Prelegoj de Marc Bavant
-
KAEST 2002 (Dobřichovice, 2002-10) ―
Matematika terminologio: ĉu matura finfine?
[Teksto de la prelego]
[Ilustraj platoj]
Kvankam matematiko estas unu el la plej konataj kaj instruataj sciencoj, kvankam
pluraj elstaraj fakuloj laboris super ĝia esperantlingva terminologio, necesas
konstati, ke la diversaj haveblaj terminaroj aŭ vortaroj ne montras konverĝon al
unu kohera tuto. La prelego, post kritika
pritakso de haveblaj aŭtoritataj fontoj, montras kelkajn ekzemplojn de grave
implikitaj situacioj kaj provas komprenigi, kiel ili povis kreiĝi. Aparta atento
estas dediĉita al la ekscesoj de scienca vortfarado, al leksikografia kunlaboro
perreta (projekto REVO) kaj al prezento de matematika terminaro,
verkita laŭ modelo de enciklopedia vortaro.
-
Terminologia Forumo (88-a UK, Gotenburgo, 2003-07) ―
Instruoj de terminologia laboro en matematiko
[Teksto de la prelego]
[Intervjuo de Pola Radio]
Okaze de redaktado de sia Matematika Vortaro la aŭtoro povis
observi plurajn interesajn fenomemojn en la kampo de Esperanta
terminologio. La specifecoj de tiukampaj laboroj ofte kondukas
al problemoj, i.a. troa abundeco kaj malstabileco de la faka vortprovizo.
Dum la prelego estas menciitaj kelkaj instruoj kaj vojoj por pli
efika terminologia kaj leksikografia laboro.
-
Terminologia Forumo (89-a UK, Pekino, 2004-07) ―
XML-teĥnikaro en leksikografio kaj terminologio
[Ilustraj platoj]
[Intervjuo de Pola Radio]
Dum la lastaj jaroj okazis impona disvolviĝo de la uzo de
XML-a “teĥnologio” en ĉiuj kampoj de komputiko kaj,
precipe, en TTT-servoj. Vulgarigistoj eĉ ne hezitas diri, ke
XML estas la Esperanto de komputiko. Ĉiuokaze, tiu ekscitiĝo
naskis plurajn XML-lingvojn, por plej diversaj uzoj, kaj
senpagajn ilojn, kiuj signifagrade simpligas la laborojn de
aŭtomata pritraktado de tekstoj kaj datumbazoj. La plej
populara apliko de XML en Esperantujo estas la vortara
projekto REVO (Reta Vortaro),
sed preter ĉi tiu ekzemplo XML
estas rekomendinda solvo por ĉiu leksikografia laboro kaj ĉiu
terminologia datumbazo.
-
KAEST 2004 (Dobřichovice, 2004-10) ―
Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto
[Teksto de la prelego]
(Enhavo simila al tiu de la Terminologia Forumo en 89-a UK,
koncizigita)
-
Terminologia Forumo (90-a UK, Vilno, 2005-07) ―
Fakvortoj en Esperanto
[Ilustraj platoj]
[Intervjuo de Pola Radio]
[Raporto pri la Forumo]
Esperanto havas iom komplikajn rilatojn kun la faka
vortprovizo kaj la faka lingvo ĝenerale. Ekzistis kaj
plu ekzistos diversaj aliroj al la demando kaj indas ilin
bone koni por ne flegi senfruktajn iluziojn. La prelego tuŝas
ankaŭ la lingvopolitikan demandon, i.a. rilate la Akademion
de Esperanto, kaj alvokas la fakulojn produkti materialon
en la propra fako aplikante regulojn, kiuj certigas minimuman
kvaliton.
-
ARKONES XXI (Poznań, 2005-09) ―
Pri kelkaj problemoj de faklingvoj
[Ilustraj platoj]
(Enhavo simila al tiu de la Terminologia Forumo en 90-a UK,
ampleksigita per konsideroj pri kreado de fakvortoj)
-
Esperantologia Konferenco (91-a UK, Florenco, 2006-08) ―
Proverboj: uzoj kaj interpretoj
[Kontribuaĵo]
[Ilustraj platoj]
[Proverbaro Esperanta kun temaj indikoj (teksta versio)]
[Proverbaro Esperanta kun temaj indikoj (XML-a versio)]
La verko Proverbaro Esperanta havas tre gravan lokon en la Esperanta
kulturo. La eseo prezentas la diversajn eldonojn de tiu verko kaj la
provojn por asigni temojn al la proverboj. Ĝi ankaŭ montras, kiaj estis
la tradiciaj uzoj de proverboj kaj kial plu eblas ilin uzi. Aparta
fokuso de la eseo estas la formaj apartaĵoj de proverboj, sintaksaj,
harmoniaj kaj ritmaj, per kiuj ili distingiĝas de kutimaj frazoj kaj
akiras tujan rekoneblecon, eĉ se ili ne estas konataj.
Aldone al tiu ĉi studo ni inversigis la teman indekson de Camille Rogister
el la eldono de 1970 de la Proverbaro Esperanta, tiel ebligante
montri la temojn asignitajn al ĉiu aparta proverbo.
-
Internacia simpozio Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko
(Poznano, 2008-09) ―
La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado
[Kontribuaĵo (aperonta)]
[Ilustraj platoj (versio de la defendo de la diplomlaboraĵo)]
[Raporto pri la simpozio]
Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la
Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon
persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan
aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco,
rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj
slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon.
Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto
(pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan
liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj.
Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj
kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo,
i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la
argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta,
pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ
kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone,
unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de
tippartigo kondiĉita de vivanteco.
Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa
lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo
kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe
novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed
montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita
lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la
pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon:
la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed
estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en
aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el
substantiva deveno de la verbo.
Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de
la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun
specifa viva genro aŭ subgenro.
Diversaj studoj
-
Datumbazo de kapvortoj de PIV1
[Priskribo de la laboro kaj ligoj al la materialo]
Surbaze de la materialo de BSO estis ellaborita XML-a versio
de la kapvortoj de PIV1 kune kun indikoj pri fonto, fako k.a.
Estas donitaj uz-ekzemploj de tiu datumbazo pere de XSLT-skriptoj.
-
Datumbazo de kapvortoj de PIV2
[Priskribo de la laboro kaj ligoj al la materialo]
Surbaze de la materialo de E. Grimley-Evans estis ellaborita
XML-a versio de la kapvortoj de PIV2, bedaŭrinde pli malriĉa, ol tiu
de PIV1. Estas donitaj uz-ekzemploj de tiu datumbazo pere de XSLT-skriptoj.
-
Silabo kaj silabado
[Eseo]
[Silaba analizo de la vortoj de PIV2]
[Versio por Lingva Kritiko]
Studo pri la nocio silabo, la malfacilo ĝin difini, la diversaj aliroj
al ĝi, i.a. laŭ la vidpunktoj de fonologio kaj metriko. Aldone,
la datumbazo de la kapvortoj de PIV2 estis uzita por analizi kelkajn
fonetikajn trajtojn: silabado, vortokomencaj atakoj, vostoj de eliziitaj
substantivoj...
-
Pri kelkaj uzoj de po en la Biblio
[Eseo]
[Versio por Lingva Kritiko]
Studo pri diversaj nekutimaj uzoj de "po" en la Biblio kaj provo interpreti
ilin kadre de la ĝenerala problemaro ĉirkaŭ tiu problemveka prepozicio.
-
La landnomoj en Esperanto kaj la diskuto ĉirkaŭ la naturo de “sufikso” -i
[Artikolo (LOdE)]
Studo rememoriganta la sistemon de Esperantaj landnomoj kaj montranta, kial
estas malprudente nomi la vortfarilon "i" sufikso.