 - Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras. >> ago: persisto; per kio: pacienco; pro kio: tempo (daŭro)
2255 - Sendemanda ekprotesto estas ofte kulp-atesto. >> ago: kulpo; ago: neado; ago: suspekto
2256 - Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas. >> pri kiu: peranto; pri kiu: sendito
2257 - Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. >> pri kiu: peranto; pri kiu: sendito
2258 - Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen. >> ago: supozo
2259 - Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo. >> ago: infekto; kiel: imite; kie: proksime
2260 - Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa. >> ago: supozo
2261 - Se neniu plendas, neniu defendas. >> ago: defendo; ago: plendo; per kio: plendo
2262 - Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro. >> ago: plaĉo; kiel: subjektive; pro kio: malamo
2263 - Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto. >> ago: postulo; kiel: perforte; per kio: forto
2264 - Sen fajro ne brulas eĉ pajlo. >> pro kio: kaŭzo necesa
2265 - Senfara plendo ne estas defendo. >> ago: plendo; per kio: plendo
2266 - Senfortuloj longe vivas. >> ago: ŝajno (nefidinda)
2267 - Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus. >> ago: kolekto; pro kio: bagatelo; pro kio: nombro
2268 - Senkonscie vi agis, konscie vi pagos. >> ago: puno; kiel: neatente; kiel: juste; kiel: senpripense; kiel: severe; pro kio: eraro
2270 - Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj. >> ago: nelaboro
2271 - Sen laboro ne venas oro. >> ago: nelaboro
2272 - Senlanigu, sed ne senfeligu. >> kiel: avide; kiel: diskrete; kiel: lerte; kiel: modere
2273 - Senlanigu, sed ne senhaŭtigu. >> kiel: avide; kiel: diskrete; kiel: lerte; kiel: modere
2274 - Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. >> ago: admono komerca; ago: komerco; ago: mensogo; kiel: sincere; per kio: mensogo
2275 - Sen mono en urbon ne iru. >> pro kio: mono; travivaĵo: vivrimedoj
2276 - Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo. >> pro kio: mono
2277 - Sen ordo en afero ne ekzistas prospero. >> per kio: ordo; pro kio: malordo
2278 - Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. >> kiel: senpage
2279 - Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon. >> kiel: lerte
2280 - Sen povo kolero estas ridinda afero. >> ago: kolero; ago: minaco; pro kio: malforto
2281 - Sen regalo ne estas balo. >> pro kio: mal
2282 - Sen rigardo, sen gardo. >> ago: negardo; ago: nekontrolo; ago: rigardo
2283 - Sen speso unua ne ekzistas la dua. >> ago: ŝparo; ago: malŝparo
2284 - Se okulo ne atentas, dorso eksentas. >> ago: neatento; ago: rigardo
2285 - Se okulo ne vidas, koro ne avidas. >> ago: envio; ago: tento; kie: for; pri tia aĵo: proksima k malproksima
2286 - Se okulo ne vidis, pagas la poŝo. >> ago: neatento
2287 - Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston. >> pri kiu: gasto
2288 - Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos. >> ago: antaŭvido; ago: nelaboro; ago: lernado; kiam: ĝustatempe
2289 - Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas. >> ago: kulpo; ago: peko
2290 - Serĉi la tagon pasintan. >> ago: gapo; kiel: vane
2291 - Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam. >> ago: kalumnio
2292 - Servo al Dio vana ne restas. >> filozofia opinio: providencismo
2293 - Servo ne petita ne estas merita. >> ago: trudo; kiel: maldiskrete
2294 - Servo postulas reservon. >> ago: danko; ago: interhelpo; kiel: reciproke
2295 - Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas. >> kiel: avide; kiel: malmodere
2296 - Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo. >> ago: nelaboro
2297 - Se stomako doloras, kapo laboras. >> pro kio: mal
2298 - Se unu ne venis, dek ne atendas. >> ago: atendo; kiam: neakurate
2299 - Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas. >> ago: admono komerca; ago: mensogo; kiel: sincere; per kio: mensogo
2300 - Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron. >> ago: postulo; kiel: afable; per kio: necesa
2301 - Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos. >> pro kio: malforto; pri abstraktaĵo: humileco
2302 - Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos. >> kiel: malmodere; kia: (malbonedukita)
2303 - Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos. >> kiel: malmodere; kia: (malbonedukita)
2304 - Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu. >> ago: envio; kiel: diskrete
2305 - Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon. >> per kio: necesa
2306 - Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos. >> ago: kontrolo; ago: scio; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2307 - Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon. >> ago: kontrolo; kia: malsaĝa
2308 - Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos. >> ago: babilo; ago: parolo
2309 - Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj. >> kiel: maldece; pro kio: malpureco; kia: pura k malpura; pri tia aĵo: pura k malpura
2310 - Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos. >> pri abstraktaĵo: humileco
2311 - Se vi volas filinon, flatu la patrinon. >> ago: flato; pri kiu: patrino; pri kiu: peranto
2312 - Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn. >> kiel: hipokrite; kia: karaktero nevaria
2313 - Sia estas kara pli ol la najbara. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
2314 - Sia estas kara pli ol najbara. >> pri tia aĵo: propra ŝatata
2315 - Sian sorton neniu evitos. >> travivaĵo: sorto
2316 - Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton. >> pri kiu: gasto
2317 - Sidi en amaso da embaraso. >> kiel: senelire; travivaĵo: embaraso
2318 - Sidi en laboroj ĝis super la oreloj. >> ago: laboro; travivaĵo: okupo
2319 - Sidi kiel muso sub balailo. >> ago: silento
2320 - Sidi kiel sur pingloj. >> travivaĵo: embaraso
2321 - Sidi sur pingloj. >> ago: timo; travivaĵo: embaraso
2322 - Sidu lango malantaŭ la vango. >> ago: parolo; ago: silento
2323 - Sieĝi ies pordon. >> ago: klopodo; kiel: maldiskrete; kiel: insiste
2324 - Silente! >> ago: silento
2325 - Silento estas konsento. >> ago: silento
2326 - Silentu donante, parolu ricevante. >> ago: almozdono; ago: danko; ago: dono; kiel: diskrete
2327 - Simio al simio plaĉas pli ol ĉio. >> travivaĵo: gusto
2328 - Singardeman Dio gardas. >> ago: singardo; kiel: singarde
2329 - Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras. >> pri kiu: samspeculo(j)
2330 - Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. >> pri kiu: altranguloj; pri kiu: servisto
2331 - Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas. >> pri kiu: altranguloj; kia: kaprica; kia: ŝanĝiĝema
2332 - Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas. >> ago: peto; pri kiu: altranguloj; pri kiu: nobelo; kia: ordonema
2333 - Sin turni al la poŝo. >> ago: peto
2334 - Situacio sen eliro. >> ago: malespero; kiel: senelire; travivaĵo: embaraso; filozofia opinio: pesimismo
2335 - Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. >> pri kiu: servisto; kia: sklav(ec)a
2336 - Sola vojo libera al la fundo rivera. >> ago: malespero; kiel: senelire
2337 - Sonĝo teruras, sonĝo forkuras. >> travivaĵo: sonĝo
2338 - Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas. >> ago: nekompreno
2339 - Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras. >> ago: regado; kiel: facilanime
2340 - Sorto donas favoron, sorto donas doloron. >> travivaĵo: sorto
2341 - Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. >> travivaĵo: sorto
2342 - Sperta mano ne restas sen pano. >> travivaĵo: metio k ofico
2343 - Sperto saĝon akrigas. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
2344 - Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras. >> pri tia aĵo: troa
2345 - Spesmilo vojon trabatas. >> ago: korupto; per kio: mono
2346 - Spiko malplena plej alte sin tenas. >> ago: fanfaronado; kia: fiermiena; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
2347 - Sprita vorto tentas, nenion atentas. >> ago: moko; ago: ŝerco; kiel: senpripense
2348 - Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta. >> ago: ŝerco; kiam: malĝustatempe
2349 - Staras la morto jam en la korto. >> travivaĵo: morto
2350 - Stariĝi obstine. >> ago: obstino; kiel: malcedeme; kia: obstina
2351 - Stari per unu piedo en la tombo. >> travivaĵo: morto; travivaĵo: sano k malsano
2352 - Stari por iu kiel muro kaj turo. >> ago: defendo; kiel: decide; kiel: firme
2353 - Staris, ekfaris. >> ago: nehezito; kiel: decide; kiam: tuj
2354 - Stomako malsata nur pri pano meditas. >> pro kio: mal
2355 - Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo. >> pri tia aĵo: privata
2356 - Streĉiĝi el la haŭto. >> kiel: energie
2357 - Streĉi la orelojn. >> ago: atento; ago: aŭskulto; ago: gardo; ago: spionado
2358 - Streĉu la okulojn! >> ago: atento; ago: gardo; ago: rigardo; ago: spionado
2359 - Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu. >> ago: promeso; kiel: firme; kiel: lojale
2360 - Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro. >> pri abstraktaĵo: egaleco k malegaleco; travivaĵo: morto
2361 - Suferinto pli valoras, ol lerninto. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sperto
2362 - Suferoj sufokas kaj homoj mokas. >> ago: ĉagreno; ago: nekompato; ago: moko
2363 - Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj. >> ago: fanfaronado
2364 - Superpinte — nur tuŝinte. >> ago: aludo; kiel: delikate; kiel: rapide
2365 - Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. >> ago: nekompato; pro kio: malfeliĉo; travivaĵo: malfeliĉo
2366 - Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. >> kiel: facilanime; kia: indiferenta; pri tia aĵo: fremda
2367 - Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko. >> ago: malespero; travivaĵo: embaraso
2368 - Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo. >> ago: kulpo; ago: ŝtelo
2369 - Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: vanta; travivaĵo: lukso; filozofia opinio: pragmatismo
2370 - Sur leĝa bazo. >> kiel: leĝe(laŭleĝe)
2371 - Sur lia nuko sidas pli ol peruko. >> kia: kapabla; kia: klera; kia: saĝa
2372 - Surmeto rompas, komparo trompas. >> ago: komparo
2374 - Ŝafaro harmonia lupon ne timas. >> ago: akordo
2375 - Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon. >> filozofia opinio: pragmatismo
2376 - Ŝafo kalkulita ne estas savita. >> ago: antaŭvido; per kio: kalkulo
2377 - Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu. >> ago: juĝo; ago: ŝajno (nefidinda); pri abstraktaĵo: prudento
2378 - Ŝajno trompas. >> ago: ŝajno (nefidinda)
2379 - Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro. >> pri kiu: amiko
2380 - Ŝerce dirite, cele pensite. >> ago: penso; ago: ŝerco; kiel: signife; kiel: ŝerce; por kio: admono
2381 - Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. >> travivaĵo: malfeliĉo
2382 - Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
2383 - Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas. >> ago: nehezito; ago: prokrasto; kiam: akurate; kiam: ĝustatempe
2384 - Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos. >> ago: nehezito; ago: prokrasto; kiam: akurate; kiam: ĝustatempe
2385 - Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. >> ago: kontentigo; kiel: malegoisme
2386 - Ŝlosilo uzata ruston ne konas. >> ago: laboro; per kio: laboro
2387 - Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon. >> ago: ŝparo
2388 - Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone. >> ago: ŝparo
2389 - Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto. >> ago: ŝtelo(aĵo) kaŝo
2390 - Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas. >> ago: ŝtelo; kiel: maljuste; filozofia opinio: pragmatismo
2391 - Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile. >> ago: ŝtelo; travivaĵo: fako; travivaĵo: sperto
2392 - Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas. >> ago: ŝtelo; travivaĵo: fako; travivaĵo: sperto
2393 - Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas. >> ago: ŝtelo; kiel: lojale; kiel: reciproke; pri abstraktaĵo: solidareco
2394 - Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime. >> kie: for; kie: proksime; pri kiu: edzino; travivaĵo: edz(in)iĝo
2395 - Ŝtono de falpuŝiĝo. >> ago: elreviĝo; pri tia aĵo: helpa k malhelpa; travivaĵo: malfacilaĵoj
2396 - Ŝuldo estas unua heredanto. >> travivaĵo: ŝuldo
2397 - Ŝuldo havas longan vivon. >> travivaĵo: ŝuldo
2398 - Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj. >> travivaĵo: ŝuldo
2399 - Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj. >> travivaĵo: ŝuldo
2400 - Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas. >> travivaĵo: ŝuldo
2401 - Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas. >> travivaĵo: ŝuldo
2402 - Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas. >> travivaĵo: ŝuldo
2403 - Ŝuldon tempo ne kuracas. >> travivaĵo: ŝuldo
2404 - Ŝuti polvon en la okulojn. >> ago: fanfaronado; ago: trompo
2405 - Tablo festena, sed telero malplena. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: vanta; filozofia opinio: pragmatismo
2406 - Tablo kovrita faras amikojn. >> ago: profito; kiel: profiteme; per kio: dolĉaĵo; por kio: nutraĵo
2407 - Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. >> ago: reago; pro kio: kaŭzo sufiĉa; pri abstraktaĵo: solidareco
2408 - Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. >> pri tia aĵo: akcesora
2409 - Tago aranĝas, tago ŝanĝas. >> ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno
2410 - Tago festa — for aferoj. >> kiam: festotage; travivaĵo: feriofesto
2411 - Tago tagon sekvas, sed ne similas. >> ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno
2412 - Tajloro krimis, botisto pendas. >> ago: pago neŝuldante (pr. k met.); kiel: maljuste
2413 - Taksi la sanon ni lernas en malsano. >> pro kio: sperto; travivaĵo: sano k malsano
2414 - Tani al iu la haŭton. >> ago: bato; kiel: severe
2415 - Tapiŝon ne deziris, maton akiris. >> ago: pretendo
2416 - Temp' estas mono. >> per kio: tempo (daŭro)
2417 - Temp' estas valoro simile al oro. >> per kio: tempo (daŭro)
2418 - Tempo flatas, tempo batas. >> per kio: tempo (daŭro)
2419 - Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas. >> per kio: tempo (daŭro); pro kio: sperto; pro kio: tempo (daŭro)
2420 - Tempo prenas, tempo pagas. >> per kio: tempo (daŭro)
2421 - Tempo toleras, sed vero aperas. >> per kio: tempo (daŭro); pri abstraktaĵo: vero
2422 - Tempo venos, zorgon prenos. >> per kio: tempo (daŭro); pro kio: tempo (daŭro)
2423 - Teni iun per fera mano. >> kiel: severe; travivaĵo: edukado
2424 - Teni la okulojn en streĉo. >> ago: atento; ago: gardo; ago: rigardo; ago: spionado
2425 - Teni sian langon en la buŝo. >> ago: parolo; ago: reteno; ago: silento
2426 - Tie ĉi malbone, tie nebone. >> ago: malespero; kiel: senelire; travivaĵo: malfeliĉo; filozofia opinio: pesimismo
2427 - Tie iras fumo per densaj nuboj. >> pro kio: kaŭzo necesa
2428 - Tiel estas, tiel restas. >> ago: decido; kiel: malcedeme; kiel: decide; kia: obstina; pri tia aĵo: stabila
2429 - Tien okuloj iras, kien la koro deziras. >> pro kio: amo
2430 - Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros. >> ago: peto; kiel: vane; per kio: nenia
2431 - Timi sian propran ombron. >> ago: timo
2432 - Timo havas grandajn okulojn. >> ago: timo; pro kio: timo
2433 - Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. >> kiel: malmodere; pri kiu: amiko; kia: karaktero nevaria
2434 - Tio ĉi estas laŭ lia gusto. >> pri tia aĵo: agrabla; pri tia aĵo: taŭga
2435 - Tio estas lia amata ĉevaleto. >> pri tia aĵo: koncerna
2436 - Titolo sen mono — sensignifa sono. >> kia: vanta
2437 - Tolaĵon malpuran lavu en la domo. >> kiel: diskrete; kiel: kaŝe; pri tia aĵo: privata
2438 - Tondro kampulon memorigas pri Dio. >> pro kio: danĝero
2439 - Tordi ŝnurojn el sablo. >> kiel: vane
2440 - Trafe aŭ maltrafe. >> ago: risko; kiel: metode k senmetode; kiel: prove; travivaĵo: hazardo
2441 - Trafi de Scilo al Ĥaribdo. >> travivaĵo: de danĝero al danĝero
2442 - Trafi du celojn per unu ŝtono. >> ago: sukceso; por kio: rezulto ne esperita
2443 - Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. >> ago: diro; ago: parolo; kiel: rekte
2444 - Trafi per la vizaĝo en koton. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko
2445 - Trafis falĉilo sur ŝtonon. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko; ago: rezisto
2446 - Trafis hakilo al ligno malmola. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko; ago: rezisto
2447 - Trafis pugno pugnon. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko; ago: rezisto
2448 - Traflugis anĝelo preter orelo. >> ago: eksilento
2449 - Trafos hakilo al ligno malmola. >> ago: elreviĝo; ago: fiasko; ago: puno; ago: rezisto
2450 - Tralavi la gorĝon. >> ago: drinko; ago: trinko
2451 - Tranĉi rekte en la karnon. >> kiel: decide
2452 - Transsalte — senhalte. >> kiel: rapide
2453 - Trapafadi la aeron. >> kiel: mallerte; kiel: vane
2454 - Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras. >> ago: forgeso; kiel: neatente
2455 - Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro. >> ago: timo; ago: trograndigo; pro kio: timo
2456 - Tremo atakas. >> ago: timo
2457 - Treni sian vivon de mizero al mizero. >> travivaĵo: mizero
2458 - Trinki pro ies sano. >> ago: tosto
2459 - Trio plaĉas al Dio. >> travivaĵo: tri
2460 - Troa festeno estas veneno. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2461 - Tro akra fajro estas sen daŭro. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2462 - Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas. >> ago: marĉando; ago: postulo; kiel: malmodere; kiel: prove; pri tia aĵo: troa
2463 - Troa petolo danĝera al kolo. >> ago: diboĉo; pri tia aĵo: troa
2464 - Troa petolo estas danĝera por la kolo. >> ago: diboĉo; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2465 - Tro da bono ne turmentas. >> pri tia aĵo: troa; travivaĵo: vivrimedoj
2466 - Tro da enspezo ne estas tro da pezo. >> pri tia aĵo: troa; travivaĵo: vivrimedoj
2467 - Tro da konfido kondukas al perfido. >> ago: fido; ago: konfido
2468 - Tro da kuiristoj kaĉon difektas. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2469 - Tro da libero kondukas al mizero. >> ago: diboĉo; kiel: libere; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2470 - Tro da metioj — profitoj neniaj. >> kiel: avide; pri tia aĵo: troa; travivaĵo: metio k ofico
2471 - Tro elektema ricevas nenion. >> ago: elekto; ago: hezito; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2472 - Tro forta ĵuro — la afero ne pura. >> ago: ĵuro; ago: kulpo; ago: neado
2473 - Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj. >> ago: hezito; kiel: avide; kiel: malmodere
2474 - Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo. >> per kio: rimedo kosta; pri tia aĵo: bagatela; pri tia aĵo: kosta (multekosta); pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
2475 - Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo. >> ago: atendo
2476 - Tro longa sufero — malgranda espero. >> ago: ĉagreno; ago: malespero; ago: sufero
2477 - Tro multe da salo malbonigas la manĝon. >> kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2478 - Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro. >> kiel: malmodere; pro kio: nutro (nutromaniero); pro kio: sato; pri tia aĵo: troa
2479 - Tro rapida akcelo ne kondukas al celo. >> kiel: malmodere; kiel: rapide
2480 - Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo. >> ago: bedaŭro; ago: elekto; kiel: senpripense; travivaĵo: edz(in)iĝo
2481 - Tro rapida faro estas nur baro. >> kiel: malmodere; kiel: rapide
2482 - Tro rapida laboro, tro malgranda valoro. >> kiel: rapide
2483 - Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas. >> ago: profito; kia: senskrupula
2484 - Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato. >> ago: puno; kiel: malmodere; pri tia aĵo: troa
2485 - Tro sata, tro bata. >> kiel: malmodere; pro kio: sato; pri tia aĵo: troa; travivaĵo: abundo
2486 - Troviĝas bonaj homoj en la mondo. >> kia: bona; filozofia opinio: optimismo
2487 - Trovis malbonulo malbonulon pli grandan. >> ago: puno; ago: rezisto; travivaĵo: honoro
2489 - Turniĝadi kiel serpento. >> ago: barakto
2490 - Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj. >> ago: amo; ago: nekaŝo; kiel: kaŝe
2491 - Tuta jam sata, sed okulo malsatas. >> kia: avida
2492 - Tute ĝuste laŭ lia gusto. >> pri tia aĵo: agrabla; pri tia aĵo: taŭga
2493 - Tute libera, kiel birdo aera. >> kiel: libere; kia: libera; kia: sendependa
2494 - Unua atesto estas la vesto. >> ago: ŝajno (zorginda); per kio: vesto
2495 - Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj. >> pri kiu: amiko
2496 - Unua paŝo iron direktas. >> ago: decido; ago: komenco; kiel: definitive
2497 - Unua venis, unua prenis. >> kiam: frue
2498 - Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'! >> kiel: decide; kiel: rapide
2499 - Unueco donas fortecon. >> ago: akordo; pro kio: nombro; pro kio: unueco
2500 - Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas. >> ago: infekto; pro kio: bagatelo; pro kio: kaŭzo sufiĉa
2501 - Unu floras, alia ploras. >> filozofia opinio: pragmatismo
2502 - Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto. >> ago: ŝtelo; kiel: definitive; pro kio: soleco; travivaĵo: honoro
2503 - Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas. >> kiel: definitive; kiel: maldiskrete
2504 - Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon. >> ago: donaco; ago: fanfaronado; ago: ŝtelo; kiel: definitive; travivaĵo: honoro
2506 - Unu guto plenigas la glason. >> pro kio: bagatelo; pro kio: kaŭzo sufiĉa
2507 - Unu hako kverkon ne faligas. >> per kio: pacienco; per kio: tempo (daŭro)
2508 - Unu hirundo printempon ne alportas. >> pro kio: soleco
2510 - Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas. >> pri kiu: malamiko
2511 - Unu orienten, alia okcidenten. >> ago: disiĝo; kiel: dise
2512 - Unu ovo malbona tutan manĝon difektas. >> ago: infekto; pro kio: bagatelo; pro kio: kaŭzo sufiĉa
2513 - Unu pasero alian valoras. >> pri kiu: samspeculo(j)
2514 - Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj. >> ago: demando; ago: konsiliĝo
2515 - Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon. >> pro kio: soleco
2516 - Unu sola guto la glason plenigas. >> pro kio: bagatelo; pro kio: kaŭzo sufiĉa
2517 - Unu soldato militon ne faras. >> pro kio: soleco
2518 - Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. >> ago: kontrolo
2519 - Unu vundo alian kuracas. >> pro kio: doloro
2520 - Urson al mielo oni ne tiras per orelo. >> per kio: dolĉaĵo; pri tia aĵo: bongusta
2521 - Urson evitu, duonpatrinon ne incitu. >> pri kiu: duonpatrino
2522 - Urtikon frosto ne difektas. >> kiel: maljuste; kia: malbona; pri tia aĵo: senutila aŭ senvalora
2523 - Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton. >> ago: klopodo; per kio: ĉio ajn
2524 - Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan. >> ago: antaŭvido; ago: laboro; ago: memoro; ago: prokrasto; kiel: diligente
2525 - Valoras ne la vesto, valoras la enesto. >> ago: ŝajno (nefidinda)
2526 - Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. >> ago: bedaŭro
2527 - Vane vi tentas, mi ne konsentos. >> ago: rifuzo; ago: tento
2528 - Vazo rompita longe sin tenas. >> ago: ŝajno (nefidinda)
2529 - Venas ĉagreno sen granda peno. >> ago: ĉagreno
2530 - Venas kvazaŭ vokita kaj petita. >> ago: sintrudo; pri tia aĵo: agrabla; pri tia aĵo: oportuna
2531 - Venas profito — venas merito. >> ago: profito; ago: sukceso; pro kio: mono
2532 - Venas proverbo el popola la cerbo. >> proverboj: proverbo
2533 - Venas prudento post la ĝusta momento. >> kiam: malfrue
2534 - Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco. >> ago: espero; ago: ŝanĝiĝo; travivaĵo: alterno; filozofia opinio: optimismo
2535 - Venis fino al mia latino. >> ago: nekompreno; kia: nekapabla; pri tia aĵo: klara k malklara; travivaĵo: embaraso
2536 - Venis mizero — helpu min, frato; pasis mizero — for, malamato. >> ago: sendanko aŭ maldanko; ago: forgeso; ago: promeso
2537 - Venis tranĉilo al la gorĝo. >> ago: minaco; travivaĵo: danĝero
2538 - Venkas ne forto, venkas la sorto. >> travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: sorto
2539 - Venkiton oni ne batas. >> kiel: indulge
2540 - Venos knabeto ankaŭ kun peto. >> ago: peto
2541 - Venos ŝtelisto al la juĝisto. >> ago: puno; kiel: juste
2542 - Venos tempo, venos konsilo. >> ago: atendo; ago: hezito; ago: konsilo; per kio: tempo (daŭro)
2543 - Vento al li ekflugis sub la haŭto. >> ago: timo
2544 - Vento sendita tondron reportos. >> ago: puno; ago: reago
2545 - Ventro malsata orelon ne havas. >> pro kio: mal
2546 - Vera kiel vorto de profeto. >> pri tia aĵo: certa; pri abstraktaĵo: vero
2547 - Vera opinio montriĝas en ebrio. >> kiel: sincere; pro kio: ebrieco
2548 - Vergo doloras, sed saĝon ellaboras. >> travivaĵo: edukado
2549 - Vero ne bezonas mediti nek spriti. >> pri abstraktaĵo: vero
2550 - Verŝi aeron al aero. >> kiel: vane
2551 - Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon. >> ago: nepostulo; ago: rezigno; kiam: ĝustatempe
2552 - Vespero lacigas, mateno freŝigas. >> kiam: frue
2553 - Vesto eluzita, sed pureco spirita. >> ago: ŝajno (nefidinda); per kio: vesto; kia: honesta; pri abstraktaĵo: virto
2554 - Vesto homon prezentas. >> ago: ŝajno (fidinda); ago: ŝajno (zorginda); per kio: vesto
2555 - Veturi sur sia paro da kruroj. >> ago: paŝado; pri abstraktaĵo: honesto k malhonesto
2556 - Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra. >> kiel: diskrete
2557 - Vi amas preni, amu redoni. >> ago: redono; ago: prunto; ago: ricevo
2558 - Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu. >> kiel: tolereme
2559 - Vidas okulo, sed mano ne trafas. >> ago: deziro; ago: elreviĝo
2560 - Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas. >> ago: prunto; travivaĵo: ŝuldo
2561 - Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas. >> ago: prunto; travivaĵo: ŝuldo
2562 - Vi min manĝigos, mi vin trinkigos. >> ago: interhelpo; kiel: profiteme; pri abstraktaĵo: solidareco
2563 - Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu. >> ago: neaŭskulto; ago: nefido; ago: insulto
2564 - Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj. >> kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda
2565 - Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo. >> kia: obstina
2566 - Virina lango buĉas sen sango. >> ago: klaĉo; pri kiu: virino
2567 - Virina ploro sen valoro. >> ago: ploro; pri kiu: virino
2568 - Virina rideto pli kaptas ol reto. >> pro kio: amo; pri kiu: virino
2569 - Virino batas per lango — aperas vundo plej sanga. >> pri kiu: virino
2570 - Virino bonorda estas muta kaj surda. >> ago: parolo; ago: silento; pri kiu: virino
2571 - Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis. >> pri kiu: virino
2572 - Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan. >> pri kiu: virino
2573 - Virino kolera pli ol hundo danĝera. >> ago: kolero; pri kiu: virino
2574 - Virino scias — tuta mondo scias. >> ago: klaĉo; kiel: malsekrete; pri kiu: virino
2575 - Virta virino straton ne konas. >> pri kiu: virino
2576 - Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros. >> ago: babilo; ago: klaĉo; kiel: kaŝe; kiel: sekrete; kiel: malsekrete
2577 - Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. >> ago: babilo; ago: klaĉo; kiel: kaŝe; kiel: sekrete; kiel: malsekrete
2578 - Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj. >> travivaĵo: alterno; travivaĵo: feliĉo
2579 - Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras. >> travivaĵo: morto; filozofia opinio: pragmatismo
2580 - Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton. >> ago: sendanko aŭ maldanko
2581 - Vivi de estontaj enspezoj. >> ago: prunto; ago: malŝparo
2582 - Vivi de ŝparita kaso. >> travivaĵo: vivrimedoj
2583 - Vivi emerite. >> travivaĵo: vivrimedoj
2584 - Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. >> kia: ĝuema; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: lukso
2585 - Vivi iele — trapele. >> travivaĵo: mizero
2586 - Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. >> kia: ĝuema; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: komforto
2587 - Vivi kiel ĉe la brusto de Dio. >> kia: ĝuema; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: komforto
2588 - Vivi kiel kuko en butero. >> kia: ĝuema; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: komforto
2589 - Vivi kun iu en fido kaj konfido. >> ago: amikeco
2590 - Vivi kun iu en intima amikeco. >> ago: amikeco
2591 - Vivi kun iu kiel hundo kun kato. >> ago: malakordo
2592 - Vivi larĝe kaj lukse. >> travivaĵo: lukso
2593 - Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj. >> ago: ŝparo; kiel: modere
2594 - Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere. >> kiel: modere
2595 - Vivi per sistemo de "el mano al buŝo". >> ago: manĝo; kia: glutema; kia: ĝuema
2596 - Vivi sate kaj glate. >> kia: ĝuema; travivaĵo: feliĉo; travivaĵo: komforto
2597 - Vivis puninde, mortis ridinde. >> ago: puno; travivaĵo: morto
2598 - Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas. >> kiam: ĉiam; travivaĵo: malfeliĉo; travivaĵo: malfacilaĵoj; travivaĵo: zorgoj
2599 - Vivo modera estas vivo sendanĝera. >> kiel: modere
2600 - Vivon privatan kaŝu la muroj. >> pri tia aĵo: privata
2601 - Vivon travivi estas art' malfacila. >> travivaĵo: malfacilaĵoj; travivaĵo: zorgoj
2602 - Vivo sen modero kondukas al mizero. >> kiel: malmodere
2603 - Vivu mizere, sed vivu libere! >> kiel: libere
2604 - Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu. >> ago: lernado
2605 - Vivu stomako laŭ stato de l' sako. >> ago: pretendo; kiel: modere; travivaĵo: vivrimedoj
2606 - Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. >> ago: ŝajno (nefidinda)
2607 - Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
2608 - Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. >> ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
2609 - Vojon batitan herbo ne kovras. >> ago: laboro; per kio: laboro
2610 - Volanta kruro ne laciĝas de kuro. >> ago: volo; kiel: libere; pro kio: volo
2611 - Vole-nevole. >> ago: hezito; ago: rezignacio; kiel: nevole
2612 - Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. >> ago: volo
2613 - Volo kaj deziro leĝojn ne konas. >> ago: volo
2614 - Volo kaj sento faras pli ol prudento. >> ago: volo; pro kio: volo
2615 - Volu-ne-volu — elekto ne ekzistas. >> ago: volo; kiel: devige
2616 - Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. >> ago: rezigno; ago: timo; pro kio: deziro; travivaĵo: danĝero
2617 - Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento. >> ago: parolo; kiam: ĝustatempe
2618 - Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas. >> ago: parolo; pri tia aĵo: pasinta
2619 - Vorto donita estas kiel leĝo. >> ago: promeso; kiel: firme; kiel: lojale
2620 - Vortojn ŝparu, agojn faru. >> ago: parolo; ago: silento
2621 - Vortoj sakon ne plenigas. >> ago: parolo
2622 - Vorto sona estas plej admona. >> per kio: mono
2623 - Vulpo faras oferon — atendu danĝeron. >> ago: nefido; ago: ŝajno (nefidinda); kiel: hipokrite
2624 - Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas. >> ago: ŝajno (nefidinda); kia: karaktero nevaria
2625 - Vundan lokon protektis, alian difektis. >> ago: defendo; per kio: rimedo kosta
2626 - Vundo pasas, vorto restas. >> ago: kalumnio; ago: parolo
2627 - Vundo sekreta doloras plej multe. >> ago: kaŝo; ago: silento; kiel: kaŝe
2628 - Zorgu pri vi, kaj nenion pli. >> ago: sintrudo; kiel: egoisme
2629 - Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian. >> kiel: diskrete; pri tia aĵo: fremda; travivaĵo: fako
2630 - Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian. >> kiel: diskrete; kiel: tolereme; pri abstraktaĵo: toleremo